Adolf Franke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Franke
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1860 (1860-08-17)
en Ettischleben
Morto 19-an de junio 1942 (1942-06-19) (81-jaraĝa)
en Arnstadt
Okupo
Okupo geologo
vdr
Tomboŝtono de Franke sur la ĉeftombejo en Arnstadt.
Ekzemploj de foraminiferoj, pri kiuj esploradis la tiukampe eminenta fakulo Franke.
Ekskursocelo Franke-benko sur la altebenaĵo Alteburg.

Wilhelm Adolf FRANKE (naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1860 en Ettischleben, mortinta la 19-an de junio 1942 en Sondershausen) estis germana geologo.

Vivo instruista kaj esplorista[redakti | redakti fonton]

La filo de instruisto kaj kantoro frekventis la bazlernejon en Ettischleben, la nehumanisman mezlernejon en Sondershausen kaj la landan porinstruistan seminarion samloke. Poste li ekdeĵoris kiel instruisto ĉe la civitana lernejo de Arnstadt. Ekde 1885 li studis matematikon, naturajn sciencojn ka pedagogikon en Jena sed devis interrompi tion pro financaj kialoj. Poste li denovis laboris kiel instruisto i.a. en Gehren, Nowa Sól kaj Luckenwalde; ek de 1899 ĉe la supera porknabina lernejo de Dortmund kaj ek de 1916 ĉe la teknika porinstruistina seminario. Tie li nomumitis supra instruisto (Oberlehrer) kaj studkonsilisto (Studienrat).

En 1903 li ekokupiĝis pri geologio kaj paleontologio. Pro la abunda ĉeesto de foraminiferoj en la marno de la vestfalia kretaceo liaj esploroj iĝis pli kaj pli intensaj sur tiu kampo. De 1914-18 li estris la natursciencan muzeon de Dortmund, emeritiĝis en 1923 kaj reiris en 1925 al Arnstadt, kie li dediĉis sin al aliaj naturhistoriaj studoj kaj al la nova ordigo de la aĵoj en la sekcio naturhistoria de la muzeo de Arnstadt.

Inventisto kaj publika klerigado[redakti | redakti fonton]

Li posedis grandan, en tuta Germanujo unikan kolekton de foraminiferoj kaj estis unu el la unuaj mikropaleontologoj en sia patrujo. Li ellaboris spacoŝparan preparaĵportilon por mikrofosilioj , la t.n. Franke-Zelle, kie la objektoj povas esti observitaj per lupeo aŭ mikroskopo sen antaŭa elprenneceso de la esplorobjekteto. En 1925 li fondis en Arnstadt lokan grupon de la Turingia Geologia Asocio, kies prezidanto kaj poste honora estro li fariĝis. Regule li organizis geologiajn promenojn. En 1938 estis aljuĝita al li la Fera Monero de la societo Senckenbergische Naturforschende Gesellschaft. En la sama jaro oni nomis omaĝe al li certan specon de ostrakodoj "Protocythere frankei" kaj alian ankoraŭ en 1949 Frankeina.

En 1939 li ricevis la honoron de doktora titolo fare de la Universitato de Jena. Li estis membro de la Muzea asocio de Arnstadt kaj direktis la orkestron Collegium musicum. Danke al siaj multnombroj publikaĵoj li gajnis renomon elstaran koncerne la foraminiferan priesploradon. Okaze de la 80-a datreveno naskiĝtaga en 1940 oni starigis la belvidpunkton Dr.-Franke-Aussichtsplatz kun benko kaj memorŝtono sur la urba monto Alteburg ĉe la deklivoj en la direkto de la Jonas-valo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Geologisches Heimat- und Wanderbuch für Arnstadt und Umgebung, 1925
  • "Die naturwissenschaftliche Abteilung des Arnstädter Museums", en: Alt-Arnstadt (8/1929), p. 14-20
  • Die Landschaftsgestaltung des Gleichengebietes, 1940

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Becker, Jörg (eld.): Historische Grabstätten auf dem Neuen Friedhof Arnstadt, Eldonejo de la Verein Stadtgeschichte, Arnstadt 2009, p. 26-27