Aŭstrala baleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Aŭstrala baleno
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Grandeco kompare kun tiu de meza homo
Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Ordo: Cetacoj Cetacea
Subordo: Bartocetacoj Mysticeti
Familio: Balenedoj Balaenidae
Gray, 1821
Genro: Eubalaena
Gray, 1864
Eubalaena australis
(Desmoulins, 1822)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Vivareo de Aŭstrala baleno
Vivareo de Aŭstrala baleno
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Aŭstrala baleno (Eubalaena australis) estas lamenbaleno, unu el tri specioj klasitaj kiel veraj balenoj kiuj apartenas al la genro Eubalaena.

Proksimume 10,000 aŭstralaj balenoj estas disvastigitaj tra la suda parto de la Suda Hemisfero.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La veraj balenoj estis unuafoje klasitaj en la genro Balaena en 1758 fare de Carl Linnaeus, kiuj tiam estis konsiderataj ĉiuj veraj balenoj (inklude la Gronlandan balenon) nome unusola specio. Laŭlonge de la 1800-aj kaj 1900-aj jaroj fakte la familio de Balenedoj estis celo de granda taksonomia debato. Aŭtoritato ripete rekategoriigis la tri populaciojn de veraj balenoj plus la Gronlandan balenon, kiel unu, du, tri aŭ kvar specioj, ĉu en unusola genro aŭ en du apartaj genroj. En la komenco de la epoko de balenkaptado, ili estis ĉiuj konsiderataj unusola specio, Balaena mysticetus.[1]

La Aŭstrala baleno estis dekomence priskribita kiel Balaena australis fare de Desmoulins en 1822. Finfine, estis agnoskita ke la Gronlanda baleno kaj la veraj balenoj estis fakte diferencaj, kaj John Edward Gray proponis la genron Eubalaena por la veraj balenoj en 1864. Poste, morfologiaj faktoroj kiaj diferencoj en la kraniformo de nordaj kaj sudaj veraj balenoj indikis, ke almenaŭ du specioj de veraj balenoj — unu en la Norda Hemisfero, la alia en la Suda Oceano.[2] Tiom ĵuse kiom en 1998, Rice, en sia kompleta kaj krome aŭtoritata klasigo, Marine mammals of the world: systematics and distribution, listigis ĝuste du speciojn: Balaena glacialis (ĉiuj veraj balenoj) kaj Balaena mysticetus (Gronlanda baleno).[3]

En 2000, Rosenbaum et al. malkonsentis, baze sur informo el la genetika studo de montraĵoj de DNA el ĉiu el la balenaj populacioj. Genetika pruvaro nune klare montris, ke la nordaj kaj la sudaj populacioj de veraj balenoj ne interreproduktiĝis dum inter 3 milionoj kaj 12 milionoj da jaroj, konfirmante la sudan veran balenon kiel aparta specio. Ankaŭ la nordaj Pacifikaj kaj Atlantikaj populacioj estas diferencaj, el kiuj la Nordpacifika vera baleno estas pli proksime rilata al la suda vera baleno ol al la Nordatlantika vera baleno.[4] Genetikaj diferencoj inter E. japonica (nordpacifika) kaj E. australis (sudpacifika) estas multe pli malgrandaj ol aliaj lamenbalenoj reprezentaj en diferencaj oceanbasenoj.[5]

Oni supozas, ke la populacioj de veraj balenoj unuafoje disiĝis pro la kuniĝo de Norda kaj Suda Amerikoj. La plialtiĝantaj temperaturoj en la Ekvatoro poste kreis duan disigon, en norda kaj suda grupoj, kio malebligis ekde tiam la interreproduktadon.[6]

En 2002, la Scienca Komitato de la Internacia Balenĉasa Komisio (IWC) akceptis la trovojn de Rosenbaum, kaj rekomendis, ke la nomenklaturo Eubalaena restu por tiu genro.[7]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Jen du distingaj kolormodeloj.

Kiel ĉe aliaj veraj balenoj, la Aŭstrala baleno estas klare distingeblaj el aliaj pro la kalaĵoj en sia kapo, granda dorso sen dorsa naĝilo, kaj longa arkeca buŝo kiu ekas super la okulo. Ĝia haŭto estas tre malhelgriza aŭ nigra, foje kun kelkaj blankaj makuloj en la ventro. La kaloj de la veraj balenoj aspektas blanke pro la grandaj kolonioj de ciamidoj (balenlaŭsoj). Ĝi estas preskaŭ nedistingebla el la tre proksime rilataj Nordatlantika kaj la Pacifika balenoj, kiuj havas nur minorajn kranidiferencojn. Povas esti pli malmultaj calaĵoj en iliaj kapoj ol en la Nordatlantikaj kaj pli en iliaj malsupraj lipoj ol en la du nordaj specioj.[8][9] Biologiaj funkcioj de calaĵoj estas neklaraj kvankam oni konsideris la ĉefan rolon por protekto kontraŭ predantoj, kaj fakte la balena malpliiĝo povas ankaŭ tuŝi la diversecon kaj kvanton de ciripedoj.[10]

