Kotonuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cotonou)
Kotonuo
komunumo de Benino • urbo • urbego • metropolo

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 679 012  (2013) [+]
Loĝdenso 8 595 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 22′ N, 2° 25′ O (mapo)6.36666666666672.4166666666667Koordinatoj: 6° 22′ N, 2° 25′ O (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 79 km² (7 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kotonuo (Benino)
Kotonuo (Benino)
DEC
Kotonuo
Kotonuo
Situo de Kotonuo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cotonou [+]
vdr
situo de Kotonuo (Cotonou) en la pleja sudo de Benino

Kotonuo (france Cotonou, prononco "Kotonú") estas la plej granda urbo de la ŝtato Benino en okcidenta Afriko. Ĝi same estas la ekonomia centro de la ŝtato kaj la sidejo de la ŝtata registaro kaj prezidento. Ĉefurbo de la ŝtato tamen estas Porto-Novo, kie havas sian sidejon la ŝtata parlamento. La urbo estas la centro de la benina departemento Marbordo.

strata sceno en Kotonuo

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Dum la jaro 2005, la urbo havis 690.584 loĝantojn. Dum la jaro 1979, nur estis 320.348 - en la urbo do dum tiuj 26 jaroj pli ol duobliĝis la nombro de loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Placo de la Ruĝa Stelo en Kotonuo, plej granda de la monumentoj kiuj markis la historion de marksismo en la iama Popola Respubliko de Benino.

La nomo de la urbo devenas de la vorto Ku-Tonu, kiu en la fonua lingvo signifas proksimume "enfluejo de la rivero de morto". La loko origine estis fiŝista vilaĝo ĉe la Atlantika Oceano kaj ĉe mara laguno, kaj laŭgrade evoluis ĝis grava haveno.

Ĝis la 18-a jarcento Kotonuo apartenis al la Reĝlando Dahomejo. Dum la jaro 1851 la eŭropa ŝtato Francio subskribis kontrakton kun la dahomeja reĝo Gézo, kiu permesis al la eŭropanoj instali komercan postenon en Kotonuo. Dum la jaro 1883 la franca armeo okupis la urbon, por eviti, ke la konkurenca ŝtato Britio povus okupi la regionon.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Kongresa Palaco en Kotonuo ĉe la oceano. Fotis Mireille Grosjean.

Kotonuo havas internacian flughavenon Aéroport international Cardinal Bernardin Gantin de Cadjehoun, centrajn stratajn kaj fervojajn konektojn kaj estas la trafika centro de la ŝtato. Ekde 2018 la ŝtato konstruas larĝajn avenuojn kun lumigiloj kaj multaj arboj; ankaŭ pli malgravaj stratoj ricevas pavimojn aŭ asfaltan surfacon; do la urbo enorme evoluas kaj montras tute novan vizaĝon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kotonuo estas la ekonomia ĉefurbo de la lando Benino. En la urbo produktiĝas palmoleo, biero, teksaĵoj kaj cemento, sed ankaŭ motoraj veturiloj kaj bicikloj. Eksportiĝas interalie nafto, ligno, baŭksito kaj fero. En la oceano tuj proksime de marbordo el la grundo elpumpiĝas nafto.

En Kotonuo estas la registaro, la ministejoj kaj ĉiuj ambasadejoj.

Bazaroj[redakti | redakti fonton]

  • La internacia bazaro en la urboparto Dantokpa estas inter la plej grandaj en Afriko.
  • Ĉiutage plejfrumatene komenciĝas la fiŝa bazaro.
  • La frukta bazaro en la urboparto Ganhi estas same multe ŝatata de multaj vizitantoj kiel
  • la arta bazaro.

Kulturo kaj eduksistemo[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado en Kotonuo[redakti | redakti fonton]

Surstrate en Kotonuo. Fotis Mireille Grosjean

En Kotonuo estas sidejo de Benina Esperanto-Asocio, kiu estis Landa Asocio de UEA kun prezidanto Privas Tchikpe.

En novembro - decembro 2011 Mireille Grosjean instruis al komenca grupo de 60 personoj laŭ la nova nivelo UNUA KONTAKTO ĵus aprobita de Internacia Ekzamena Komisiono. Post kvartaga kurso 40 personoj sukcesis en la fina ekzameno. El ili 17 atingis la mencion KONTENTIGE, 18 la mencion BONE kaj 5 la mencion TRE BONE. Tiu kurso okazis sub la aŭspicioj de la NRO Scio Sen Bariloj.

En novembro 2012 okazis denove la kurso "Unua Kontakto"(KUK) en la kulturcentro JOCA en Gbodjetin-Cotonou. Tio okazis post prelego de Mireille Grosjean pri "125 jaroj da justa komunikado per la Internacia Lingvo Esperanto". Aliĝis al KUK 26 personoj al la ekzameno, sukcesis 25.

Samsemajne okazis preparkurso kaj poste sesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA, elementa kaj meza niveloj.

Tiuj eventoj okazis sub la aŭspicioj de la NRO Scio Sen Bariloj.

La Domo de Esperanto en Gbodjetin-Kotonuo staras en strateto "von en face du bar Zéro Souci".

Kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)[redakti | redakti fonton]

En Kotonuo de la 29-an de decembro ĝis la 4-an de januaro 2014 okazis la kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), kiu estas organizita de Afrika Komisiono de UEA kaj Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE) kaj de Scio Sen Bariloj. La kongresa temo estis : lingvaj kontaktoj inter Afrikanoj kaj inter Afriko kaj la ceteraj kontinentoj, por justa komunikado.

Kursoj SEVI[redakti | redakti fonton]

En 2015 de la 18-a ĝis la 23-a de januaro okazis en Hotelo JoCa en Gbodjetin, Kotonuo, la unua porvirina seminario kun tri temoj:

  • lertigado de virinoj en gvidaj roloj
  • enkonduko pri Esperanto
  • enkonduko pri la skribado kaj legado de la fonua lingvo

Partoprenis 11 virinoj inter 21 kaj 29 jarojn aĝaj, ĉiuj kun altnivela lertigado universitata. Instruis Privas Tchikpe, Mireille Grosjean kaj du aliaj prelegantoj. La seminario okazis danke al la organiza gvidado de Scio Sen Bariloj. Financado venis de privatuloj.

La dua tia seminario (23an ĝis 28a de februaro 2015) ricevis la nomon SEVI (SEminario por VIrinoj) kaj grupigis 15 partoprenantinojn. Financado por ĝi venis el ILEI kaj el donacoj de privatuloj.

La tria tia seminario (28-an de oktobro ĝis la 2-a de novembro 2019) havis la saman nomon SEVI kaj grupigis 17 partoprenantinojn. Financado venis de privatuloj.

La kvara tia seminario (15-an ĝis 21-a de novembro 2020) okazos en JoCa.

Diversa aktivado[redakti | redakti fonton]

Plue okazadas en la kulturdomo JOCA diversaj kunvenoj kaj kursoj de Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]