Aimé Michel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aimé Michel
Persona informo
Naskonomo Aimé Louis Michel
Naskiĝo 17-an de majo 1919 (1919-05-17)
en Saint-Vincent-les-Forts
Morto 28-an de decembro 1992 (1992-12-28) (73-jaraĝa)
en Saint-Vincent-les-Forts
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkistofilozofo • nifologo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aimé MICHEL (naskiĝis 1919 en montara vilaĝo de Provencaj alpoj de familio de kamparanoj, mortis en 1992) estis franca filozofo. Atako de poliomjelito malhelpis lin sekvi la vojon de siaj prapatroj kaj igis lin studi; licencita pri filozofio, li enigis en 1943 en la francan radion per konkurso pri son-inĝeniero. Li poste laboris en ties esplora sekcio, ĝis sia emeritiĝo en 1974.

Li verkis malmultajn librojn, kaj li precipe konatiĝis pere de artikoloj en diversaj revuoj.

Li interesiĝis pri nekutimaj kapabloj de la homa menso ĉe kelkaj, ankaŭ ĉe bestoj, pri neklarigitaj fenomenoj, pri Nifoj (Neidentigitaj Flugantaj Objektoj), pri la problemo de vivo sur aliaj planedoj en la kosmo, kaj ties teoriaj konsekvencoj, pri kio povus esti la estonto de disfaldiĝo de la menso. Li havis pri tio tre originalajn kaj transirantajn ideojn.

Citaĵo: "Pri la homo kion kapablus diri la heliko?"

kaj: « La unua mistero estas: kial estas io, anstataŭ nenio? Kaj la dua, tiel granda kiel la unua : kial mi estas ĉi tie pensanta? Kompatindaj estas tiuj, kies menson tiuj demandoj ne travizitas almenaŭ po unufoje tagon, ĉar al ili ne utilas esti homoj. Estado de laktuko taŭgus al ili egale bone."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.