Al-Nizamija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al-Nizamija
Madrasalernejo • nizamijah • akademio de sciencoj
Komenco 1065 vd
Fino 1258 vd
Lando(j) Selĝuka Imperio vd
Situo Bagdado
Fondinto(j) Nizam al-Mulk vd
vdr

Al-Nizamija de Bagdado (en araba: المدرسة النظامية), unu el la unuaj lernejoj nizamijeh, estis establita en 1065 en Bagdado. En Julio 1091, Nizam al-Mulk nomumis 33-jaraĝan Algazelon kiel profesoro de la lernejo. Havigante senpagan edukadon, ĝin oni priskribis kiel la "plej granda universitato de la mezepoka mondo". Ibn Tumart, fondinto de la berbera almohada dinastio, studis en la lernejo estre de Algazelo kaj de Al-Kika al-Harrasi. Ankaŭ la bofrato de Nizam al-Mulk nome Mughatil ibn Bakri estis dungita en la lernejo. En 1096, kiam Algazelo lasis la lernejon, ĝi estis hejmo de 3 000 studentoj. En 1116, Muhammad al-Ŝahrastani instruis en la nizamijeh. En la 1170-aj jaroj, la reganto Beha ud-Din instruis en la nizamijeh, antaŭ li translokiĝis por instrui en Mosulo, dum Imad ad-Din al-Isfahani studis tie fine de la 12-a jarcento.

La studobjektaro dekomence fokusis al religioscienco, islama juro, araba literaturo, kaj aritmetiko, kaj poste etendiĝis al historio, matematiko, scienco, kaj muziko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Makdisi, George: "Madrasa and University in the Middle Ages", Studia Islamica, No. 32 (1970), pp. 255–264