Lagoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lagos)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Lagos (Portugalio) kaj Lagos (stacidomo).
Lagoso
portugale Lagos, edoe: Èkó
urbo
Haveno en Lagoso
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lagos
Kromnomoj: Urbolago, Lasgidi, Gidi
Lando Niĝerio Niĝerio
Historia regiono Benina imperio
Parto de Okcidenta Afriko
Oceano Atlantiko Gvinea Golfo
Situo Lagoso
 - alteco 10 m s. m.
 - koordinatoj 06° 27′ 11″ N 03° 23′ 45″ O / 6.45306 °N, 3.39583 °O / 6.45306; 3.39583 (mapo)
Areo 999,6 km² (99 960 ha)
Loĝantaro 7 937 932 (2006)
Fondo 17-a jarcento
Guberniestro Babajide Sanwo-Olu

(ekde 29-a de majo 2019)

Horzono OAT (UTC+1)
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Niĝerio
Situo enkadre de Niĝerio
Situo enkadre de Niĝerio
Urba mapo de Lagoso
Urba mapo de Lagoso
Urba mapo de Lagoso
Vikimedia Komunejo: Lagos, Nigeria
Retpaĝo: www.lagosstate.gov.ng
Map
Bazaro en Lagoso.
Strato en Lagoso.

Lagoso, aŭ malofte Lejgoso, estas la plej granda urbo de Niĝerio. Ĝis 1991 ĝi estis la ĉefurbo de Niĝerio, tiam la registaro translokiĝis al Abuĝo.

En la urbo loĝas proksimume 9 milionoj da homoj; Lagoso estas do unu el la plej grandaj urboj en Afriko. (La plej granda estas Kairo.) Tiele ĝi estas la dua plej loĝata kaj rapide kreskanta urbo en Afriko kaj la sepa en la tuta mondo.[1] La loĝantaro de Lagoso laŭ la registaro de la Lagosa Ŝtato, estis eĉ ĝis 17.5 milionoj. Tiuj ciferoj tamen estas disputataj de la Niĝeria Registaro kaj konsiderataj nefidindaj de la Nacia Loĝantarkomisiono de Niĝerio.[2] La plej lastaj registroj ĉirkaŭkalkulis la loĝantaron je 21 milionoj, kio farus Lagoson la plej granda urbo en Afriko.[3]

Lagoso estis origine loĝata de la tribo de Avorioj, nome subgrupo de la Joruboj. Dum estreco de la Oloja Olofino, la Avorioj moviĝis al insulo nune nomita Iddo kaj poste al pli granda insulo Lagoso.[4][5] En la 15a jarcento, la avoria setlejo estis atakita de la Benina Imperio post kverelo, kaj la insulo iĝis Benina militkampadejo nome "Eko" sub Oba Orhogba, nome la Oba de Benino tiam.[6][7]

Lagoso estas metropola areo kiu originiĝis sur insuloj separataj per tajdaj fluaĵoj, kiaj la insulo Lagoso, ĉe la sudokcidenta elfluejo de la Lagosa Laguno kaj protektitaj el la Atlantika Oceano pere de longaj sablejoj kiaj Bar Strando, kiu etendas ĝis 100 km oriente kaj okcidente de la elfluejo. El la komenco, Lagoso etendiĝis al la kontinento okcidente de la laguno kaj la urbaro, inklude Ikeja (kiu estas ĉefurbo de la Lagosa Ŝtato) kaj Agege, nune atingas pli ol 40 km nordokcidente de la insulo Lagoso. Kelkaj ĉeurboj estas Ikorodu, Epe kaj Badagrio, kaj oni ĵus kreis pliajn lokajn konsilantarojn, kio altigis la totalan nombron de lokaj registaroj en Lagoso al 57 (tio inkludas Lokajn Komunumojn en Disvolviĝo aŭ LCDAoj).

Laŭ la stato de 2022 en Lagoso vivis 15 070 000 loĝantoj sur areo de 1 171,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 866 loĝantoj/km². En la urbo funkcias sep universitataj altlernejoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lagoso situas en sudokcidenta Niĝerio, parte sur insuloj, parte ĉe la marbordo de Atlantiko kaj iom pli internen.

Ponto en Lagoso, nome Tria Kontinenta Ponto.

