Adolf Schemel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Schemel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1880 (1880-06-30)
en Salcburgo
Morto 27-an de junio 1961 (1961-06-27) (80-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Partio Aŭstria Popola PartioKristansociala partioPatria Fronto vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adolf SCHEMEL (naskiĝinta la 30-an de junio 1880 en Salcburgo, mortinta samloke la 27-an de junio 1961) estis aŭstra politikisto kaj juristo. De majo 1945 ĝis jarfino de 1945 li estis ministroprezidanto de Salcburgio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de majoro August Schemel von Kühnritt li doktoriĝis kaj deĵoris ekde 1903 ĉe la salcburgia landa registaro. En 1934 li iĝis vica ministroprezidanto, landa financresponsulo kaj ano de la Federacia Konsilio. Post Anschluss li estis tuj maldungita fare de la nazioj kaj dum ilia regado li sume sep monatojn estis en malliberejo.[1]

Post la Dua mondmilito anoj de SPÖ, de KPÖ kaj kristansocialuloj proponis al la usonaj okupantoj ke ili nomumu lin estro de la landa registaro. En la 23.5.1945 tio estis konfirmita oficiale kaj li tiufunkcie restis ĝis la unua kunveno de la freŝe elektitaj landparlamentanoj je jarfino 1945. Poste li estis ĝis 1949 vica ministroprezidanto.

Li havis honoran membrecon ene de MKV ĉe K.ö.St.V. Almgau Salzburg (ekde 1925) kaj ene de ÖCV ĉe K.Ö.St.V. Austria Wien.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gertrude Enderle-Burcel: Christlich – ständisch – autoritär. Mandatare im Ständestaat 1934–1938. Dokumentationsarchiv des österreichischen Widerstandes 1991, ISBN 3-901142-00-2, p. 207.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Hofrat Dr. Schemel begeht 70. Geburtstag". - Ĉe: Salzburger Volkszeitung, 30.6.1949, p. 3