Adorjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adorjan, serbe Адорјан, hungare Adorján estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Norda Banato, en municipo de Kanjiĵa.

Adorjan troviĝas en (verda) Municipo Kanjiĵa en Serbio
Mapo pri municipo Kanjiĵa

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Adorjan situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, fine de sakovojo inter urboj Senta kaj Kanjiĵa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio devenis el 1198. En la 14-a jarcento kumanoj alvenis. En 1406 "Supra"-Adorján ricevis rajton pri bazarado semajne po 1, post 2 jaroj rajton pri senpaga uzado de pramo. Pro la alvenintaj turkoj post 1526 la loĝantoj rifuĝis. Ĉirkaŭ en 1800 serboj rehomigis la vilaĝon, kiu tiutempe apartenis al limgarda zono de Habsburga Imperio, poste al Hungara reĝlando.

Fine de 1918 la serboj okupis la regionon, konflikto nur en tiu vilaĝo okazis. 2 soldatoj mortis, poste la teroro ne mankis. Depost Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la hungara armeo reokupis la komunumon, dume ili murdis 3 homojn. En 1944 serbaj partizanoj reokupis Adorjan kaj ili tuj murdis 56 hungarojn. En 2002 loĝis en Adorjan 1128 homoj, (845 hungaroj (75 %), 191 rumanoj, 57 ciganoj, 5 serboj, 2 ukrainoj). Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, kulturdomo, 4 vendejoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]