Kontinenta Lagoso[redakti | redakti fonton]

Plej el la loĝantaro loĝas sur la kontinenta tero, kaj ankaŭ plej industrioj estas situantaj tie. Lagoso estas konata pro sia muzika kaj nokta vivoj, kutime ĉe areoj ĉirkaŭ Jaba kaj Surulere. Ĵuse pliaj noktokluboj etendiĝis tra la insulojn, kio faris la insulojn, ĉefe Viktoria, la ĉefa noktoviva allogaĵo. Distriktoj de Kontinenta Lagoso estas Ebute-Meta, Surulere, Jaba (kie estas la Universitato de Lagoso) kaj Ikeja, loko de la Internacia Flughaveno Murtala Muhammed kaj ĉefurbo de Lagosa Ŝtato.

Granda Lagoso inkludas Muŝin, Maryland, Somolu, Oshodi, Oworonsoki, Isolo, Ikotun, Agege, Iju Ishaga, Egbeda, Ketu, Bariga, Ipaja, Ajah kaj Ejigbo. La urbo Lagoso estas la ĉefa urbo de la sudokcidenta parto de Niĝerio kaj de la tuta lando ĝenerale. Kelkaj riveroj, kiaj Badagrio, fluas paralele al la marbordo dum kelka distanco kaj eliras tra la sablejoj al la maro.

La du ĉefaj urbaj insuloj de Lagoso en la Lagosa Laguno estas la Lagosa Insulo kaj Viktoria Insulo.

Insula Lagoso[redakti | redakti fonton]

Insulo[redakti | redakti fonton]

Viktoria Insulo.
Tinubu Square, Lagosa Insulo, 2014.

Tiu Insulo estas aparta geografia termino kiu estas uzata por difini la areon de Lagoso kiu estas separata el la "kontinenta" ĉeftero per la ĉefa markolo kiu drenas la lagunon en la Atlantikan Oceanon, kiu formas la Lagosan Havenon. La insuloj estas separataj unu el alia per rojoj de variaj grandoj kaj estas konektataj al la Lagosa Insulo per pontoj. La plej malgrandaj partoj de kelkaj rojoj estis plenigitaj je sablo kaj oni konstruis super tio. Tiu parto de Lagoso estas la areo kie okazas plej el la negoca agado kaj distraj eventoj en Lagoso. Ĝi estas hejmo ankaŭ de plej el la grandskalaj loĝejaj areoj en Lagoso. La lokaj administraj areoj (LGA-oj) kiuj estas konsiderata kiel partoj de tii nomita ""Insulo" estas la Lagosa Insulo, Eti-Osa kaj aliaj. Gravaj insulaj kvartaloj estas ene de tiuj LGA-oj Ikoyi kaj Viktoria Insulo. Tri gravaj pontoj konektas la insulon kun la kontinenta ĉeftero. Ili estas la Ponto Carter, kiu ekas el Iddo; la Ponto Eko (iam nomita la Dua Kontinenta Ponto); kaj la Tria Kontinenta Ponto, kiu trapasas dense loĝatajn ĉefterajn ĉeurbojn ĝis la Lagosa Laguno. Kvara ponto, nome Ikoyi, ligigas Ikoyi kaj Lekki Fazo 1a, ambaŭ el kiuj estas parto de Insulo.

Lagosa Insulo[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lagosa Insulo.
Lagosa Marina.

Lagosa Insulo enhavas gravan centran negocan distrikton.[8] Tiu distrikto estas karakterizita pree de altnivelaj modernaj konstruaĵoj. La insulo enhavas ankaŭ multajn el la plej grandaj bazaroj de la urbo (kiel la populara Idumota kaj Balogun).[9] Ĝi estas hejmo ankaŭ de la Nacia Muzeo de Niĝerio, la Centra Moskeo, la Glover Memormonumento, la Katedralo Eklezio de Kristo kaj la Palaco de la Oba de Lagoso (Iga Idunganran).[10] Alia grava parto de la Lagosa Insulo estas Marina. Ĝi limas ĉe la bazaroj Idumota kaj Balogun kaj estas hejmo de gravaj bankaj institucioj. Kvankam iam estis en ruina kondiĉo, la Tinubu Square (Placo Tinubu) de la Lagosa Insulo estas loko de historia gravo, iam rilata al gravulino kiu regis sklavkomercon; poste tie okazis la Amalgama Ceremonio kiu unuigis la Nordan kaj la Sudan protektoratojn por formi Niĝerion en 1914.

Ikoyi[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ikoyi.

