Adana
Adana | |||||
metropola municipo en Turkio • urbego • urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Regiono | Mediteranea regiono | ||||
Provinco | Provinco Adana | ||||
Koordinatoj | 37°48′N 35°57′O / 37.8°N, 35.95°O (mapo) Koordinatoj: 37°48′N 35°57′O / 37.8°N, 35.95°O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 23 m | ||||
Loĝantaro | 1.392.490 (en 2008) | ||||
Poŝtkodo | 01xxx | ||||
Telefona kodo | 0322 | ||||
Aŭtokodo | 01 | ||||
Estro | Aytaç Durak | ||||
Retpaĝaro | http://www.adana.gov.tr | ||||
Adana estas urbo en provinco Adana en Turkio. Adana (hitite Adanja, A-da-ni-ia, malnovgreke Άδανα) kun preskaŭ 1,4 milionoj da loĝantoj (stato de 2008) estas la kvina plej granda urbo de Turkio. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma provinco Adana, kaj la plej granda urbo en la fekunda malaltebenaĵo Çukurova.
La Çukurova-Universitato en Adana havas proksimume 35.000 studentojn kaj estas unu el la plej grandaj universitatoj de Turkio. La nomo de la urbo laŭ legendo devenis de Adanos, la filo de Kronos el la helena mitologio, sed fakte jam pruveblas el dokumentoj en la hitita lingvo el la tempo antaŭ helena setlado en la regiono.
Geografio
Adana situas en la sudo de Turkio, en la suda parto de la montaro Taŭruso ĉirkaŭ 40 kilometrojn for de la Mediteranea Maro. La ĉirkaŭa regiono de la malaltebenaĵo Çukurova estas agrikulture tre fekunda, kaj la riveroj Seyhan kaj Ceyhan trafluas ĝin. Adana estas centro de la teksaĵoindustrio de Turkio. La fervoja stacidomo estas grava haltopunkto ĉe la fervoja linio al Bagdado, kaj proksime troviĝas internacia flughaveno.
La urbo estas miksaĵo el diversaj kulturaj kaj popoloj. Araboj, turkoj kaj kurdoj alvenintaj el la oriento de Turkio konsistigas po ĉirkaŭ trionon de la loĝantaro. Nur la ekde la starigo de reĝlando Kilikio dum la 11-a jarcento tre multnombra armena loĝantaro post la pogromoj komence de la 20-a jarcento ne plu ekzistas.
Eksteraj ligiloj
greke oficiala retejo de la urbo (en la turka kaj angla) greke "Eŭropaj Regionoj de la Estonto" (artikolo angla pri Adana)