Akolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armena akolito portas religian emblemon. La armena eklezio havas akolitojn kun ĝenerale la samaj taskoj plenumitaj en aliaj kristanaj Eklezioj.

Akolito (el la greka lingvo Ἀκόλουθος, akolouthos, koresponda al la latina sequenscomes: sekvulo, asistanto) estas ministranto de la liturgio en iuj kristanaj eklezioj: en la katolika, luteranaj, anglikana kaj iuj metodistaj Eklezioj.

En la Katolika Eklezio la ministero de la akolita ofico estas atribuita oficialmaniere de la episkopo: tamen preskaŭ ĉiuj funkcioj de la akoliteco estas praktike plenimitaj de virinoj kaj viroj (ofte gejunuloj) kiuj ne estis oficiale ŝargitaj pri tiu funkcio kaj kiuj kutime etas nomataj ministrantoj. Tio okazas tie kie mankaj akolitoj oficialaj.

En la Latina Eklezio, antaŭ ol la periodo de la reformo instigita de la Dua Vatikana Koncilio, la akolita ofico estis la kvara kaj plej alta de la Minoraj ordinoj, kaj la akolito estis jam tonsurita kleriko.

Historio de la akolita ofico en la Latina Eklezio[redakti | redakti fonton]

Unua miljaro[redakti | redakti fonton]

Eble, en la historio de la Eklezio, la figuro de la akolito aperas unuafojon en la obskura peco koncernanta la vivon de papo Viktoro la 1-a (189-199), malvere atribuita de esploristo Lucio Ferraris al papo Pio la 1-a (140-155), kiu menciis sequentes, eble kun akolitecaj funkcioj [1]. Ĉiukaze, la unua aŭtenta kaj ekzistanta dokumento kiu mencias akolitojn troviĝas en la letero[2], skribita en 251 de papo Kornelio al Fabio Patriarko de Antioĥio en kiu la papo listigis ĝuste la gradojn de la roma klerikaro. En Romo tiutempe ĉeestis 46 sacerdotoj, 7 Diakonoj, 7 Subdiakonoj, 42 akolitoj kaj 52 entute ekzorcistoj, lektoroj kaj pordistoj. Rimarkindas ke 250 jarojn poste la Constitutum Silvestri, dokumento datebla je 501[3], establis 45 la nombron de ordinitaj akolitoj administrantoj en Romo.

Papo Fabiano (236-250), estis dividinta Romon en sep distriktoj aŭ ekleziaj regionoj, establante diakonon kiel reganton. Al tiu administra divido, frue sekvis distribua rearanĝo de la urba klerikaro. La romaj akolitoj estis submetigitaj al diakono aŭ, kaze de ties malĉeesto aŭ morto, al la subdiakono. En ĉiu el la sep distriktoj ĉeestis diakono, subdiakono kaj, ĉiam laŭ la citita dokumento, eble sep akolitoj. La antikvaj ekleziaj dokumentoj puŝas opinii ke la subdiakono estis speco de ĉefakolito. Sekve, ĉirkaŭ la duonon de la 10-a jarcento troviĝas la termino de ĉefakolito en Luitprando el Kremono (Italio)[4] kun la signifo de "digno-dignulo" en la Ĉefdiocezo de Capua. Oni povas, do, vidi la ordinajn oficojn de subdiakono kaj akolito kiel dismembriĝon de la diakona ofico. Krome, tiuj tri klerikaj kategorioj diferencas el tiuj aliaj minoraj ordinoj ĉar ili estas ligitaj al servo apud la altaro, dum la ceteraj tiaj ne estas.

La epistoloj de sankta Cipriano el Kartago[5] abunde pruvas ke ankaŭ en Kartago, en la dua duono de la 3-a jarcento ĉeestis akolitoj laŭ Eŭsebio [6] kiu informis ankaŭ pri la akolitoj ĉeestaj en Niceo dum tiesa unua koncilio. Kaj sansence diversaj dokumentoj de diversaj eklezioj...

La precipaj oficoj de la akolito daŭrigis, laŭ atestoj de sennombraj mezepokaj dokumentoj, estis la ekbruligo de la kandeloj de la altaro, ilin porti dumprocesie kaj dum la solena kanto de la Evangelio, kaj pretigi la vinon kaj la akvon por la Mesa Ofero; krome akolitoj devis asisti la celebranton dum la meso kaj aliaj liturgiaj ceremonioj.

Dum la ordinigo la episkopo konfidis kandelon estingitan kaj ampolon malplenan, recitante la preĝon establitan. La taskoj de la akolita estis tiam akurate menciitaj en la manlibroj de la katolika liturgio [7].

Tiu daŭrigis substance ankaŭ post la reformo inspirita de la sugestoj de la Dua Vatikana Koncilio.

