Saltu al enhavo

Abakaliki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abakaliki
loka registara areo en Niĝerio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 149 683  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 6° 20′ N, 8° 6′ O (mapo)6.33333333333338.1Koordinatoj: 6° 20′ N, 8° 6′ O (mapo) [+]
Alto 170 m [+]
Abakaliki (Niĝerio)
Abakaliki (Niĝerio)
DEC
Situo de Abakaliki

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Abakaliki [+]
vdr

Abakaliki estas metropolo, ĉefurbo de subŝtato Ebonyi, diocezo (ekde 1973) kaj universitata urbo en Niĝerio.

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Abakaliki situas sur ebenaĵo en la sudorienta sekcio de la lando. Enugu situas en distanco de 40 km.

Abakaliki iĝis administra ĉefurbo de la subŝtato jam dekomence, ekde 1996. En la urbo precipe igboj loĝas.

Abakaliki estas centro de agrikulturo en la tuta suda Niĝerio. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas rizojn, maniokojn, ignamojn. En la urbo krom la nutraĵoprilaboro oni okupiĝas pri medicinaĵoj. Estas grave la centra kokobrdado. Oni planas cementoproduktadon.

Abakaliki situas en tropika klimato. La temperaturo varias inter 20 kaj 34 °C. Jare pluvas pli, ol 1500 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-oktobro.

El Abakaliki ĉefvojoj kuras al Enugu kaj Kameruno. Krome estas malpli grava vojo suden.

  • Angla, dana kaj kroata Vikipedioj
  • mapo
  • [1]