Saltu al enhavo

Adjévi Adjé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adjévi Adjé
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1978
en Togolando
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Togolando
Nacieco Togolandano
Ŝtataneco Togolando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Adjévi ADJE (naskiĝis la 7-an de oktobro 1978 en Togolando). Estas togolanda esperantisto, eksa prezidanto de UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto) kaj ekskunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA. Diplomiĝis pri hotelmastrumado en 2007.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Adjévi Adjé lernis Esperanton per koresponda kurso Ferez en 1998. Poste li membriĝis en la loka Esperanto-klubo UVA de Lomeo, instruis Esperanton kaj prelegis en diversaj afrikaj landoj (Togolando, Benino, Burkino, Malio)[1].

Adjévi havis plurajn postenojn kiel sekretario (2002-2006) de Unuiĝo Togolando por Esperanto (UTE), komitatano A (2008-2010) de TEJO, komitatestro (2010-2012) kaj poste prezidanto (2012-2014) de UTE.

Li partoprenis kaj kunorganizis Esperanto-renkontiĝojn en Afriko kaj ekster ĝi: la Togolandaj Esperanto-Kongresoj (TEK), Afrikaj Kongresoj de Esperanto (AKE)[2], AMO-seminarioj, la 73-a IJK okazinta en Aného, Togolando, la UK-oj (2008, 2016, 2018), ILEI-Kongresoj (2016, 2018). Li estas membro de la Afrika Komisiono de UEA de antaŭ dek jaroj el kiuj ses kiel kunordiganto[3][4][5].

Adjévi kontribuis per artikoloj en Esperanto al pluraj gazetoj. Li kunredaktis de 2000 ĝis 2014 la togolandan periodaĵon Alvoko. Li iniciatis kaj redaktis la bultenon Babilanto[6] kaj ekde 2016 redaktas Esperanto en Afriko, la oficiala organo de la Afrika Komisiono de UEA.[7]

Li estas membro en la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro[8].

Adjévi verkis la libron El togolanda saĝosako el la eldonejo Monda Asembleo Socia en 2016.[9]

Li ankaŭ verkis la libreton Afrikaj proverboj por la ‘internaciigo’ de nia lingvo, 2015.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 2016: Diplomo pri Elstara Agado[10].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ gazetara komuniko de UEA https://uea.org/aktuale/komunikoj/2006/Raportas-la-delegacio-de-UEA-cxe-Monda-Socia-Forumo-en-Afriko
  2. https://uea.org/aktuale/komunikoj/2013/Afrika-Kongreso-de-Esperanto
  3. https://uea.org/aktuale/komunikoj/2011/UEA-en-Afrika-Kongreso-pri-Kulturo
  4. https://uea.org/aktuale/komunikoj/2011/Ek-al-la-Agado-125
  5. https://uea.org/asocio/komisionoj/afrika_agado
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-30. Alirita 2018-10-30.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-08. Alirita 2018-10-30.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-12. Alirita 2018-10-30.
  9. ADJE, Adjévi. (2016) El togolanda saĝosako (esperante). MAS. ISBN 978-2-3696043-5.
  10. Jean Codjo kaj Adjévi Adjé (Kanado, Togolando) pro longdaŭra agado por Afrika Esperanto-Movado https://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/UEA-diplomis-14-elstarajn-agantojn