Albert Hetényi-Heidelberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Hetényi-Heidelberg
Albert Hetényi-Heidelberg en 1905
Albert Hetényi-Heidelberg en 1905
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1875 (1875-04-18)
en Vieno
Morto 5-an de julio 1951 (1951-07-05) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo komponisto • filmkomponisto
vdr

Albert Hetényi-Heidelberg [hetEnji-hejdelberg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hetényi-Heidelberg Albert estis hungara komponisto, dirigento, tradukisto. Lia origina familia nomo estis Heidlberg.

Albert Hetényi-Heidelberg (meze inter 1933 kaj 1936)

Albert Hetényi-Heidelberg [1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1875 en Vieno, li mortis la 5-an de julio 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Hetényi-Heidelberg devenis el juda familio, sed en nekonata jaro li luteraniĝis. Li finis la kutimajn lernejojn en sia naskiĝurbo, ekde 1899 li loĝis en Budapeŝto kaj studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio. Post siaj studoj li estis helpekzercisto en Népszínház. Li komencis sian dirigentan karieron en kabaredo en 1907. Tiutempe kaj poste li estis ankaŭ komponisto kaj muzika gvidanto por kabaredoj. En 1912 li edziĝis, lia filo naskiĝis jam antaŭ la geedziĝo. Li ankaŭ tradukis poemojn de Endre Ady kaj aliaj poetoj al germana lingvo, eĉ ofte li komponis melodiojn por la poemoj. En la 1930-aj jaroj li ofte estis aŭdebla kiel kantisto de triopo en la Hungara Radio.

Elektitaj komponaĵoj (ĉiuj operetoj)[redakti | redakti fonton]

  • Tom Pick (1904)
  • A vigadó özvegy (1907)
  • A tökfilkó (1916)
  • Utolsó szimfónia (1919)
  • Felemás (1924)
  • A mozi csillaga (1935)

Elektitaj aliaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szenesnek áll a világ (skeĉo, 1919)
  • Borjuraguza hercege (skeĉo, 1923)
  • Iza néni (filma muziko, 1933)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]