Gorgier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gorgier-St-Aubin (stacidomo).
Gorgier
Blazono de Gorgier
Blazono de Gorgier
Blazono de Gorgier
Gorgier
Gorgier
Kastelo de Gorgier
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46° 54′ 20″ N 6° 46′ 50″ O / 46.90556 °N, 6.78056 °O / 46.90556; 6.78056 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 20″ N 6° 46′ 50″ O / 46.90556 °N, 6.78056 °O / 46.90556; 6.78056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1922
Areo 13,97 km²
Alteco 491 m super marnivelo
Poŝtkodo 2023
Komunumkodo 6410
Mapo de Gorgier
Mapo de Gorgier
Mapo de Gorgier
vdr

Gorgier estas komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 1922 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gorgier situas en la regiono La Béroche, 15 kilometrojn okcidentosudokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo kaj etendiĝas de la impresa rokokaldrono Creux-du-Van de la Neŭŝatela Ĵuraso en nordokcidento ĝis al la bordo de la Lago de Neŭŝatelo en sudoriento. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gorgier, la vilaĝetoj Chez-le-Bart kaj Derrière-Moulin, kaj multnombraj izolitaj bienoj sur la suda deklivo de la Ĵuraso.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,98 km², de kiuj 56,2% estas kovritaj de arbaro, 33,3% servas por agrikulturo kaj 8,3% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gorgier limas en nordo al Boudry, en oriento al Bevaix, en sudo al la Lago de Neŭŝatelo, en okcidento al Saint-Aubin-Sauges, en okcidentonordokcidento al Montalchez, en nordokcidento al Provence (VD), kaj en nordnordokcidento al Val-de-Travers.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Neŭŝatelo al Yverdon-les-Bains. La svisa aŭtovojo A5 pasas sub la vilaĝo Gorgier en tunelo. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo situas 1 kilometron okcidente de la komunumo en Saint-Aubin-Sauges. La komuna stacidomo de Saint-Aubin-Sauges kaj Gorgier ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al Yverdon troviĝas ekzakte sur la limo inter la du komunumoj. De Gorgier krome kondukas buslinioj al Yverdon, Provence kaj Boudry.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gorgier datiĝas el la jaro 1252 kiel Corgie. Ĉe la lagobordo estis trovitaj restaĵoj kaj objektoj de setlejoj de la neolitiko kaj de la Hallstatt-kulturo. Estis trovitaj menhiroj kaj ruino de romia vilao kaj burgonja tombokampo el la 2-a kaj la 3-a jarcento. Dum mezepoko ĝis 1831 Gorgier estis parto de la samnoma senjorujo, kies sidejo estis la Kastelo de Gorgier.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]