Ikoyi estas sur la orienta duono de la Lagosa Insulo kaj estas ligita al tiu per artefarita terkolo.[11] Ikoyi estas ankaŭ konektita al la Viktoria Insulo pere de la ponto Falomo, kiu subtenas la ĉefan ŝoseon super la rojo Five Cowrie.[12] Ikoyi estas hejmo de sidejoj de la federacia registaro de Niĝerio kaj de aliaj konstruaĵoj posedataj de la registaro, kiel la malnova federacia sekretariaro. Tiu komplekso nuntempe estas reestablita.[13]

En Ikoyi estas militistaj kaj policaj kazernoj, alt-sekureca prizono kaj federacia kortumo de Niĝerio. Ikoyi havas ankaŭ nombrajn hotelojn, noktoklubojn, distran parkon kaj unu el la plej grandaj golfejoj de tuta Afriko. Origine kvartalo de meza klaso, lastatempe ĝi iĝis moda loĝeja areo por supra meza klaso ĝis supra klaso. Estas ankaŭ komerca agado en Ikoyi, kio observeblas en pliiĝanta nombro de oficejoj, bankoj kaj vendejaroj. La komerca sekcio estas koncentrita en la sudokcidenta areo.

Viktoria Insulo[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Viktoria Insulo (Niĝerio).
Sidejo de Oando en Viktoria Insulo

Viktoria Insulo kun siaj apudaĵoj estas sude de la Lagosa Insulo.[14] Ĝi havas multekostajn konstruaĵojn kaj pro tiu tialo, multaj novaj luksaj kunloĝejoj kaj apartamentoj estas pliiĝantaj ĉie. Kun Ikoyi, Viktoria Insulo okupas grandan areon en Lagoso kiu enhavas kelkajn grandajn distriktojn de vendejoj. Sur ties marbordo laŭlonge de Atlantiko, estas medie rekonstruita Bar Strando.

Iddo[redakti | redakti fonton]

Trans la ĉefa kanalo de la laguno el la Lagosa Insulo, estas pli malgranda setlejo nomita Iddo Insulo. Iddo estas ankaŭ fina fervoja stacio kaj estas nune en la administra distrikto de Kontinenta Lagoso post ĝi estis konektita al la kontinenta ĉeftero kiel duoninsulo.[15]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Lagoso havas tropikan klimaton. Ekzistas du pluvsezonoj inter aprilo-julio kaj oktobro-novembro. Iom seka periodo estas inter aŭgusto-septembro kaj pli longa seka sezono de decembro ĝis marto. Jare pluvas po 1838 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La temperaturo varias inter 20-30  °C.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la 16-a jarcento montrante la marbordon de Okcidenta Afriko, laŭ kiu la portugaloj disvolvis siajn komercajn koloniojn. Lagoso estas dekstre malsupre, antaŭ la verdkolorigita kabo, pli malpli sub la lasta dekstra pordo de la imagita kastelo.

Lagoso estis militkampadejo por membroj de la Benina Imperio, kiu aludis al ĝi kiel Eko.[6] La joruboj ankoraŭ uzas la nomon Eko por aludi al Lagoso. Lagos, kiu signifas "lagoj", estis nomo donita al la setlejo fare de portugaloj. La nuntempa Lagosa Ŝtato havas altan procenton de Avorioj, kiuj enmigris al la areo el Iŝeri ĉe la rivero Ogun. Tra la historio, ĝi estis hejmo de nombraj intermilitantaj etnaj grupoj kiuj setliĝis en la areo. Post la frua setlado fare de la Avoria nobelaro, kaj ties konkero fare de la Bini militsenjoroj de Benino, la ŝtato venis al la atento de la portugaloj la unuan fojon en la 15-a jarcento.[16]

Portugala esploristo Rui de Sequeira vizitis la lokon en 1472. Li nomumis la lokon portugale lagoj (dekomence nur kiel Lago de Curamo). Alia klarigo estus, ke Lagoso estas nomita laŭ Lagos (Portugalio) —nome marborda urbo kiu tiam estis la ĉefa centro de la portugalaj ekspedicioj suden laŭ la afrika marbordo, kaj kies propra nomo estas deriva el la latina vorto Lakobriga.

