Alajos Mészáros (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alajos Mészáros (politikisto)
Alajos Mészáros
Alajos Mészáros
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1952 (1952-06-18) (71-jaraĝa)
en Podunajské Biskupice
Lingvoj hungaraslovaka
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovakio
Alma mater Slovaka teknologia universitato en Bratislava
Okupo
Okupo politikistokemiisto • universitata instruisto
vdr

Alajos Mészáros [alajoŝ mEsAroŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Mészáros Alajos estas hungara kemiisto, altlerneja instruisto, politikisto.

Alajos Mészáros[1] naskiĝis la 18-an de junio 1952 en Podunajské Biskupice (Ĉeĥoslovakio, poste Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alajos Mészáros apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Slovakio. Li frekventis hungarlingvan bazlernejon en sia naskiĝloko, li maturiĝis en hungarlingva gimnazio en Bratislavo en 1970, fine li akiris kemian diplomon en Slovaka teknologia universitato en Bratislavo post 5 jaroj. Inter 1975 kaj 1994 li estis asistanto en la universitato. Intertempe en 1983 li kandidatiĝis, en 1994 habilitiĝis jam kiel docento, dum li estis katedrestro inter 1994-1997, fine ekde 2005 li atingis la instruan rangon profesoro. Lia intereso specialiĝis pri aŭtomatigo de kemia teknologio. Li estis ankaŭ deputito inter 2001–2005, poste 2 jarojn ambasadoro en Svedio, inter 2009-2014 deputito de Eŭropa Parlamento. Lia edzino naskis filon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Riadiacia technika 1–2 (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1981)
  • Simulácia dynamických systémov (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1986).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]