Adiĝa Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La Adiĝa Valo (germane Etschtal [EĈtal], itale Valle dell’Adige [vale DAdiĝe] resp. Val d’Adige) estas alpa valo en la teritorio de la ŝtato Italio, je granda parto en la pliparte germanlingva aŭtonoma regiono Sudtirolo, kiu estas trafluata per la rivero Adiĝo (germane Etsch, itale Adige) kaj estis kreita per samnoma glaciepoka glaĉero.

mapo de la adiĝa valo en pli vasta senco - la valo apud Verono eniras la Padan Ebenaĵon
mapo de la adiĝa valo en pli malvasta senco - la parto inter Bolzano-Bozen kaj Salorno-Salurn nomatas "Unterland", "suba lando"

Termino[redakti | redakti fonton]

La termino Adiĝa Valo povas esti komprenata en du sencoj:

Trafiko[redakti | redakti fonton]

la Adiĝa Valo inter Meran kaj Bolzano-Bozen

La Adiĝa Valo estas unu el la plej gravaj trafikaj vojoj de la Alpoj. Granda parto de la itala aŭtovojo A22 situas en la valo, same la brenera fervojo. Apud Bolzano-Bozen la aŭtovojo kaj fervoja linio de sudo disbranĉiĝas nordorienten en direkto al la valo de la rivero Eisack kaj de la montpasejo Brenero. Inter Bolzano-Bozen kaj Meran situas rapidvojo, nomata MeBo kaj unutraka fervojo, al kiu konektiĝas la Venosta Fervojo (germane Vinschgaubahn). Biciklado eblas inter la Reschenpasejo norde kaj la urbo Verono sude per seninterrompa kaj plejparte tre bonkvalita bicikla vojo Etschtalradweg respektive pista ciclabile Valle dell’Adige.

panorama rigardo de kastela ruino de la komunumo Terlan tra la valo
Blick von Burgruine Maultasch nach Terlan.jpg
panorama rigardo de kastela ruino de la komunumo Terlan tra la valo
la Adiĝa Valo inter Meran kaj Bolzano-Bozen
070406-10 Tal Meran Bozen.jpg
la Adiĝa Valo inter Meran kaj Bolzano-Bozen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

46.0711.12