Ĝis 1889 la setlejo funkciis, kiel centro de la sklavo-komercado. En 1861 ĝi jam iĝis brita kolonio nome Lagosa Kolonio. Tio duoble efikis ĉar ĝi akaparis la sklavo-komercadon kaj establis la britian kontrolon super palmo kaj aliaj komercoj.[17]

Aera vido de Lagoso en 1929.

La antaŭaĵo de la nuntempa Niĝerio organiziĝis en 1887, kaj kiam kaj Kolonio kaj Protektorato de Niĝerio estis establitaj en 1914, Lagoso estis deklarita ties ĉefurbo en 1914, kaj tia pluis post la landa sendependeco el Britio en 1960. Kun migrantoj el la tuta Niĝerio kaj de aliaj landoj de Okcidenta Afriko, estis ankaŭ revenintaj eks-sklavoj konataj kiel Kreoloj, kiuj venis ĉefe el Freetown, Sieraleono, Brazilo kaj el Karibio al Lagoso. La Kreoloj kontribuis al modernigo de Lagoso kaj ties kono el Portugala arkitekturo povas esti vidata ankoraŭ el la arkitekturo de la Lagosa Insulo.[6]

Lagoso espertis rapidan kreskon tra la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kiel rezulto de la Niĝeria ekonomia eksplodo antaŭ la Niĝeria Enlanda Milito. Lagoso estis la ĉefurbo de Niĝerio el 1914 al 1991.[14] La urbo perdis sian statuson kiam oni establis la novan statuson de la Federacia Ĉefurba Teritorio por la tiuintence konstruita urbo Abuĝo. La 14an de Novembro 1991, la Prezidenteco kaj aliaj federaciaj registaraj oficejoj estis finfine relokitaj en la nova ĉefurbo Abuĝo.[14]

Administracio kaj demografio[redakti | redakti fonton]

En terminoj de administracio, Lagoso ne estas unusola municipo kaj tiele ne havas ĝeneralan urbadministradon.[18] La geografiaj urbolimoj de la Metropola Lagoso enhavas 16 el la 20 administraj unuoj "Local Government Areas", kiuj entute enhavas la Lagosan Ŝtaton. Tiu laste menciita ento havigas ĝeneralan regadon por la metropola regiono. La Municipo de Lagoso, kiu kovris Lagosan Isulon, Ikoyi, kaj Viktorian Insulon same kiel iome de kontinenta teritorio, estis administrita de la Lagosa Urbokonsilantaro (LCC), sed ĝi estis malmuntita en 1976 kaj dividita en kelkaj "Local Government Areas" (plej rimarkinde Lagosinsula LGA, Kontinenta Lagosa LGA kaj Eti-Osa LGA).[19]

La kontinenta ĉeftero trans la Municipo Lagoso, aliflanke, enhavas kelkajn apartajn urbojn kaj setlejojn kiel Muŝin, Ikeja kaj Agege. En la ondo de la niĝeria naftindustria eksplodo de la 1970-aj jaroj, Lagoso vivis populacian eksplodon, nekontrolitan ekonomian kreskon kaj enorman almigradon el la kamparo. Tio okazigis, ke la periferiaj urboj kaj setlejoj disvolviĝis rapide, tial formante la nuntempan "Lagosan Metropolareon", konata ankaŭ kiel "Metropola Lagoso". La historio de Lagoso estas ankoraŭ evidentigita per la dispono de la LGA-oj kiu montras la unikajn identecojn de la kulturoj kiuj kreis ilin.

Ĉirkaŭ 2006, la metropola areo ĉirkaŭ Lagoso jam etendiĝis trans la limojn de la Lagosa Ŝtato kaj atingis statuson de grandurbo. Tiu multe pli granda areo estas referencata kiel "Granda Metropola Lagoso" aŭ "Lagosa Grandurba Regiono", kiu estas kontinuo de terareo de aldonaj 1,535.4 km², kio enhavas ekspansiojn en LGA-oj situaj apud la Lagosaj orientaj kaj okcidentaj urbolimoj en Lagosa Ŝtato, kaj trans nordaj limoj, invadante la LGA-ojn en apuda Oguna Ŝtato. La LGA-oj de Oguna Ŝtato ene de la Granda Metropola Lagoso estas ĉefe la jenaj: Obafemi Owode, Sagamu, Ifo, Ado-Odo/Ota kaj parto de Ewekoro.[20]

