Saltu al enhavo

Achim Steiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Achim Steiner
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1961 (1961-05-17) (63-jaraĝa)
en Carazinho
Lingvoj portugalagermana
Ŝtataneco Germanio
Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Kolegio Worcester
Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj
ekonomika altlernejo Harvard
Universitato de Londono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Achim Steiner (nask. la 17-an de majo 1961 en Carazinho, Brazilo[1]) estas germana - brazila sciencisto, diplomato kaj ekologiisto de tutmonda eminenteco. De 2006 ĝis 2016, li gvidis la Mediprogramo de la Unuiĝintaj Nacioj (UNEP) kiel Plenuma Direktoro kaj ekde la 19-a de junio 2017 kiel admiisdtranto de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (UNDP)[2]. Li ankaŭ estas la Vicprezidanto de la Grupo de Daŭripova Evoluado de UN, kiu kunigas 40 entojn de la UN-sistemo, kiuj laboras por subteni daŭripovan disvolviĝon.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kaj pasigis sian infanaĝon en Brazilo, dum la periodo en kiu lia patro, germana agronomo, estis tie dungita de kamparanoj kiuj volis plibonigi la cerealon kiun ili vendis al grandaj bierfarejoj. Kiam li estis 10-jarulo, la kontrakto de lia patro eksvalidiĝis la familio revenis al Germanio.

Kvankam Steiner kreskis en Brazilo li iris loĝi en Britio kie li studis filozofion, politikan sciencon kaj ekonomikon ĉe la Universitato de Oksfordo, kie li akiris bakalaŭron (BA)[1]. Li kompletigis sian magistron (MA) ĉe la Universitato de Londono, kie li studis ekonomikon kaj regionan planadon kun specialiĝo en media politiko. Li ankaŭ studis ĉe la German Institute of Development and Sustainability (IDOS) en Berlino kaj ĉe Harvard Business School en Usono.

Inter 2001 kaj 2006, Steiner estis la Ĝenerala Direktoro de la Internacia Unio por Konservado de Naturo (IUCN). La Ĝenerala Asembleo de UN elektis Steiner kiel plenuma direktoro de UNEP por kvarjara oficperiodo en 2006. En 2010, li estis elektita por dua kvarjara oficperiodo, post kiu la posteno estis plilongigita por pliaj du jaroj ĝis 2016.

Li estis priskribita de la Fondumo Tällberg kiel malofta, escepta gvidanto, kies menso estas malfermita, homa kaj gaja, dotita per nekutima kapablo aŭskulti la proprajn bezonojn de la plej diferencigitaj aktoroj sur la mondscenejo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (en) Achim Steiner, UNEP. Viitattu 21.2.2022.
  2. (en) UNDP Administrator Achim Steiner begins second term, 17.6.2021. UNDP. Viitattu 21.2.2022

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Ekologiismo

Daŭripova evoluo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]