Abdomena kvako

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Abdomena kvakoborborigmo ( greke : βορβορυγμός, alia komuna nomo estas intesta murmuro ) estas sono, kiu eliras el la stomako, kutime kiam aperas sento de malsato. Abdomena grakado rezultas el gasmovado en la stomako, kaj estas parto de la normala funkciado de la digesta sistemo.

En multaj lingvoj la vorto estas onomatopeo, same kiel la germana vorto "burborigmus", kiu originis en la antikva greka lingvo. La idiotismo "bruanta stomako" indikas senton de malsato.

La kialo de kvakado de ventro[redakti | redakti fonton]

La manĝaĵoj, kiuj trapasas la ezofagon al la stomako, suferas digestan procezon helpe de digestaj sukoj, kiuj konsistas ĉefe el klorida acido. Malkomponado efektivigas kun konstanta agitado de la manĝaĵo. Vekiĝo de la sento de malsato estas akompanata de nerva mesaĝo, kiu atingas la digestan sistemon de la hipotalamo. La mesaĝo instrukcias la digestan sistemon akceli la peristaltan movadon cele pumpi manĝaĵojn de la stomako al la duodeno. La celo estas fari lokon al novaj manĝaĵoj, kiuj supozeble atingos la stomakon. La peristalta movado kaŭzas, ke la manĝaĵoj en la stomako spertas agiton, skuadon kaj kunpremon rapide. Ĉi tio kreas gasajn poŝojn en la parte prilaborita manĝaĵo-miksaĵo, kiuj havas relativan moviĝ-liberecon. La kvakaj sonoj ŝuldiĝas al la movado de la gaspoŝoj.

Alia faktoro, kiu povas rapidigi la kvakajn sonojn, eĉ kiam ne estas malsato, estas manĝaĵoj, kiuj ne rompiĝas bone en la stomako. La sonoj kutime akompanas partan disrompiĝon de la manĝaĵo. Abdomena kvako estas parto de la normala funkciado de la gastro-intesto, sed troa aŭ manko de kvakado, akompanata de aldonaj simptomoj, povas indiki problemon en la gastro-intesta vojo.