Aŭtonomaj respublikoj de Sovetunio
Aspekto
(Alidirektita el Aŭtonomaj respublikoj de Sovetio)
Parto el meze grandaj nacioj havis siajn aŭtonomajn respublikojn ene de Sovetaj respublikoj. Oficiale ili nomiĝis aŭtonomaj sovetaj socialismaj respublikoj aŭ mallonge ASSR.
La nombro de tiuj respublikoj ŝanĝiĝis dum la historio de Sovetunio. En 1991 kiam Sovetunio falis la aŭtonomaj respublikoj estis jenaj:
Ene de Rusia SFSR
- Baŝkira ASSR, nuntempe Baŝkirio
- Burjata ASSR, (1923-1958 Burjat-mongola ASSR), nuntempe Burjatio
- Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1936-1944), (1957-1990), nuntempe Ĉeĉenio kaj Inguŝio
- Ĉuvaŝa ASSR, nuntempe Ĉuvaŝio
- Dagestana ASSR, nuntempe Dagestano
- Kabarda-Balkara ASSR (1936-1944), (1957-1990), dum (1944-1957) Kabarda ASSR , nuntempe Kabardio-Balkario
- Kalmuka ASSR, (1935-1943), (1958-1990), nuntempe Kalmukio
- Karelia ASSR (1923-1940), (1956-1991), nuntempe Karelio
- Komia ASSR, nuntempe Komiio
- Maria ASSR, nuntempe Mariio
- Mordvia ASSR, nuntempe Mordvio
- Nord-Oseta ASSR (1936-1990), nuntempe Nord-Osetio
- Tatara ASSR, nuntempe Tatario
- Tuva ASSR (1961-1992), nuntempe Tuvio
- Udmurta ASSR, nuntempe Udmurtio
- Jakuta ASSR, nuntempe Respubliko Saĥa Jakutio
Ene de Kartvela SSR
- Abĥaza ASSR, ekde 1931, nuntempe Abĥazio
- Aĝara ASSR, ekde 1921, nuntempe Aĝario
Ebe de Azerbajĝana SSR
- Naĥiĉevana ASSR (ekde 1937), nuntempe Aŭtonoma Respubliko Naĥiĉevano
Ene de Uzbeka SSR
- Karakalpaka ASSR, nuntempe Karakalpakio
Autonomaj respublikoj de Sovetio, kiuj ekzistis iam dum la historio de Sovetio estis jenaj:
Ene de Rusia SFSR
- Krimea ASSR, (1921- 1945), nuntempe Krimeo
- Kazaĥa SSR (1925-1936), nuntempe Kazaĥio
- Kirgiza SSR (1926-1936), nuntempe Kazaĥio kaj Kirgizio
- Turkestana ASSR (1918-1924), nuntempe Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Turkmenio kaj Uzbekio
- Volgo-Germana ASSR (1918-1941)
- Montara ASSR (1921-1924), nuntempe Kabardio-Balkario, Karaĉajio-Ĉerkesio, Ĉeĉenio, Nord-Osetio kaj Inguŝio
Ene de Ukrainia SSR
- Moldava ASSR (1924--1941), dividita en 1941 inter Moldava SSR kaj Ukrainia SSR
Ene de Uzbeka SSR
- Taĝika SSR (1924-1929), nuntempe Taĝikio