Abu Sa'id Bahadur Ĥano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abu Sa'id Bahadur Ĥano
Persona informo
ابوسعید بهادرخان
Naskiĝo 2-an de junio 1305 (1305-06-02)
en Ujan
Morto 30-an de novembro 1335 (1335-11-30) (30-jaraĝa)
en Soltaniyeh
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pesto vd
Tombo Soltaniyeh vd
Religio sunaismo vd
Etno Mongoloj vd
Familio
Dinastio Ĝingisidoj • Q12839171 vd
Patro Öljaitü vd
Gefratoj Dowlandî Khatun vd
Edz(in)o Dilshad Khatun vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abu Sa'id Bahadur Ĥano (2a de Junio, 1305, Ujan – 1a de Decembro, 1335) (en persa; urdua; araba: ابو سعید بہادر خان ) literumita ankaŭ kiel Abusaid Bahador Ĥano, Abu Sajed Behauder (en mongola ᠪᠦᠰᠠᠢ ᠪᠠᠬᠠᠲᠦᠷ ᠬᠠᠨ᠂ Busajid Baghatur Ĥan), estis la naŭ reganto de la ŝtato Ilĥanlando en Irano (1316–1335).

En 1306 kaj 1322, post venki super la armeo de la Ora Hordo kaj super la ribelo de la Kerajto Rinĉin, la Mongoloj donis al li, tiam infano heredanto de Öljaitü, la titolon Baghatur (en moderna mongola Баатар) kun signifo "heroo". Dum la komenco de sia regado, la distinga jud-islama fakulo kaj veziro Raŝid-al-Din Hamadani estis senkapigita; emiro Ĉupan iĝis de facto la reganto de la lando. En 1325 Ĉupan venkis super alia armeo estrita de Muhammad Üzbeg Ĥano de la Ora Hordo kaj eĉ invadis ties teritoriojn denove.

Abu Said enamiĝis de Bagdad Katun, nome filino de Ĉupan. La emiraj klopodoj por eviti ke Abu Sa'id edziĝu al sia filino, kiu estis jam edzino de Hasan Buzurg, alia povega militsenjoro tiama, ne helpis la situacion. En Aŭgusto de 1327 Abu Sa'id mortigis filon de Ĉupan, nome Demasq Kaja, evidente pro lia aghado ĉe iama konkubino de Öljeitü. Poste Ĉupan mem estis mortigita de la Kartidoj, senjoroj de Herato. Dume la Mamelukoj senkapigis Timurtaŝ, filo de Ĉupan, kiu kiel guberniestro estis ribele kontraŭ la Ilĥanlando dekomence.

Abu Sa'id mortiĝis sen lasi heredanton aŭ nomumitan sukcedanton, lasante la Ilĥanlandon dissolvitan al la povo de la ĉefaj familioj, kiaj la Ĉupanidoj, la Jalajiridoj, aŭ de novaj movadoj kiaj la Sarbadaroj. La ŝtato perdis unuecon post lia morto, kaj iĝis mozaiko de regnetoj regataj de Mongoloj, Turkoj, kaj Persoj. La granda vojaĝisto Ibn Batuta gapis ĉe malkovro, je sia reveno al Persio, ke tio, kio ŝajnis forta regno, nur post dudek jaroj estis dissolvita tiom rapide.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Atwood, Christopher P. (2004). The Encyclopedia of Mongolia and the Mongol Empire. Facts on File, Inc. ISBN 0-8160-4671-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]