Ahmadou Bamba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmadou Bamba
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1852 (1852-11-30)
en Mbacké
Morto 19-an de julio 1927 (1927-07-19) (74-jaraĝa)
en Diourbel
Religio islamo vd
Lingvoj arabavolofa vd
Ŝtataneco Senegalo vd
Familio
Patrino Mame Diarra Bousso vd
Infanoj Serigne Mouhamadou Moustapha Mbacké • Serigne Mouhamadou Fallilou Mbacké • Serigne Abdoul Ahad Mbacké & Serigne Souhaïbou Mbacké • Cheikh Abdou Khadre Mbacké • Serigne Saliou Mbacké vd
Profesio
Okupo teologo • profeto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝejĥo Ahmadou Bamba (Volofe: Aamadu Bamba Mbàkke, arabe أحمد بن محمد بن حبيب الله Aḥmad ibn Muḥammad ibn Ḥabīb Allāh, 1850–1927)[1] ankaŭ nomata Khādimu 'r-Rasūl (خادِم الرسول) aŭ "La Servanto de la Mesaĝisto" kaj Sëriñ Tuubaa aŭ "Ŝejĥo de Tuba", estis sufiisma religia gvidanto en Senegalo kaj la fondinto de la granda Muridisma Ordeno (la Muridiyya, Muridistoj).

Ŝejĥo Ahmadou Bamba estis religia gvidanto, kiu produktis mirigan kvanton da poemoj kaj traktatoj pri meditado, ritaroj, laboro, kaj la studado de la Korano. Li estris pacisman batalon kontraŭ la Franca koloniisma imperio, dum ne fakte militanta kontraŭ la Francoj kiel faris pluraj elstaraj tiĝanaj Marabutoj.

Ahmadou Bamba

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝejĥo Ahmadou Bamba naskiĝis en la vilaĝo de Mbacké (Mbàkke Bawol en la Volofa) en Baol, la filo de Marabuto de la Kadiriistoj (Qadiriyya), la plej malnova Sufiisma ordeno en Senegalo. Li estis disĉiplo de la Kadiria Ŝejĥo Saad Bah.

Fondado de Muridismo kaj Tuba[redakti | redakti fonton]

Ŝejĥo Ahmadou Bamba fondis la Muridan ordenon en 1883, kaj ĝia ĉefurbo estas Tuba, Senegalo, kiu ankaŭ estas la loko de la plej granda moskeo en Afriko sude de Saharo, kiun konstruis la Muridistoj.[2]

La instruoj de Ŝejĥo Ahmadou Bamba emfazis la virtojn de pacismo, diligenta laboro kaj bona konduto per Jihādu nafs, luktado kontraŭ la negativaj instinktoj."[1] Kiel asketa marabuto kiu verkis traktatojn pri meditado, ritaroj, laboro, kaj studado de la Korano, li estas eble plej bone konata pro sia emfazo de laboro kaj laboremo.

La sekvantoj de Bamba lin nomas "muĝaddid", "renoviganto de Islamo", citante haditon kiu sugestas, ke Dio sendos renovigantojn de la religio ĉiun centan jaron. La membroj de ĉiuj islamaj ordenoj de Senegalo diras, ke iliaj fondintoj estis tiaj renovigantoj.

Ŝejĥo Abdul Ajad Mbacke, la tria Kalifo (ĉefulo de la Muridistoj) kaj filo de Ŝejĥo Ahmadou Bamba, deklaris, ke Ŝejĥo Ahmadou Bamba renkontis la profeton Mohamedo en siaj sonĝoj, rakonto, kiu fariĝis baza kredo por Muridismaj kredantoj. Dum la monato de Ramadano 1895, Mohamedo kaj liaj kunuloj aperis al li en sonĝo en Tuba por transdoni al li la rangon de muĝaddid de tiu epoko.[3] kaj provi lian fidon.[4] Pro tio ĉi, diriĝas, ke al Bamba transdoniĝis ankaŭ la rango de "Servanto de la Profeto".[5]

Li fondis la urbon Tuba en 1887. En unu el siaj verkoj, Matlabul Fawzeyni (La Serĉo por Feliĉo en Ambaŭ Mondoj), Ŝejĥo Ahmadou Bamba priskribas la celon de la urbo, kiu estis akordigi la spiritan kaj la tempan.

