Alariko la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Alariko.
Alariko la 2-a
Alariko la 2-a
Sigela ringo de Alariko la 2-a. Vieno, Kunsthistorisches Museum.

En funkcio:
484 – 507
Antaŭulo Eŭriko

Naskiĝo nekonata
en nekonata
Morto 507
en Batalo de Vouillé
Edz(in)o Theodegotho
Infanoj Gesaliko Amalariko Eŭstero
v  d  r
Information icon.svg

Alariko la 2-a estis reĝo de visigotoj de 484 ĝis 507. Li reĝis sur la preskaŭ tuta Hispanio (nur la nordokcidentan parton li ne posedis), sur Akvitanio kaj sur la plej granda parto de Provenco. Alariko estis kristano laŭ ariana konfesio. Li estis mampli maltolera al katolikoj ol estis lia patro Eŭriko. Li permesis al ili kunvenon en 506 de la koncilio de Agde.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Li apartenis al la gota reĝa kaj sankta dinastio de la baltioj. Lia patrino eble estis Ragnachilde de Francio[1], sed la fontoj estas malmultegaj por konfirmi tion kaj oni scias nur iomete pri lia infanjaroj.

Reĝado[redakti | redakti fonton]

Je la morto de sia patro Eŭriko, en 484, li ekreĝis. Li ofte vojaĝis kaj ofte starigis sian kortegon en Aire-sur-l'Adour por regi pasrajtojn tra Pireneoj kaj la situacion en Hispanio.

Lia reĝlando estis riĉega laŭ tiutempaj kronikistoj kaj poetoj. Komerco estis ampleksa dank'al ĉeesto de Syri, orientanoj, kiuj komercas kun la visigota reĝlando, sed ankaŭ afrikanoj. La produktado de tritiko daŭre estis tiom grava kiel en la romia epoko. La vojo estis sekuraj kaj prigardataj kaj la pireneaj montpasejoj (Roncesvalo, Somport) estis tre uzataj por ligi la diversajn partojn de la reĝlando. Bredado estis grava sektoro kaj la ĉevalaro estis tre multnombra.

Laŭ la gota tradicio, la geedziĝoj estis politikaj aliancoj. Li havis eksterleĝan filon, kies patrino estas nekonata, Gesaliko. Li edziĝis al Teodegondo Amalasunta el amaloj, princino de ostrogotoj, filino de Teodoriko la Granda, kun kiu li havos filon Amalariko. Li edziĝis ankaŭ al Teŭdikoto de Ostrogotio, kun kiu li havos filinon Eŭstero, kiun li edzinigos al Teodoriko la 1-a el merovidoj[2].

Bone protektita reĝlando[redakti | redakti fonton]

Alariko tenis fortan defendan linion laŭlonge de la limoj de sia reĝlando, organizita sub aŭtoritateco de dukoj ĉirkaŭ grafoj de urboj kaj regantoj de kasteloj. Tiu linio protektis la reĝlandon kontraŭ malamikaj kaj pirataj ekspedicioj.

En 490, li sendis korpuson kontraŭ Odoakro, en Pavio sed lia armeo ne plu estas la granda konkera armeo de lia patro. Ĝi estis pli reordiga trupo, kiu regule luktis kontraŭ la bagaŭdoj de Tarakonio.

Alariko ekestigis visigotan okupon en la nordo de Hispanio, kio estigis aparte hispan-romian ribelon de Burdunelo (496/497) kiam Klodvigo la 1-a atakis la duan Akvitanion kaj sin ĵetis al Bordozo, kie li kaptis la dukon kiel ostaĝon.

En 500, Alariko loĝis en Arles, kie estis lia kortego. En 501, apud Amboise, li renkontis Klodvigon por sigeli pacon laŭ gota maniero, sur insulo, ĉar gota tradicio donas al paroloj pli grandan valoron surmare ol surtere. Li opinis esti gajninta diplomatian sukceson sed la starigita paco kun la frankoj ne longe daŭris.

La koncilio de Agde[redakti | redakti fonton]

En 501, Alariko sendis al Bordozo Cesarion, la ĉefepiskopon de Arles, taksitan danĝera. Li liberigis lin el tiu ekzilo en 506, sed Cesario arigis tiom da fideluloj okaze de siaj aperoj ke Alariko estigis koncilion kaj permesis al Cesario inviti prelatojn kaj prezidi ĝin en la preĝejo de Saint-André de Agde, la 10-an de septembro 506.

La sukceso de la koncilio de Agde estis kompleta post la persekutoj en la reĝado de Eŭriko. Cyprien de Bordozo, Clair de Eauze, Quintien de Rodez, Galactoire de Bearno, Grat de Oloron, Lizier de Couserans estis akceptitaj same kiel Petro, episkopo de la Palaco kaj interulo inter la asembleo de la prelatoj kaj la reĝo.

La reĝo deziris krei unuiĝon de la kredo en sia reĝlando inter katolikoj, niceanoj kaj arianoj. Sed tio fiaskis: la dogmaj diferencoj ne estis abolitaj sed la reĝa povo estas akceptita.

Sekve de tiu koncilio, la prelatoj preparis duan por la jaro 507 sed la neantaŭvidita morto de Alariko la 2-a malpermesis la okazon de tiu nova koncilio.

La batalo de Vouillé[redakti | redakti fonton]

En 506, Petro, ribelulo, instigis al ribelo en Hispanio. Alariko sendis siajn trupojn batali kontraŭ li kiam Klodvigo profitis tion por ataki la malfortigitan duan Akvitanion.

Somere de 507, koalicio de najbaroj komandata de Klodvigo, reĝo de frankoj, ĉirkaŭis la visigotan reĝlandon. Alariko estis kun sia kortego en Poitiers. Laŭ Gregorio de Tours, Klodvigo atakis lin pretekste ke lia religio estis konsiderata kiel hereza fare de la katolikoj[3], sed fakte deziris aneksi la gotan parton de Gaŭlio.

Laŭ fontoj, Alariko estis mortigita en duelo kun la reĝo Klodvigo, en la batalo de Vouillé aŭ mortis en la batalo.

Post lia morto, lia plejaĝa filo Gesaliko estis elektita de la asembleo de gotoj, reĝo de visigotoj kaj lia dua filo, Amalariko, kiu estis tre juna okaze de la morto de sia patro[4] forfuĝis el la batalkampo por rifuĝi al Hispanio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Justin Favrod - Les Burgondes : un royaume oublié au cœur de la Europe, eld; "Presses polytechniques et universitaires romandes", kolekto "Le savoir suisse" - Lausanne, 2002 - (ISBN 2-88074-596-9)
  • Bruno Dumézil, Michel Rouche (dir.), Le Bréviaire de Alaric. Aŭ origines du Code civil, Parizo, PUPS, 2008
  • Renée Mussot-Goulard, Les Goths, Atlantica, Biarritz, 1999.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe Alariko la 2-a Poste


Eŭriko
Reĝo de visigotoj
(484-507)
Gesaliko