Adelina Adler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adelina Adler
Persona informo
Naskonomo Adler Adél Irenea
Naskiĝo la  28-an de septembro 1887(nun 1887-09-28)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 29-an de februaro 1976
en Aŭstrio Vieno (Aŭstrio)
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto • voĉa instruisto • verkisto
vdr

Adelina Adler, laŭ hungarlingve kutima nomordo Adler Adelina (Aquila-Adler Adelina) estis hungara operkantisto, (koloratursoprano). Ŝia familia nomo estis ekde 1921 Aquila-Adler.

Adelina Adler [1] naskiĝis la 28-an de septembro 1887 en Budapeŝto (laŭ aliaj fontoj la naskiĝjaro estis 1888 aŭ 1892), ŝi mortis la 29-an de februaro 1976 en Vieno (Aŭstrio), sed estis entombigita en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adelina Adler studis en Tutlanda Muzikarta Altlernejo ekde 1906, sed post 3 jaroj ŝi forlasis la lernejon pro konsiloj. Tamen ŝi plulernis, sed jam eksterlande en Munkeno. Hejmenveninta ŝi debutis en Popoloperejo en 1912. Post jaroj ŝi kantadis ankaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1921 ŝi translokiĝis al Ĝenevo, sed ŝi kantadis ankaŭ en Moskvo, Berlino kaj Novjorko. Post 3 jaroj ŝia gorĝo malsaniĝis, poste ŝi malofte kantadis (lastfoje en 1926 en Budapeŝto). Ekde 1925 ŝi studis pedagogion en Munkeno, poste ŝi instruis private estontajn operkantistojn. Ŝi vivis plu ĉefe en Vieno.

Ŝia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝia libro[redakti | redakti fonton]

  • "Amikor a lélek felszabadul" - romano (1940)

Fontoj[redakti | redakti fonton]