Adolf Dux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Dux
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1822 (1822-10-25)
en Bratislavo
Morto 20-an de novembro 1881 (1881-11-20) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germanahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo lingvistotradukistoĵurnalistoverkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf DUX [duks], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dux Adolf estis hungara ĵurnalisto, kritikisto, tradukisto, membro de Societo Kisfaludy.

Adolf Dux naskiĝis la 25-an de oktobro 1822 en la tiama hungara ĉefurbo Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 20-an de novembro 1881 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolf Dux devenis el malriĉa juda familio. Li frekventis universitatojn en sia naskiĝurbo kaj en Vieno, poste li instruis kaj ĵurnaladis. Li interesiĝis pri la hungara literaturo kaj tradukadis poemojn de Petőfi germanen. En 1870 li ricevis premion de Societo Kisfaludy kaj li membriĝis. Li longe estis ĵurnalisto de germanlingva ĵurnalo Pester Lloyd en Budapeŝto.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]