Plenkreska ino estas 15 m[11] kaj povas pezi ĝis 47 tunojn,[11] el kio la plej grandaj registroj estis de 17.5-18 m[12][13] laŭ longo kaj 80 tunoj[14] aŭ eĉ ĝis 90 t en pezo,[15] kio faras ilin iomete pli malgrandaj ol la veraj balenoj de la Norda Hemisfero.[16] La testikloj de la veraj balenoj estas verŝajne la plej grandaj el ajna animalo, el kiuj ĉiu pezas ĉirkaŭ 500 kg. Tio sugestas, ke la spermokonkurenco ludas gravan rolon en la pariĝado.[17]

La veraj balenoj normale ne trapasas la varmajn ekvatorajn akvojn kio permesus konekti kun la aliaj specioj kaj (inter)reproduktiĝu: iliaj dikaj tavoloj de izoliga graso malfacilas ke ilis forigu sian internan korpovarmon en tropikaj akvoj. Tamen, baze sur historiaj registroj kaj nekonfirmitaj vidaĵoj en modernaj periodoj, povas okazi transiroj de E. australis tra ekvatoraj akvoj.[18] Krome, estis registrita surstrandiĝo de "21.3 m longa vera baleno en Gaĝana, nordokcidenta Barato en Novembro, 1944", tamen, kies vera identeco estas neklara.[19][20]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Müller, J. (1954). "Observations of the orbital region of the skull of the Mystacoceti" (PDF). Zoologische Mededelingen. 32: 239–90.
  2. Müller, J. (1954)."Observations of the orbital region of the skull of the Mystacoceti" (PDF). Zoologische Mededelingen. 32: 239–90.
  3. Rice, Dale W. (1998). Marine mammals of the world: systematics and distribution. Society of Marine Mammalogy, Special Publication No. 4. ISBN 1891276034.
  4. Rosenbaum, H. C.; R. L. Brownell Jr.; M. W. Brown; C. Schaeff; V. Portway; B. N. White; S. Malik; L. A. Pastene; N. J. Patenaude; C. S. Baker; M. Goto; P. Best; P. J. Clapham; P. Hamilton; M. Moore; R. Payne; V. Rowntree; C. T. Tynan; J. L. Bannister & R. Desalle (2000). "World-wide genetic differentiation of Eubalaena: Questioning the number of right whale species" (PDF). Molecular Ecology. 9 (11): 1793–802. doi:10.1046/j.1365-294x.2000.01066.x. PMID 11091315. [jam ne plu uzebla ligilo]
  5. A note on the genetic diversity and phylogeny of western North Pacific and southern right whales based on mitochondrial and microsatellite DNA Alirita la 16an de Novembro 2018.
  6. Palaeobiology and Biodiversity Research Group, University of Bristol, Alirita la 16an de Novembro 2018.
  7. [www.marinemammalscience.org/index.php?option=com_content&view=article&id=645&Itemid=340 "List of Marine Mammal Species and Subspecies". Committee on Taxonomy. Society for Marine Mammalogy. 3a de Aprilo 2012. Alirita la 29an de Septembro 2012.
  8. Müller, J. (1954)."Observations of the orbital region of the skull of the Mystacoceti" (PDF). Zoologische Mededelingen. 32: 239–90. Alirita la 16an de Novembro 2018.
  9. (1998) Whales, Dolphins and Porpoises. Surry Hills, NSW: Reader's Digest. ISBN 0-86449-096-8.
  10. Fig. S3. Stranded Pacific right whale Eubalaena japonica at Izu....
  11. 11,0 11,1 Branch, G.M., Branch, M.L, Griffiths, C.L. kaj Beckley, L.E. 2010. Two Oceans: a guide to the marine life of southern Africa (ISBN 978-1-77007-772-0)
  12. Antonio B. Greig (2001). “Stranding events of southern right whales, Eubalaena australis, in southern Brazil”, J. Cetacean Res. Manage Special Issue (2), p. 157–160. 
  13. http://www.doc.govt.nz/Documents/science-and-technical/sfc225a.pdf
  14. Department of Sustainability and Environment. 1998. Southern Right Whale – Eubalaena australis En webarchive [1] 31a de Oktobro 2014. Action Statement-Flora and Fauna Guarantee Act 1988. No.94. Alirita en 31a de Oktobro. 2014
  15. Southern Right Whale Species Guide. Whale and Dolphin Conservation.
  16. Whale and Dolphin Conservation. Endangered Species – Southern Right Whale Eubalaena australis. Alirita la 31an de Oktobro. 2014
  17. Eubalaena glacialis. Animal Diversity Web (2002). Alirita 27a de Junio 2009.
  18. Waerebeek, V. K.; Santillán, L.; Suazo, E.; The Peruvian Centre for Cetacean Research (2009). "On The Native Status of the Southern Right Whale Eubaleaena australis in Peruournal=Boletín del Museo Nacional de Historia Natural, Chile" (PDF). 58: 75–82. Retrieved 2014-12-26. [www.vliz.be/imisdocs/publications/242935.pdf] Alirita la 16an de Novembro 2018.
  19. Sathasivam K.. 2015. A Catalogue of Indian Marine Mammal Records (pdf)
  20. The Marine Mammal Conservation Network of India. Sightings and Strandings – Species – Black Right Whale. Alirita la 19an de Aprilo, 2017