Bucheggberg (distrikto)
Bucheggberg | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Soloturno | |
Kantono | Soloturno |
Ĉefloko | Mühledorf |
Geografia situo | CH1903: 602127 / 220262 (mapo)47.1333333333337.4666666666667Koordinatoj: 47° 8′ N, 7° 28′ O; CH1903: 602127 / 220262 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 7596 (2010-12-31) |
Areo | 62,86 km² |
Loĝantardenseco | 120,8 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1103 |
La distrikto Bucheggberg estas adiministra unuo en Kantono Soloturno en Svislando. Ĝia ĉefloko estas Mühledorf. Ĝi apartenas al la oficdistrikto Bucheggberg-Wasseramt.
Ciferoj
[redakti | redakti fonton]La 31-an de decembro 2010 7 596 homoj loĝis en la distrikto Bucheggberg. La distrikto kovras areon de 62,85 km² kaj estas kun nur 120,8 loĝantoj po km² la plej maldense loĝata distrikto de la kantono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Bucheggberg situas en la Svisa Mezlando sur la montoĉeno Bucheggberg, kiu al ĝi donas la nomon kaj kies plej alta punkto estas Flüeli en la komunumo Biezwil kun alteco de 673 m s.m. La distrikto etendiĝas sudokcidente de la kantona ĉefurbo Soloturno de nordoriento al sudokcidento. Ĝian sudorientan flankon formas la valo de la rivero Limpach, alfluanto de Emme. La tuta regiono estas tre kampara kaj interŝanĝiĝas agroj kun arbaroj. La nordan limon de la distrikto formas la rivero rivero. La distrikto limas nur en nordo kaj nordoriento al la teritorio de la Kantono Soloturno. Ĉe la ceteraj flankoj la distrikto estas ĉirkaŭita de la Kantono Berno.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la regiono de la distrikto Bucheggberg jam en la ŝtonepoko setlis homoj, kaj estis faritaj ankaŭ diversaj trovaĵoj el la romia epoko. La nomo aperas unuan fojon en dokumento de la jaro 1175 kiel Boucecca. En mezepoko la regiono estis regita de la Grafoj de Buchegg, kies regejo estis parto de la kampargrafejo Burgonjo. En la jaro 1391 la regejo Buchegg estis akirita de la urbo Soloturno, kiu ĝin transformis al la voktejo Bucheggberg. Ĝis la Helveta Revolucio la malalta jurisdikcio estis ĉe Soloturno, dum la alta jurisdikcio troviĝis ĉe la berna kampartribunalo en Zollikofen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la regiono apartenis parte al la tiama distrikto Biberist, ekde la jaro 1803 ekzistas la hodiaŭa distrikto.
Per la nova administra ordo la distriktoj Wasseramt kaj Bucheggberg estis kunigitaj ekde la 1-a de januaro 2005 al la oficdistrikto Bucheggberg-Wasseramt. La tradiciaj distriktoj restis kiel statistikaj subunuoj, la administraj funkcioj (unua instanca tribunalo, elektodistrikto ktp.) tamen estas centrigitaj en la nova oficdistrikto.
Per komunumaj kunigo en la jaroj 2010 kaj 2014 la nombro de komunumoj reduktiĝis al aktuale 8.
Komunumoj de la distrikto Bucheggberg
[redakti | redakti fonton]Al la distrikto Bucheggberg apartenas la sekvantaj 8 komunumoj (stato la 1-a de januaro 2014):
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2010-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Buchegg | 2507 | 22,64 | 2465 | |
Biezwil | 326 | 4,18 | 2445 | |
Lüsslingen-Nennigkofen | 1008 | 7,82 | 2464 | |
Lüterkofen-Ichertswil | 734 | 4,40 | 2455 | |
Lüterswil-Gächliwil | 335 | 3,09 | 2456 | |
Messen | 1436 | 1,88 | 2457 | |
Schnottwil | 1026 | 7,19 | 2461 | |
Unterramsern | 215 | 1,54 | 2463 | |
Totale (8) | 7582 | 62,86 | 1103 |
Iamaj komunumoj de la distrikto Bucheggberg
[redakti | redakti fonton]Kun efiko de la 1-a de januaro de 2010 la iamaj komunumoj Balm ĉe Messen, Brunnenthal kaj Oberramsen estis integritaj al la komunumo Messen.
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Balm ĉe Messen | 108 | 2.15 | 2443 | |
Brunnenthal | 194 | 0.91 | 2447 | |
Oberramsern | 89 | 1.77 | 2460 |
Kun efiko de la 1-a de januaro de 2013 la iamaj komunumoj Lüsslingen kaj Nennigkofen estis kunigitaj al la nova komunumo Lüsslingen kaj Nennigkofen.
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2010-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Lüsslingen | 516 | 3,22 | 2454 | |
Nennigkofen | 486 | 4,60 | 2459 |
Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[1]
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2010-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Aetigkofen | 176 | 2,03 | 2441 | |
Aetingen | 304 | 2,85 | 2442 | |
Bibern SO | 250 | 2,99 | 2444 | |
Brügglen | 205 | 1,70 | 2446 | |
Gossliwil | 193 | 1,98 | 2449 | |
Hessigkofen | 265 | 2,25 | 2450 | |
Küttigkofen | 255 | 2,17 | 2452 | |
Kyburg-Buchegg | 348 | 1,61 | 2453 | |
Mühledorf | 328 | 3,32 | 2458 | |
Tscheppach | 198 | 1,86 | 2462 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo pri la regiono Buecheggberg
- Bucheggberg en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Bucheggberg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|