Kyburg-Buchegg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kyburg-Buchegg
Blazono de Kyburg-Buchegg
Blazono de Kyburg-Buchegg
Blazono de Kyburg-Buchegg
Golfludejo de Aetingen, maldekstre en la bildo la vilaĝo Kyburg
Golfludejo de Aetingen, maldekstre en la bildo la vilaĝo Kyburg
Kastelo Buchegg
former municipality of Switzerland • kvartalo
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Buchegg
Geografia situo CH1903: 605603 / 221345 (mapo)47.1430555555567.5125Koordinatoj: 47° 9′ N, 7° 31′ O; CH1903: 605603 / 221345 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 348
Areo 1,61 km²
Alteco 545 m super marnivelo
Poŝtkodo 4586
Mapo de Kyburg-Buchegg
Mapo de Kyburg-Buchegg
Mapo de Kyburg-Buchegg
vdr

Kyburg-Buchegg estas urbo kaj iama komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2014 parto de la komunumo Buchegg en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 348 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kyburg-Bucheggberg situas en la Svisa Mezlando ĉe la sudorienta flanko de la montoĉeno Bucheggberg. La komunumo etendiĝas al la ebenaĵo en la Valo de Limpach. La rivereto Limpach formas la sudan limon de la iama komunumo, kiu samtempe estas la limo inter la kantonoj Berno kaj Soloturno. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Buchegg en nordokcidento sur la deklivo de la monto Buchegg kaj Kyburg en sudoriento en la ebenaĵo. Inter la du setlejo leviĝas sur arbara monteto la rekonilo de la iama komunumo, la karcera turo, kiu estis starigita en la jaro 1546 anstataŭ la grafa kastelo Buchegg. La teritorio de la iama komunumo etendiĝas sur areo de 1,61 km², de kiuj 24% estas kovritaj de arbaro, 62% servas por agrikulturo, kaj 12% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Kyburg-Buchegg limis en nordo al Küttigkofen, en oriento kaj sudoriento al Bätterkinden (BE), en sudokcidento al Aetingen, kaj en okcidento al Brügglen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kyburg-Buchegg situas ĉe flanka vojo de Bätterkinden al Mühledorf. Krome tra la komunumo pasas vojo de Küttigkofen al Aetingen. Per du poŝtaŭtolinioj (al Messen, Bätterkinden kaj Lohn) kaj la taksibuso de Bucheggberg la iama komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kyburg-Buchegg datiĝas el la jaro 1175 kiel Ernaldus de Boucecca. En la jaro 1314 la regantoj de Aŭstrio donis al la Grafoj de Kiburgo la kamparan grafejojn Eta Burgonjo, en kiu situas Kiburgo. En la jaro 1391 la senjorujo fariĝis havaĵo de Soloturno.[2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]