Achero Mañas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Achero Mañas
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1966 (1966-09-05) (57-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Alfredo Mañas vd
Patrino Paloma Amyach Paredes vd
Gefratoj Federico Mañas vd
Infanoj Gala Amyach vd
Profesio
Okupo filmaktoro • filmreĝisoroscenaristo • televida aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Antonio Mañas Amyach, plej ofte konata kiel Achero MAÑAS (Madrido, 5-a de septembro 1966), estas hispana reĝisoro kaj aktoro.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li jam june eniris en etoso de teatro kaj pentrado. En 1984 studis en Novjorko. Poste li laboris por prestiĝaj reĝisoroj kiel Adolfo Aristarain, Carlos Saura, Ridley Scott, Manuel Gutiérrez Aragón, Jorge Grau ktp. Poste dediĉis sin al verkado: verkis kaj reĝisoris sian unuan kurton nome Metro en Barcelono en 1995. En 1996 li verkis, reĝisoris kaj produktoris sian duan kurton nome Cazadores, kiu havigis al li premiojn, elstare la Goya-premio al la ple bona kurto de la jaro. En 1997 li verkis, reĝisoris kaj produktoris sian trian kaj lastan kurton nome Paraísos artificiales, kiu same havigis al li premiojn.

Samjare li reverkis la scenaron de El Bola, kiu iĝos lia unua filmo en 2001, ege sukcesa. En 2002 li verkis kunlabore kun sia frato Federico Mañas, sian duan filmon nome Noviembre, pri grupo de teatro sendependa, kun kiu li atingis elstarajn premiojn kaj naciajn kaj internaciajn, inter kiuj Fipresci en Toronto, Juventud en la Donostia Internacia Festivalo kaj Luis Buñuel de Kinematografio.

Filmoj kiel aktoro[redakti | redakti fonton]

Serioj[redakti | redakti fonton]

  • Las pícaras: La viuda de Valencia (1983)
  • Tarde de teatro (1986)
  • Una hija más (1991)
  • Un día volveré (1993)
  • Colegio Mayor (1994)
  • Carmen y familia (1996)

Kino[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolulo Reĝisoro
1981 Las aventuras de Enrique y Ana Coconut Tito Fernández
1987 La guerra de los locos Antón Manolo Matji
1990 La puñalada Arbosset Jordi Grau
1992 1492: La conquista del paraíso Ŝipoknabo Ridley Scott
Disparando a Elizabeth Chano Baz Taylor
1993 ¡Dispara! Juan de la Encina Carlos Saura
1994 La leyenda de la doncella Manuel Juan Pinzás
Expo-X (kurto) Taŭrludisto Jaume Meléndez
Historias de la puta mili El Chino Manel Esteban
1995 Así en el cielo como en la tierra Pimentel José Luis Cuerda
Noctámbulos Juna almozulo Beatriz Campón
El rey del río Fernando Manuel Gutiérrez Aragón
Belmonte Belmonte Juan Sebastián Bollaín
La ley de la frontera Xan Adolfo Aristarain
1997 Cazadores (kurto) Intervjuisto (voĉo) Achero Mañas
2005 Crímenes ejemplares de Max Aub (kurto) Carlos Grau

Filmoj kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Dokumentaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Kurtoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Achero Mañas en la hispana Vikipedio.