La 16 LGA-oj de Metropola Lagoso
Local Government Area Terareo[21]
(en km2)
Populacio[22]
(Popolnombrado de 2006)
Denseco
(loĝ. por km2)
Agege 17 459,939 41,071
Ajeromi-Ifelodun 13.9 684,105 55,474
Alimosho 137.8 1,277,714 6,899
Amuwo-Odofin 179.1 318,166 2,364
Apapa 38.5 217,362 8,153
Eti-Osa 299.1 287,785 1,496
Ifako-Ijaiye 43 427,878 16,078
Ikeja 49.92 313,196 6,785
Kosofe 84.4 665,393 8,174
Lagosa Insulo 9.26 209,437 24,182
Kontinenta Lagoso 19.62 317,720 16,322
Muŝin 14.05 633,009 36,213
Ojo 182 598,071 3,781
Oshodi-Isolo 41.98 621,509 13,886
Somolu 14.6 402,673 34,862
Surulere 27.05 503,975 21,912
Metropola Lagoso 1,171.28 7,937,932 7,941
Mapo montrante la 16 LGA-ojn kiuj formas la Lagosan Metropolan Areon. Helgrizverde la propra urbo Lagoso mem; verde la cetero de la Lagosa Metropola Areo.

Nuntempe, la vorto Lagoso plej ofte referencas al la urba areo, nome "Metropola Lagoso" en Niĝerio, kiu inkludas kaj la insulojn de la iama municipo Lagoso kaj la kontinentaj ĉeurboj. La registaro de Lagosa Ŝtato estas responsa pri kelkaj el la instalaĵoj kiel ŝoseoj kaj transporto, energio, akvo, sansistemo kaj edukado. Metropola Lagoso etendiĝas al ĉirkaŭ 16 el la 20 LGA-oj de Lagosa Ŝtato, kaj enhavas ĉirkaŭ 85% de la populacio de Lagosa Ŝtato, kaj inkludas duon-ruraj areoj.[23] Lagosa Urbo havas konsiderindan nombron de alt-nivelaj konstruaĵoj kiuj hegemonias en la urbokonturo. Plej el la altaj konstruaĵoj estas en la urbokerna distrikto de Centra Negocado.

Lagoso estis iama ĉefurbo de Niĝerio, sed ekde tiam ĝi estis anstataŭita de Abuĝo. Abuĝo oficiale akiris sian statuson kiel la ĉefurbo de Niĝerio la 12an de Decembro 1991, kvankam la decido translokigi la federacian ĉefurbon estis farita en 1976. Lagoso estas ankaŭ hejmo de la Kortumo de la Lagosŝtata Justica Povo, hejmigita en malnova kolonia konstruaĵo en Lagosa Insulo.[24]

Servoj[redakti | redakti fonton]

La Nacia Malferma Universitato de Niĝerio (angle National Open University of Nigeria, akronime NOUN) estas federacia-ŝtata, dedistanceduka malferma universitato (angle open and distance learning, akronime ODL), la unua de ties tipo en la okcident-afrika regiono. Ĝi estas la plej granda triaranga edukinstitucio de Niĝerio en terminoj de studenta aliĝnombro. Ĝi estas universitato, kiu estas fama pro provizado de kvalita edukado en Niĝerio, pere de la interreto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Apapa haveno.

La urbo Lagoso estas grava ekonomia fokuso en Niĝerio, kaj generas ĉirkaŭ 10% de la landa MEP. Plej komercaj kaj financaj negocoj estas faritaj en la centra negoca distrikto situa en la insulo. Tie estas ankaŭ kie plej el la komercaj bankoj, financaj institucioj kaj gravaj korporacioj havas sidejojn. Lagoso estas ankaŭ la ĉefa centro por Informado, Komunikado kaj Telekomunikado (IKT) de Okcidenta Afriko kaj eventuale, la plej granda merkato de IKT en la kontinento.[25] Lagoso estas disvolvigante ekonomiajn servojn de 24 horoj kaj 7 tagoj[26][27] kaj ankaŭ estis rangigita kiel unu el la plej multekostaj urboj en la mondo.[28][29][30][31][32][33] En kelkaj partoj de Lagoso, la loĝantoj havas unu el la plej altaj niveloj de vivmaniero en Niĝerio kaj en la tuta Afriko.[34][35] Samtempe, granda parto de la loĝantoj loĝas en subnivelaj ĉeurboj sen aliro al kranakvo kaj al akvotuboj.[36][37][38][39][40]

