Adrián Alejandro
Adrián Alejandro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1993 (30-jaraĝa) en Bonaero |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Nacieco | argentina |
Ŝtataneco | Argentino |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 2011 |
Adrián Alejandro (naskiĝis la 21-an de julio 1993 en Bonaero, Argentino) estas argentina Esperantisto.
En la argentina movado, li estas la aktuala vicprezidanto de Argentina Esperanto-Ligo (AEL), kiu estas la landa sekcio de UEA kaj aktivas en Juna Esperantistaro Argentina (JEA), kiu estas la landa sekcio de TEJO.
En la internacia movado li estas la kultura komisiito kaj la komitatano A de Argentino ĉe TEJO.
Adrián loĝas en Bonaero kaj studas medicinon ĉe la Universitato de Bonaero.
La 31-an de julio 2014, kadre de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero (Argentino), li partoprenis la unuan matĉon oficialan de la futbalteamo Esperantujo.
|
|