Adolf Lüderitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Lüderitz
Persona informo
Naskonomo Franz Adolf Eduard Lüderitz
Naskiĝo 16-an de julio 1834 (1834-07-16)
en Bremeno
Morto 30-an de septembro 1886 (1886-09-30) (52-jaraĝa)
en Oranĝo
Mortokialo drono
Lingvoj germana
Ŝtataneco Bremeno
Familio
Frat(in)o August Lüderitz
Okupo
Okupo komercisto • esploristo • setlanto
vdr

Franz Adolf Eduard Lüderitz (16-a de julio 1834 en Bremen24-a de oktobro 1886 en Oranje-rivero en Sudokcidenta Afriko) estis germana grandkomercisto kaj la unua germana posedanto de tereno en la posta Germana Sudokcidenta Afriko, hodiaŭ Namibio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Adolf Lüderitz lernis la komercan fakon en la entrepreno de sia patro, tabakkomercisto en Bremeno. En 1854 li lernis pri kultivado kaj kultivado de tabako en la sudaj Usonaj ŝtatoj, poste li akiris farmon en Meksiko, sed tio komplete detruiĝis en la Meksika revolucio, kaj Lüderitz senmone revenis al Bremeno, eklaboris en la patra firmao kaj en 1866 edziĝis al la riĉa bremenanino Emmy von Lingen.

Post la morto de la patro en 1878 Lüderitz transprenis la entreprenon sukcese. Kiam lia strebo fondi filion en Lagos (tiama Brita Okcidentafriko) fiaskis, li kun juna bremena kolego Heinrich Vogelsang decidis fondi germanan kolonion en sudokcidenta Afriko, kiu tiutempe ankoraŭ ne estis okupita de iu eŭropa ŝtato, kaj ili ekspektis tie trovi valorajn mineralojn, ekzemple kupron.

Setlado en sudokcidenta Afriko[redakti | redakti fonton]

En la golfeto de Angra Pequeña Lüderitz 1883 aĉetis kvin kvadratmejlojn da areo kontraŭ 100 pundoj da oro kaj 200 pafiloj de la tribestro de la lokaj namoj. Per dua kontrakto li aĉetis 20 km-vastan strion da marborda tereno inter Oranje-rivero kaj la 26-a latitudo kontraŭ 500 pundoj da oro kaj 60 pafiloj.

Por sekurigi sian novan posedaĵon li petis protekton de la germana ekstera ministerio. Sed kanceliero Otto von Bismarck havis tre skeptikan sintenon kontraŭ ĉiaj klopodoj akiri germanajn koloniojn, tial Lüderitz ricevis nur necertan respondon, kiu garantiis nur la kutiman protekton por lia propra persono.

Germana Kolonio Deutsch-Südwestafrika[redakti | redakti fonton]

En 1884 la brita ministro pri kolonioj ordonis, ke la trupoj de la brita kronkolonio Kablando senprokraste okupu la marbordon ĝis la limo de la portugala kolonio Angolo. Tio provokis ekagadon de la germana registaro. Kanceliero Bismarck nomumis Gustav Nachtigal imperian komisaron pri germanaj setlejoj en okcidenta Afriko. Militŝipoj Elisabeth kaj Leipzig estis senditaj kaj la 7-an de aŭgusto 1884 germana flago estis hisita kaj la tereno ricevis protekton de la germana imperio. Germana Sudokcidenta Afriko estis germana kolonio de 1884 ĝis 1915.

Post tiu sukceso Lüderitz akiris pliajn terenojn ĝis fine la tuta marbordo de hodiaŭa Namibio estis lia posedaĵo krom la brita enklavo Walfish Bay. Plie Lüderitz akiris la rajtojn pri minejoj, ĉar li supozis la ekziston de valoraj mineraloj, kiujn li volis ekspluati. Sed tri ekspedicioj kun fakuloj ne liveris kontentigan rezulton. Iom post iom la financaj rimedoj elĉerpiĝis, Lüderitz plendis pri perdo de 500.000 Reichsmark kaj komprenis, ke la ŝarĝo estis tro granda por unuopa privatulo. Sed helpis lin la nove fondita „Deutschen Kolonialgesellschaft für Südwestafrika“ (Germana kolonia asocio por Sudokcidentafriko), kiu volis eviti ke britoj akiru la teritorion. La asocio faris kontrakton kun Lüderitz, kiu donis al li 500.000 Reichsmark kaj rajtojn de kompaniano.

Morto[redakti | redakti fonton]

Subtenita de la kolonia asocio Lüderitz en 1886 ekis novan ekspedicion, kiu esploru la eblecon setli ĉe la enfluejo de Oranje-rivero en la Atlantikon. Li mem partoprenis la ekskursojn. La 23-an de oktobro 1886 li enboatiĝis kun kamarado en malgrandan boateton por esplori la marbordon. Sed evidente akcidentinte, ili ne revenis kaj neniam estis trovitaj.

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Por memori la unuan germanan setliston en Sudokcidenta Afriko la kolonia asocio renomis la golfon de Angra Pequeña (portugale: malgranda golfo) al Lüderitzbucht. La urbeto, kiu poste ekestis tie estis nomita Lüderitz.

Pluraj germanaj urboj havas Lüderitz-stratojn, kaj en 1939 unu akompana ŝipo de la germana militŝiparo ricevis la nomon Adolf Lüderitz.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Gründer: Lüderitz, Adolf. En: de:Neue Deutsche Biographie (Nova germana biografio). Vol. 15, Duncker & Humblot, Berlin 1987, p. 452-453
  • Horst Drechsler; Südwestafrika unter deutscher Kolonialherrschaft, Akademie Verlag, Berlin (DDR), 1984

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]