La Haveno de Lagoso estas ĉefa haveno de Niĝerio kaj unu el la plej granda kaj plej aktivaj en Afriko. Ĝi estas administrita de la Niĝeria Aŭtoritato de Havenoj kaj estas disigita en tri ĉefaj sekcioj: Lagosa haveno, en la ĉefa kanalo apud Lagosa Insulo, Apapa haveno (loko de la kontenera terminalo) kaj "Tin Can Port" (Ladskatola haveno), ambaŭ en Badagry Creek, kiu fluas en la Lagosan Havenon el okcidento.[41] En la haveno estas fervojoj. Por la haveno pasis grandaj kvantoj de nafto eksportita, kun eksportaj ciferoj game el 1997 kaj 2000.[42] Produktoj de oleo kaj petrolo havigas 14% de la MEP kaj 90% de la enspezoj pro kurzoj en Niĝerio kiel tuto.[43]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lagoso havas imponajn internacian flughavenon, nome Internacia Flughaveno Murtala Muhammed, kaj havenojn, ĉefe en Apapa. Aŭtovojo estas ankaŭ al eksterlando.

La Metroo de Lagoso estis enservigita la 4-an de septembro 2023.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. World's fastest growing cities and urban areas from 2006 to 2020, de CityMayors.com
  2. Population. Lagos State Government (2011). Arkivita el la originalo je 2015-10-18. Alirita 3a de Novembro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-18. Alirita 2014-09-11.
  3. John Campbell (10a de Julio 2012). "This Is Africa's New Biggest City: Lagos, Nigeria, Population 21 Million". The Atlantic. Washington DC. Alirita la 20an de Marto 2021.
  4. Sandra T. Barnes. (1986) Patrons and Power: Creating a Political Community in Metropolitan Lagos. Indiana University Press, International African Library, p. 20. ISBN 978-0-2533-4297-3.
  5. Francesca Locatelli. (2009) African Cities: Competing Claims on Urban Spaces. Brill. ISBN 978-9-0041-6264-8.
  6. 6,0 6,1 6,2 Williams, Lizzie (2008). Nigeria: The Bradt Travel Guide. Bradt Travel Guides. p. 110. ISBN 978-1-84162-239-2.
  7. Smith, Robert Sydney. (1988) Kingdoms of the Yoruba, 3‑a eldono, University of Wisconsin Press, p. 73. ISBN 0-299-11604-2.[rompita ligilo]
  8. The lagos pressure group on the environment. Limge Online. Arkivita el la originalo je 10a de Majo 2013. Alirita 4a de Aprilo 2012. Arkivigite je 2013-05-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-10. Alirita 2021-03-19.
  9. (26a de Aprilo 2007) 2008 All Africa Media Research Conference. Nigeria Tribune, p. 34.
  10. Simply Lagos. The Transmitter. Arkivita el la originalo je 4a de Marto 2016. Alirita 4a de Aprilo 2012.
  11. Oni, A. O (2008). Journal of the Nigerian Institution of Estate Surveyors and Valuers: An empirical study of the Lagos state rent edict of 1997. Alirita 4a de Aprilo 2012.
  12. (30a de Aŭgusto 2006) Branch of the Nigerian Institution of estate surveyors & Valuers. Lagos state.
  13. Ikoyi Federal secretariat … Disused monument rotting away
  14. 14,0 14,1 14,2 2008 All Africa Media Research Conference (PPT). Pan African Media Research Organisation. Alirita 4a de Aprilo 2012. [rompita ligilo]
  15. Giant Cities Of Tiny Islands. Arkivita el la originalo je 5a de Aprilo 2012. Alirita 4a de Aprilo 2012. Arkivigite je 2012-04-05 per WebCite
  16. The Origin of Eko (Lagos). Edo Nation. Alirita 2a de Junio 2010.
  17. Lagos, Nigeria – Atlanta Sister City Committee. Official Website for the City of Atlanta. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 18a de Septembro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-21. Alirita 2014-09-11.
  18. Cities & Citizens Series:Urban Iniquities in three Cities. Unhabit Online. Arkivita el la originalo je 13a de Oktobro 2013. Alirita 4a de Aprilo 2012. Arkivigite je 2011-04-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-04-24. Alirita 2021-03-19.
