Akademia gimnazio Štěpánská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akademia gimnazio Štěpánská
gimnazio
Informoj
fondodato 16-a de majo 1996
Situo
Geografia situo 50° 4′ 42″ N, 14° 25′ 33″ O (mapo)50.078414.4258Koordinatoj: 50° 4′ 42″ N, 14° 25′ 33″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Prago
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
jura formo publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd
Akademia gimnazio Štěpánská (Prago)
Akademia gimnazio Štěpánská (Prago)
DEC
Akademia gimnazio Štěpánská
Akademia gimnazio Štěpánská
Map
Akademia gimnazio Štěpánská
vdr

Akademické gymnázium Štěpánská (Akademia gimnazio en la strato Štěpánská) estas ĝenerala kvar-jara lernejo, kiu situas en la centro de Prago, Ĉeĥio. Ĝia fondinto estas la praga magistrato. En 14 klasoj studas proksimume 430 studentoj.

Instruado[redakti | redakti fonton]

La specialiĝo de la gimnazio estas universala, ĉiujare malfermiĝas 3-4 klasoj kaj kandidatoj povas elekti inter tri specoj de klasoj, nome natursciencaj, kun intensa instruado de la franca aŭ pri sociaj sciencoj.

En la lernejo estas devige instruata la angla kaj alia vivanta lingvo, laŭ elekto germana, franca, hispana, kaj rusa. En la soci-sciencaj klasoj kaj kun la franca estas instruata ankaŭ latino, la lernejo proponas eĉ la grekan kiel nedevigan studobjekton.

Historio[redakti | redakti fonton]

Akademia Gimnazio (AG) estis fondita en 1556 en jezuita kolegio en Clementinum. La nomo estas indiko de lernejo asociigita al la universitato, la lernantoj aŭtomate fariĝis akademiaj civitanoj. Post malapero de tiu leĝo estis la titolo lasita nur al 4 gimnazioj, el kiuj la praga akademia gimnazio estas la plej malnova kaj sekve la plej antikva gimnazio en Centra Eŭropo.

La gimnazio dum daŭro de tempo translokiĝis al Nova Urbo. De tempo al tempo ĝi estas nomata ankaŭ Staročeské gymnázium (Malnovĉeĥa gimnazio).

Famuloj el la lernejo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Akademické gymnázium Štěpánská en la ĉeĥa Vikipedio.