Adalbert Liebus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adalbert Liebus
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1876 (1876-06-03)
en Lengyeltóti
Morto 1-an de novembro 1945 (1945-11-01) (69-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantogermanahungara
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater College of Philosophy of the Prague German University • Deutsche wissenschaftliche Prüfungs-kommission für das Lehramt an Mittelschulen in Prag
Okupo
Okupo esperantisto • paleontologo • geologo
vdr

Adalbert LIEBUS (naskiĝis la 3-an de junio 1876 en Lengyeltóti, Hungario – mortis la 1-an de novembro 1945 en Prago) estis ĉeĥoslovaka germanlingva paleontologo kaj geologo, profesoro, ankaŭ esperantisto.

Li studis en la germana universitato en Prago, fariĝis asistanto de profesoro Gustav Karl Laube, nelonge li laboris en regna geologia instituto en Vieno kaj daŭrigis en gimnazio en Prago. En 1912 li habilitiĝis en la germana universitato en Prago, en 1923 li estis nomumita eksterordinara profesoro kaj en 1929 titulara profesoro de palentologio. Li estis ekstera kunlaboranto de la Ŝtata Geologia Instituto en Prago.

Li okupiĝis pri fosilioj, postlasis vicon da verkoj pri tiu temo. Li ankaŭ kompilis bibliografion de geologia-paleontologia literaturo en la ĉeĥaj landoj inter 1929-1943.

Kiel esperantisto li verkis por la gazeto de ĉeĥoslovakaj germanaj esperantistoj Marto rakontojn pri praepoko.

Verkoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Sorto de l' homaro (Marto, 1/1923, p. 2-3, 2/1923, p. 14-16, 3/1923, p. 25-26)
  • La pozicio de l'homaro en la naturo (Marto, 1/1929, p. 1-2, 2/1929, p. 10-11)

Verkoj en la germana[redakti | redakti fonton]

  • Beiträge zur Kenntnis der Wirbeltier-fauna des böhmischen Quartärs
  • Bibliographia Foraminiferum recentium et fossilium
  • Das erste Aufreten des Menschen auf der Erdoberfläche
  • Die fossilen Foraminiferen
  • Die fosilen Wirbeltierreste der palaeolitischen Station in Krumau
  • Kritische Uebersicht der Mikrofauna des Burdigals vom Jaklowetz bei Mährisch-Ostrau
  • Neue Schildkrötenreste aus den tertiären Süsswassertonen von Preschen bei Bilin in Böhmen
  • Zur Altersfrage der Flyschbildungen im nordöstlichen Mähren
  • Geologische Wanderungen in der Umgebung von Prag

kaj aliaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Geologiaj mapoj de Eŭropo – aŭtoroj
  • Cusman Foundation Arkivigite je 2015-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
  • Vlastislav Zázvorka: 20 let od smrti prof. dr. Adalberta Liebuse (20 jaroj post la morto de prof. d-ro Adalbert Liebus, gazeto de Nacia Muzeo en Prago, 1965, 2/1964, p. 112)
  • Bulteno de Esperantista Klubo en Brno 5/1965 alportis informon, ke esperantisto-paleontologo dr. Zázvorka verkis artikolon pri alia paleontologo-esperantisto Adalbert Liebus en la gazeto de Nacia Muzeo.
  • Josef Kavka: V. Zázvorka: 75 (Scienca revuo, vol. 29/1978, n-ro 2/130, p. 87-88) - en la artikolo la aŭtoro informas pri amikeco de la du paleontologoj-esperantistoj, Liebus kaj Zázvorka