Alfrontante kolonian regadon kaj ekzilon[redakti | redakti fonton]

Dum la famo kaj influo de Bamba disvastiĝis, la Franca kolonia registaro maltrankviliĝis pro lia kreskanta povo kaj la eblo, ke li povus militi kontraŭ ili. Li instigis "kontraŭ-kolonian malobeemon"[6] kaj eĉ konvertis plurajn tradiciajn reĝojn kaj iliajn sekvantojn, kaj sendube povus esti rekrutinta grandegan militan forton, kiel Islamaj ĉefuloj kiel Umar Tall kaj Samory Touré faris antaŭ li. Dum ĉi tiu tempo, la Franca armeo kaj Franca kolonia registaro laciĝis pro la ribeloj instigitaj de la Islamaj ĉefuloj dum ili finkonkeris Senegalon.[6]

Bamba arestiĝis en Diéwol, kaj oni transigis lin al la oficejo de la Guberniestro de la kolonia administracio en Saint-Louis (Senegalo). Li aperis antaŭ la Ŝtata Konsilantaro de Saint-Louis je la 5a de Septembro 1895 por decido pri sia kazo.

Ŝejĥo Ahmadou Bamba pasis plurajn jarojn en ekzilo en Gabono kaj Maŭritanio; estas pluraj popolaj rakontoj pri lia mirakla travivo de torturoj. Ekzemple, survoje al Gabono, oni malpermesis, ke li preĝu surŝipe. Li rompis siajn gambokatenojn, saltis en la maron, kaj preĝis sur tapiŝo, kiu mirakle aperis tie pro lia pieco.

Je 1910, la Francoj konstatis, ke Bamba ne volis perforte militi kontraŭ ili, kaj fakte estis tre kunlaborema, kaj ili finfine liberigis lin por reveturi al lia pligrandigita komunumo. En 1918, li gajnis la Francan Honoran legion, ĉar li varbis siajn sekvantojn soldatiĝi en la Unua mondmilito. Tial la francoj permesis, ke li fondu sian komunumon ĉe Tuba, opiniante, ke lia doktrino pri daŭra laboro povus kunlabori kun Francaj ekonomiaj interesoj.

Lia movado daŭre kreskis, kaj en 1926 li komencis labori por la granda moskeo ĉe Tuba. Li mortis en 1927, kaj enteriĝis ĉe la moskeo de Tuba. Lian ordenon nun regas ĥalifa-generalo, la plej aĝa vivanta filo de Bamba.

Politike, Ahmadou Bamba gvidis pacisman batalon kontraŭ Franca koloniismo, dum li klopodis restarigi pli puran praktikon de Islamo, protektata de la Franca koloniisma influo. Dum periodo, kiam sukcesa armita kontraŭbatalado estis neebla, Ŝejĥo Ahmadou Bamba gvidis spiritan batalon kontraŭ koloniaj kulturo kaj politiko. Kvankam li ne faris perfortan militon kontraŭ ili, kiel faris pluraj elstaraj Tijanaj marabutoj, li instruis tion, kion li nomis la plej grandan batalon (jihād al-'akbar), kiu batalis, ne per armiloj, sed per kleriĝo kaj la timo de Dio.

La Murida ordeno konstruis, laŭ la instruo de Bamba, granda ekonomian organizon, implikita en pluraj aspektoj de la Senegala ekonomio. Kultivado de ternukso, grava fonto de enspezoj dum la kolonia periodo, estis frua ekzemplo de lia sinteno. Junajn sekvantojn oni varbis por fekundigi malpli uzeblajn kampojn ĉe la oriento de Senegalo, fondi komunumojn, kaj krei ternukso-bienojn. La ordeno provizis la organizon kaj provizojn, kaj la profitojn reiris al Tuba, dum la laborantoj, post pluraj jaroj, fariĝis proprietantoj de la bienoj kaj urbetoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (2009-01-01) “Aḥmadou Bamba's Pedagogy and the Development of 'Ajamī Literature”, African Studies Review 52 (1), p. 103. 
  2. (2004-09-01) “Transnational Mouridism and the Afro‐Muslim Critique of Italy”, Journal of Ethnic and Migration studies 30 (5), p. 929–944. doi:10.1080/1369183042000245624. 
  3. Hizbut (2006). Contrat de l’exil. Retrieved March 24, 2006. Arkivita el la originalo je 7a de Februaro, 2012. Alirita 2013-03-24.
  4. Touba (2006). Sermon de Cheikh Abdoul Ahad Mbacke. Alirita la 24an de Marto, 2006. Touba-internet.com. Arkivita el la originalo je 2008-01-02. Alirita 2013-03-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-01-02. Alirita 2017-10-14.
  5. Hizbut (2006). Serviteur Privilegie. Alirita la 24an de Marto, 2006. Alirita 2013-03-24.
  6. 6,0 6,1 (2016-02-01) “Animating the archive: the trial and testimony of a Sufi saint”, Social Anthropology (en) 24 (1), p. 36–51. doi:10.1111/1469-8676.12286.