Ahmednagar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmednagar
urbego
Administrado
Poŝtkodo 414001
Demografio
Loĝantaro 350 859  (2011) [+]
Loĝdenso 8 928 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 19° 5′ N, 74° 44′ O (mapo)19.08333333333374.733333333333Koordinatoj: 19° 5′ N, 74° 44′ O (mapo) [+]
Alto 649 m [+]
Areo 39,3 km² (3 930 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Ahmednagar (Maharaŝtro)
Ahmednagar (Maharaŝtro)
DEC
Ahmednagar
Ahmednagar
Situo de Ahmednagar
Ahmednagar (Barato)
Ahmednagar (Barato)
DEC
Ahmednagar
Ahmednagar
Situo de Ahmednagar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ahmednagar [+]
vdr

Ahmednagar, Pri tiu ĉi sono aŭdu estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. La loknomo gardas nomon de la fondinto ŝaho Ahmed aŭ Ahmad.

Fortikaĵo de Ahmednagar

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ahmednagar situas en Okcidentaj Ghatoj en alto 649 metrojn super la marnivelo. Bid troviĝas 106, Aŭrangabado (Maharaŝtro) 108, Pimpri-Ĉinĉvad 113, Puneo 114, Nasiko 143, Ĝalna 145, Panvel 171, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 203, tutlanda ĉefurbo Delhio 1090, Kolkato 1467 kilometrojn (aere) [1].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ahmednagar havis populacion de 350 905 en 2011 (kun la aglomeraĵo 379 867). La legoscio estis 84% en la sama jaro (pli alta, ol la nacia urba mezumo 80%.

Maŭzoleo en Ahmednagar

Historio[redakti | redakti fonton]

La menciita ŝaĥo fondis la urbon en 1494 en batalkampo, kie li venkis. Tamen tre komence kuŝis iama urbo Bhingar. Baldaŭ la ŝaĥo establis novan sultanlandon en Ahmednagar. La sekva periodo estis la Mogola Imperio, fine la britoj konkeris la areon kaj konstruis fortikaĵon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ahmednagar estas hejmo de 19 sukerfabrikoj kaj ankaŭ estas la naskiĝloko de la koopera movado. Pro malabunda pluvokvanto Ahmednagar ofte suferas de arido. En la urbego trejna bazo de la armeo funkcias, pli frue la tankistoj uzis ĝin.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la marata lingvo, ankaŭ la ĉefa lingvo por ĉiutaga komunikado.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ahmednagar situas en varma semi-arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BSh). Jare pluvas po 635 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte pluvas (pro la musono), dum inter januaro-aprilo apenaŭ pluvas. La meza ĉiujara temperaturo varias inter 18-32 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ahmednagar havas trairan fervojan linion. Al la urbego alvenas vojoj el ĉiuj direktoj. Multe da aŭtorikiŝoj funkcias en la urbego, sed ankaŭ aŭtobusoj trafikas enurbe.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans