Adam Ulam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Ulam
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1922 (1922-04-08)
en Lvivo
Morto 28-an de marto 2000 (2000-03-28) (77-jaraĝa)
en Kembriĝo
Mortokialo pulma kancero
Tombo tombejo Mount Auburn
Lingvoj angla
Ŝtataneco PollandoUsono
Alma mater Universitato HarvardUniversitato Brown
Familio
Frat(in)o Stanisław Ulam
Edz(in)o Mary Hamilton Burgwin
Okupo
Okupo historiisto de moderna epoko • historiisto • verkisto de nefikcio • universitata instruisto • politikologo
vdr

Adam Bruno Ulam (naskiĝis la 8-an de aprilo 1922 en Lvovo — mortis la 28-an de marto 2000) – pola kaj usona politologo kaj historiisto, sovetologo, profesoro de la Universitato Harvard, frato de Stanisław Ulam.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li devenis de riĉa, asimilita juda familio. Post akiro de abituro, kun la frato, forlasis Pollandon elmigrinte al Usono. La forveturo okazis apenaŭ 1,5 semajno antaŭ eksplodo de la dua mondmilito. Lia frato, Stanisław Ulam, partoprenis la projekton Manhattan, kies celo estis konstruo de atombombo.

Post alveno de Usono al la milito li dufoje, senefike, provis eniri la usonan armeon. Unuafoje kaŭzo de la rifuzo estis liaj parencoj restantaj sur okupataj teritorioj, duafoje difekto de la vido – miopeco. En la jaroj 1944-1947 studis en Harvard, tie doktoriĝis pri filozofio. Aŭtoro de pli ol 20 libroj (en la jaroj 1952-1992) kaj multaj artikoloj. Spertulo pri problemoj ligitaj kun la historio de Rusio kaj Sovetunio kaj kun la periodo de la malvarma milito.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • The unfinished revolution. An essay on the sources of influence of Marxism and communism, New York: Random House 1960.
  • The new face of Soviet totalitarianism, Cambridge: Harvard University Press 1963.
  • The Bolsheviks: the intellectual and political history of the triumph of communism in Russia, New York, Collier Books 1968, ss. 598 (wyd. 2 Cambridge Mass. - London 1998).
  • Expansion and coexistence the history of Soviet foreign policy 1917-67, New York-Washington, Frederick A. Praeger 1969, ss. 775
  • Communist doctrine and soviet diplomacy, London: Ilford House, 1970.
  • The fall of the American university, La Salle, Ill.: The Library Press 1973.
  • Expansion and coexistence: Soviet foreign policy 1917-73, New York, Holt, Rinehart and Winston Inc. 1974, ss. 797.
  • Lenin and the Bolsheviks : the intellectual and political history of the triumph of communism in Russia, London: Fontana/Collins 1975.
  • The rivals : America and Russia since World War II, New York: The Viking Press 1971 (wiele wydań).
  • Ideologies and illusions : revolutionary thought from Herzen to Solzhenitsyn, Cambridge Mass.: Harvard University Press 1976.
  • In the name of the people: prophets and conspirators in prerevolutionary Russia, New York: Viking Press 1977.
  • Russia's failed revolutions : from the Decembrists to the dissidents, New York: Basic Books 1981.
  • Dangerous relations. The Soviet Union in world politics 1970-1982, New York - Toronto: Oxford University Press 1984.
  • Stalin: the man and his era, Boston, Beacon Press, 1987, ss. 760
  • The communists. The story of power and lost illusions 1948-1991, New York: Ch. Scribner's Sons - Toronto: M. Macmillan Canada 1992.
  • Understanding the Cold War: a historian's personal reflections, New Bruncwick-London, Transaction Publishers 2002, ss. 410

Publikaĵoj en la pola lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Sprawa Kirowa (Afero de Kirov), tradukis Aldona Sidorenko, Wydawnictwo Literackie Krakovo 1991.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Andrzej Nowak, Czy istnieje "polska szkoła" sowietologii? Przypadki Leopolda Łabędzia, Adama Ulama i Richarda Pipesa (Ĉu ekzistas la "pola skolo" en sovetologio? Kazoj de Leopold Łabędź, Adam Ulam kaj Richard Pipes) en: Andrzej Nowak, Ofiary, imperia i historycy : studium przypadków (od XVIII do XXI wieku) (Viktimoj, imperioj kaj historiistoj. Studo de la kazo (de la 18-a ĝis la 21-a jarcento), Arcana, Krakovo 2009, p. 145-173.