Albert Korodi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Korodi
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1898 (1898-07-20)
Morto 28-an de marto 1995 (1995-03-28) (96-jaraĝa)
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Albert Korodi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Korodi Albert estis hungara inĝeniero, fizikisto. Lia origina familia nomo estis Kornfeld.

Albert Korodi [1] Arkivigite je 2018-04-15 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de julio 1898 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de marto 1995 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Korodi devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, kie li lernis multe de György Pólya. Post la abituriento en 1916 li studis en Reĝa Teknika Universitato József, li lernis kune ekzemple kun György Jendrassik kaj Leo Szilard. Pro la komenciĝanta kontraŭjuda movado li daŭris la lernadon en universitato en Charlottenburg. Li akiris diplomon, poste li laboris en esplora instituto pri fridujoj en Berlino. En 1928 li kreis patenton pri fridujo, li profitis konsilojn de Albert Einstein. En 1933 li hejmenvenis, dum la nazia erao li estis trudlaboristo. Ekde 1950 li laboris en telekomunikada esplora instituto, li estis pioniro de la hungara informada scienco. En 1952 li kandidatiĝis, en 1968 li pensiuliĝis. En 1993 li ricevis premion.

Li havis edzinon, kiu naskis filinon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]