Svisa aŭtovojo A5

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el A5-CH)
Ponto de la sivsa aŭtovojo A5 trans Aro inter Grenchen kaj Arch
Mapo de la sivsa aŭtovojo A5

La svisa aŭtovojo A5 kongruas pli malpli kun la svisa nacia ŝoseo A5. Ĝi disbranĉiĝas en nordoriento antaŭ Soloturno de la svisa aŭtovojo A1 pasas tra Bielo kaj Neŭŝatelo ĝis Yverdon-les-Bains en sudokcidento, kie ĝi reunuiĝas denove kun A1.

Vojo[redakti | redakti fonton]

La svisa aŭtovojo A5 havas longecon de proksimume 100 km. Ĝi kondukas laŭlonge de la sudorienta flanko de la Ĵurasa montaro en formo de giganta arko de sudokcidento al nordoriento. Ĝi komenciĝas sudokcidente antaŭ Yverdon-les-Bains, flankeniĝante de la svisa aŭtovojo A1, pasas la viadukton de Yverdon kun longeco de 3155 m, sekvas la elveturejoj Yverdon, Grandson, tiam la tri tuneloj de Onnens, Concise kaj La Lance. Sekvas elveturejo n-ro 4 ĉe Vaumarcus, du pliaj tuneloj, tiam la elveturejo St. Aubin, tiam la plej longa tunelo de la aŭtovojo nome St. Gorgier kun longeco de 2850 metroj. Elveturejo n-ro 6 estas Bevaix, n-ro 7 Boudry, sekvas tunelo kaj ponto Chanélaz kaj tiam la elveturejo Areuse. Sekvas alia tunelo, tiam la elveturejo n-ro 9 Auvernier, la tunelo de Auvernier kaj tiam Neuŝatelo Okcidento. La sekvanta tunelo en Neŭŝatelo nuntempe estas konstruata (la laboroj komenciĝis en marto 2009). Post la elveturejo Neŭŝatelo Serrières kaj la okcidenta tunelo sekvas la disbranĉiĝo al La Chaux-de-Fonds tra Vue des Alpes. La aŭtovojo nun en pliaj 6 tuneloj preter tri elveturejo pasas sub la urbo Neŭŝatelo. Sekvas la elveturejoj St. Blaise, Marin, Thielle kaj Conraux, kie la aŭtovojo nuntempe interrompiĝas kaj daŭras ĝis Le Landeron kiel kantona ĉefvojo. En Le Landeron la vojo pludaŭras kiel rapidvojo, sekvas la du elveturejoj de La Neuveville, la elveturejo kaj tunelo de Ligerz. Post la elveturejo de Twann, la aŭtovojo estas en stato de konstruo. Post Bielo la vojo denove estas finkonstruita. Ĝi tie kruciĝas kun la svisa aŭtovojo A6, kiu norde transiras al la Transĵurasa Aŭtovojo A16. Sekvas nun tunelo, tiam la elveturejoj Lengnau, Grenchen, la ponto trans la rivero Aro ĉe Arch, la tunelo de Lüsslingen, la elveturejoj Soloturno Okcidento, Soloturno Sudo kaj Soloturno Oriento/Zuchwil kaj tiam ĉe Luterbach la vojo reunuiĝas kun la svisa aŭtovojo A1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]