Aliro de virinoj al samaj oficoj de akolitoj[redakti | redakti fonton]

La virinoj povas anstataŭi akolitojn per la:

  • Servo ĉe la altaro: Kiam la ofico de akoliteco ne estas establita, la reforma instrukcio Redemptionis Sacramentum (2004) anoncas ke virinoj povas aliri la servon ĉealtare laŭ la juĝo de la loka episkopo.
  • Disdono de la komunio: Ĝenerele laikoj, kaj do ankaŭ virinoj, estas rajtigitaj post aparta prepariga instruo laŭ la normoj dekretitaj de la dioceza episkopo. Regulas tion la kanonoj 230 § 3 kaj 910 de la kodo de la kanona juro.

La disdono de la komunio estas la plej alta inter la oficoj de akolitoj. Se la virinoj povas disdoni Eŭkaristion klaras ke ili povas plenumi ankaŭ aliajn oficojn teorie rezervitajn al la instituciaj akolitoj.

La reformo de papo Paŭlo la 6-a 1972[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ per tiu papo la akoliteco estas minora ordino kiu orientigas al la superaj ordinoj kaj do al la sacerdoteco. (dokumento “Ministeria quaedam”) Precipaj taskoj de la akolitoj estas:

  • pretigi la necesaĵojn sur la lataro por la meso
  • aliri procesie kun la celebranto al la altaro
  • helpi laŭnecese la celebranton dum la religia ceremonio
  • porti la meslibron al la altaro
  • etendi sur la altaro la korporalon, pretigi la kalikon, la panon, la vinon kaj la akvon ktp kaj la purigilon
  • disdonis la komunion se malĉeestas la diakono kaj la fideluoj multenombras
  • helpi la sacerdoton en la purigado de la sanktaj vazojn
  • dum la adorado, ekspozicii kaj remeti en ĝian lokon la Eŭkaristion.
  • prezenti la incensujon ktp.

Liturgiaj vestoj de la akolito[redakti | redakti fonton]

La nuna vesto de la akolito, kiam estas establita tiu ofico, estas vesto blanka eventuale fermita per zono ĉe la talio, kaj foje, (kelkeloke) kun brusta kruco.

Se la oficiala akolito ne vestas la establitan liturgian veston ne povas aliri la ceremonian lokon.[8]. Tradicie tiu normo ne devigas okaze de Meso nekantata dum kiu ne estas uzata la incensujo kaj por la servo sufiĉas ankaŭ unusola persono.

En la anglikana Eklezio[redakti | redakti fonton]

Grupo de messervantoj.

La anglikanaj akolitoj estas la ekvivalento de la katolikaj messervantoj. Ili surmetas sutanon kaj surplison pliofte ol la samfunkciantaj katolikoj.

En la ortodoksa Eklezio[redakti | redakti fonton]

En la ortodoksa Eklezio la samaj funkcioj per samtipaj personoj havas nomon malasaman, sed kun normoj pli similaj al tiuj de katolikaj ol al tiuj anglikanaj. Tio okazas ankaŭ rilate la luteranajn ekleziojn.

Kroma uzo de la nomo akolito[redakti | redakti fonton]

Pro etendiĝo oni difinas «akolito» iun ajn kiu servas iun ajn, aŭ ties kompanulon. Ĉi-kaze la termino ricevas, foje, pejorativan sencon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Louis Duchesne, Liber Pontificalis, I, 137; I, 161
  2. Eŭsebio de Cezareo, Ἐκκλησιαστικῆς ἱστορίας , VI, xliii
  3. Gian Domenico Mansi, Sacrorum Conciliorum nova et amplissima collectio, II, 626
  4. Antapodosis, VI, 6
  5. Epistoloj 7, 28, 34, 52, 59, 78, 79
  6. De Vita Constantini, III, 8
  7. Pio Matinucci, Manuale Sacrarum Caeremoniarum, Roma, 1880, VI, 625; De Herdt, Sacrae Liturgiae Praxis, Loveno, 1889, II, 28-39
  8. [1]], n. 50

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Catholic Encyclopedia, Volume I. New York 1907, Robert Appleton Company. Nihil obstat, 1º marzo 1907. Remy Lafort, S.T.D., Censor. Imprimatur de Kardinalo John Murphy Farley, Novjorko;
  • Pontificale Romano riformato a norma dei decreti del Concilio Vaticano II e promulgato da Papa Paolo VI, Istituzione dei ministeri. Consacrazione delle vergini. Benedizione abbaziale, Conferenza Episcopale Italiana, Libreria Editrice Vaticana 1980;
  • Messale Romano riformato a norma dei decreti del Concilio Ecumenico Vaticano II e promulgato da Papa Paolo VI, Conferenza Episcopale Italiana, Libreria Editrice Vaticana, Città del Vaticano, 1983;
  • Sacramento dell'Unzione e cura pastorale degli infermi, Conferenza Episcopale Italiana, Edizioni Conferenza Episcopale Italiana, Roma 1974 (edizione minore);
  • Rito della Comunione fuori della Messa e Culto Eucaristico, Conferenza Episcopale Italiana, Libreria Editrice Vaticana 1979;

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]