Adam Naruszewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Naruszewicz
katolika episkopo
Tokarski Adam Naruszewicz.jpg
Herb Wadwicz.PNG
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1733 (1733-10-20)
en Lahišyn
Morto 6-an de julio 1796 (1796-07-06) (62-jara)
en Janów Podlaski
Tombo Janów Podlaski [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj pola [#]
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio [#]
Alma mater Jesuit College in Pinsk • Akademia Wileńska [#]
Familio
Dinastio House of Naruszewicz [#]
Gefratoj Stanisław Samuel Naruszewicz [#]
Profesio
Okupo poeto • historiisto • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • verkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Adam Stanisław NARUSZEWICZ (litove Adomas Naruševičius; 20a de Oktobro 1733 – 8a de Julio 1796) estis pol-litova nobelo, poeto, historiisto, dramisto, tradukisto, publikigisto, jezuito kaj romkatolika episkopo.

Naskiĝinta en szlachta-familio, li iĝis konsilisto de la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski, titulara episkopo de Smolensko (1775–1790), episkopo de Lucko (1790–1796), kaj membro de la registaro de la Pol-Litova Unio pere de sidloko en la Permanenta Konsilantaro (1781–1786).

Kovrilpaĝo de la eldono de 1803 de la 3a volumo de lia Historio de la Pola Nacio.

Li estis priskribita kiel unu el la plej gravaj verkistoj de la Pola Klerismo. En siaj fruaj jaroj ki verkis poemojn kaj dramojn, antaŭ fokusiĝi al historia esplorado kaj iĝi unu el la unuaj modernaj polaj historiistoj. Aŭtoro de sep volumoj de Historia narodu polskiego (Historio de la Pola Nacio), tre influa verko al la plej frua pola historiografio, li estas responsa por la popularigo de la termino "Piasta dinastio" por aludi al la unua dinastio de Pollando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]