Alajos Paikert (politikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alajos Paikert
Alajos Paikert
Alajos Paikert
Persona informo
Naskiĝo la  31-an de majo 1866(nun 1866-05-31)
en Hungario Nagyszombat (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 31-an de majo 1948
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Alajos Paikert
Okupo
Okupo terkultivistojuristo
vdr

Alajos Paikert [alajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Paikert Alajos estis hungara ministeria oficisto, politikisto, muzeologo, muzeestro, subministro. Lia nobela antaŭnomo estis seprősi [ŝeprOŝi] ekde 1909.

Alajos Paikert[1] naskiĝis la 31-an de majo 1866 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Trnava en Slovakio), li mortis la 30-an de julio 1948 en Budapeŝto (Hungario).

Alajos Paikert en Kairo
Alajos Paikert en 1897
Alajos Paikert en 1926

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alajos Paikert maturiĝis en gimnazio en Pozono, poste li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1887, pli poste li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1890 li havis postenojn en agrikulturaj organizaĵoj, redaktis agrikulturajn gazetojn. Post 2 jaroj li doktoriĝis en la universitato. En 1893 li studvojaĝis en Usono duonjaron, post 2 jaroj en Eŭropo. En 1896 li establis agronomian muzeon en Budapeŝto, poste li estis ties muzeologo, inter 1923-1930 muzeestro. Inter 1900-1903 li laboris en Vaŝingtono por fari agrikulturajn ligojn. Ekde 1916 li havis postenon en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario), en 1921 li ricevis la titolon ministeria konsilisto, fine en 1930 li pensiuliĝis kiel subministro. Inter 1930 – 1932 li establis kaj gvidis la agrikulturan muzeon en Kairo. Li edziĝis en 1899, lia edzino naskis 3 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Nagybritannia mezőgazdasági érdekképviselete (1909)
  • A mezőgazdasági érdekek nemzetközi szervezete (1922)
  • A turáni gondolat politikai vonatkozásai (1925)
  • Ázsia ébredése (1934)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]