Adversus Haereses

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Adversus Haereses (Kontraŭ la herezoj aŭ – laŭ la antikva greka lingvo: ἔλεγχος και άνατροπή της ψευδωνύμου γνώσεως “Denunco kaj refuto de la pseŭdvera gnozo), estas kvinlibra verko kompilita de Ireneo el Liono. Ĝenerale oni opinias ke ĝi estis verkita ĉirkaŭ la jaro 180, ĉar papo Eleŭterio estas en ĝi menciita kiel episkopo de Romo.

En tiu verko Ireneo identigas kaj ellaboras priskribon de nombraj gnostikaj pensuloj de sia epoko. Kontraŭ la herezoj (Advesus haerezus) konstituis la precipan priskridon pri gnostikismo antaŭ la malkovro de la biblioteko de Nag Hammadi en 1945. Hodiaŭ restas nur fragmentoj de la greka origina teksto, sed atingis nian epokon nombraj integraj latinlingvaj ekzempleroj, kies, tamen, la redaktaj datoj restas nekonataj (ĉu 3-a aŭ 5-a jarcentoj?) [1]. La libroj 4-a kaj 5-a havas laŭliteran version en la armena lingvo.[2].

Tiu eseo plenumis gravan rolon en la establiĝo de la kristana ortodokseco kaj interpretoj pri la Nova Testamento.

Strukturo de la verko[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ la herezoj estas formata de kvin libroj, kies ĉiu estas aparta verko bazita sur aparta tipo de argumentado:

  • La unua pritraktas la gnostikajn herezojn de Valentino kaj ties antaŭuloj ekde Simon Magus ĝis Ofitoj kaj Kainitoj;
  • la dua libro liveras raciajn pruvojn celantaj pruvi ke la valentinismo ne povas esti taksata racia;
  • la tria libro engaĝiĝas montri la mensogan karakterizon de tiuj doktrinoj je la lumo de la evangelioj. Li prezentas la liston de la sinsekvaj papoj;
  • la kvara libro ellaboras metodon por pruvi, utiligante la vortojn de Jesuo Kristo, la unuecon de la evangelioj kaj de la Malnova Testamento;
  • la kvina libro, fine, fokusiĝas sur aliaj diroj de Jesuo kaj de la Epistoloj de Paŭlo.

Celo[redakti | redakti fonton]

La celo de la Kontraŭ la herezoj intencas refuti, unufojojn por ĉiam, la instruojn de la diversaj gnostikaj grupoj.[3]. Ŝanas ke dum la episkopa agado de Ireneo grekaj komercistoj sin lanĉis en kampanjoj favore al gnostikismo.

Alia popola onidiro asertas la aro de gnostikuloj konataj sub la nomo de valentinanoj eniris celebrojn de la oficiala eklezio, spite de iliaj radikalaj doktrinaj diverĝoj. Plue tiuj gnostikuloj okupis la spacon antaŭ la preĝeoj por komuniki al la katolikaj fideluloj siajn sekretajn gnostikaĵojn kaj siajn interpretojn pri la Biblio, kiujn ili prezentis kiel sian propraĵon.

En la lukto por defendi siajn fidelulojn, Ireneo devis ekspliki la erarojn evitendajn kaj por tion fari li devis enprofundiĝis en la studon pri la gnostikaj tradicioj: kaj fine rezultis speco de manlibro.en kiu estas komaparataj la du “kristanismoj. Eble lia verko estis skribita ankaŭ por helpi la episkopojn kaj de kristanojn de Frigio kaj Malgrandazio invadataj de gnostikaj predikantoj.

En sia verko, Ireneo alfrontas ankaŭ Marcionon kaj pri li diras: “Ĉar tiu herezulo unua elspezis la aŭdacon por elimini erojn de la Sanktaj Skriboj kaj maltimide atakis Dion pli ol ĉiuj aliaj, ni lin kontraŭdiros aparte: ni lin “konvinkos” pri eraro startante el liaj kompilaĵoj kaj, se Dio tion koncedos, ni lin refutos uzante la vortojn de la Sinjoro kaj de la Apostolo, kiujn li konservis kaj utiligis. [4].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Sankta Ireneo», en la 'Encyclopædia Britannica.
  2. Albert Poncelet, « St. Irenaeus », dans The Catholic Encyclopedia, vol. VII, 1910.
  3. Vidu «patristikan literaturon», en la l'Encyclopædia Britannica.
  4. Adversus hæreses 1, 24.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]