Aetingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aetingen
Blazono de Aetingen
Blazono de Aetingen
Blazono de Aetingen
La vilaĝo centro de Aetingen kun preĝejo
La vilaĝo centro de Aetingen kun preĝejo
Vilaĝocentro de Aetingen kun preĝejo,
supre la vilaĝo Brittern
vilaĝo • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Buchegg
Geografia situo CH1903: 605078 / 220263 (mapo)47.1333333333337.5055555555556Koordinatoj: 47° 8′ N, 7° 30′ O; CH1903: 605078 / 220263 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 304
Areo 2,85 km²
Alteco 480 m super marnivelo
Poŝtkodo 4587
Mapo de Aetingen
Mapo de Aetingen
Mapo de Aetingen
vdr

Aetingen estas iama komunumo kaj ek de la 1-a de januaro 2014 parto de la nova komunumo Buchegg en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 304 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aetingen situas ĉe la suda flanko de la montoĉeno Bucheggberg sur la orienta flanko de la ebena Valo de Limpach en la Svisa Mezlando. La iama komunumo konsistas el la vilaĝo Aetingen kaj la plej granda parto de la vilaĝo Brittern. La okcidenta parto de Brittern apartenas al la komunumo Unterramsern. En oriento de la iama komunumo sur la ebenaĵo de la valo situas golfejo, kies duono situas sur la komunuma teritorio kaj la alia duono aliflanke de la rivereto Limpach sur la teritorio de la berna najbarkomunumo Bätterkinden. La rivereto Limpach formas la sudorientan komunumlimon kaj samtempe la kantonlimon inter Berno kaj Soloturno. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,85 km², de kiuj 42% estas kovritaj de arbaro, 49% servas por agrikulturo kaj la golfejo, kaj 6% por setlado, 3% estas akvejoj inkluzive la lagetoj de la golfejo.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Aetingen limis en nordo al Brügglen, en nordoriento al Kyburg-Buchegg, en oriento al Bätterkinden (BE), en sudo al Limpach (BE), en sudokcidento al Unterramsern, kaj en nordokcidento al Mühledorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aetingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Plej facile ĝi atingeblas per flanka vojo de Bätterkinden. Aliaj vojoj kondukas al Unterramsen kaj al Mühledorf. Per la poŝtaŭtolinio de Bätterkinden al Messen kaj la taksibuso de Bucheggberg ĝi estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Aetingen datiĝas el la jaro 1267 kiel Etinge. Dum mezepoko en Aetingen ekzistis administra bieno, kie estis sub la suvereneco de baronoj de Supra Argovio. En la jaro 1309 iu Walter de Aarwangen vendis la malaltan jurisdikcion al Berno. En la jaro 1470 la urbo Soloturno akiris la malaltan jurisdikcion kaj suverenecon pri Aetingen. Aetingen fariĝis sidejo de malalta tribunalo de la voktejo Bucheggberg. La supera jurisdikcio restis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al Berno, nome ĉe la supera tribunalo de Zollikofen. [2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]