  19. Dr. Dele Olowu. (1992) Public Admin. Dev. Urban local government finance in Nigeria: The case of Lagos municipal area', p. 12: 19–38. doi:10.1002/pad.4230120103.
  20. Pacetti, M.; Passerini, G.; Brebbia, C.A.; Latini, G. (2012). The Sustainable City VII: Urban Regeneration and Sustainability. ISBN 9781845645786.
  21. Metro Lagos. Alirita 28a de Novembro 2015.
  22. Sumante la 16 LGA-ojn kiuj formas Metropolan Lagoson (Agege, Ajeromi-Ifelodun, Alimosho, Amuwo-Odofin, Apapa, Eti-Osa, Ifako-Ijaiye, Ikeja, Kosofe, Lagos Island, Lagos Mainland, Mushin, Ojo, Oshodi-Isolo, Shomolu, Surulere) kiel per:
    2006 Population Census. National Bureau of Statistics of Nigeria (Majo 2007). Arkivita el la originalo je 26a de Junio 2011. Alirita 14a de Septembro 2010. Arkivigite je 2012-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-24. Alirita 2021-03-19.
  23. Managing Metropolitan Lagos. R.Rasaki. Arkivita el la originalo je 13a de Majo 2012. Alirita 4a de Aprilo 2012. Arkivigite je 2013-07-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-07-25. Alirita 2021-03-19.
  24. Lagos State Judiciary. Nigeria Law Online. Arkivita el la originalo je 21a de Majo 2013. Alirita 4a de Aprilo 2012. Arkivigite je 2013-05-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-11. Alirita 2021-03-19.
  25. Douglas Zhihua Zeng. (2008) Knowledge, Technology, and Cluster-based Growth in Africa (WBI development studies). World Bank Publications, p. 66. ISBN 9780821373071.
  26. "Ambode, Security And Lagos Quest For 24/7 Economy", PM News, 27a de Aŭgusto 2015. Kontrolita 1a de Oktobro 2016.
  27. Stephanie Busari. "24 hours in Lagos: The city that never sleeps", CNN, 1a de Aprilo 2009. Kontrolita 1a de Oktobro 2016.
  28. Ruth Cyr. (2001) Twentieth Century Africa. iUniverse, p. 391. ISBN 978-0-595-1898-23.
  29. BLACK ENTERPRISE. Earl G. Graves, Ltd. (January 1980).
  30. (21a de Majo 1981) “JET”, Jet : 2004 60, p. 14. 
  31. John O. Olumide-Faoseke. (2002) Lagos: the miracle city of Nigeria : street and safety guide. Keystone (Tourism) Promotion Services. ISBN 9789783077263.
  32. Hernando Gómez Buendía. (13a de Julio 2007) Urban crime: global trends and policies. United Nations University, 1989 (University of Michigan), p. 141. ISBN 978-9-280-8067-93.
  33. R. K. Raju. (2002) Welcome to Nigeria: The Impossible Land. Allied Publishers, p. 15. ISBN 978-8-177-6404-27.
  34. Tolu Ogunlesi. "Commercial hub status of Lagos sparks a chain reaction", 4a de Majo 2014.
  35. "Luxury living in Lagos", CNBC Africa, 21a de Oktobro 2013. Arkivigite je 2016-03-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-19. Alirita 2021-03-19.
  36. (2011) Urban Hydroinformatics: Data, Models, and Decision Support for Integrated Urban Water Management. IWA Publishing. ISBN 978-1-843-3927-43.
  37. Water Supply and Sanitation in Nigeria. Alirita 30a de Novembro 2016.
  38. Lagos, the mega-city of slums
  39. En 1995, la Monda Banko asertis, ke "70 percent of Lagos' population lived in squatted settlements in extremely poor environmental surroundings. Knee-deep floods sweeping raw sewage and refuse inside densely packed homes were frequent in neighborhoods where overcrowding was the norm. While the average residential density for Lagos was about 260 people per hectare, the population density in slums was between 790 and 1240 people per hectare." Nigeria - Lagos Metropolitan Development and Governance Project, repport of World Bank, 2006 (lookup on 2016-11-23)
  40. "Lagos of the future: Megacity's ambitious plans", CNN, 22a de Aŭgusto 2012.
  41. OT Africa Line – Nigeria Page. Otal.com (1a de Februaro 2007). Alirita 2a de Junio 2010.
  42. OT Africa Line – Lagos Port Statistics. Alirita 2a de Junio 2010.
  43. Nigeria. CIA World Factbook (1a de Februaro 2007). Alirita 4a de Aprilo 2012.