Albert Uderzo
Aspekto
(Alidirektita el Albert UDERZO)
Albert UDERZO (naskiĝis la 25-an de aprilo 1927 en Fismes, mortis la 24-an de marto 2020 en Neuilly-sur-Seine, Francio) estis la desegnisto de la fama komiksa serio Asteriks.
En la jaro 1951 li renkontis René Goscinny, kiu mem desegnis bildstriojn kaj estis talenta verkisto. Goscinny tiam verkis la rakontojn, kiujn Uderzo ilustris. Ili kune produktis komiksajn seriojn, interalie Oumpah-Pah (aperinta 1958-1962 en la revuo Tintin) kaj ekde 1959 Asteriks, kiu fariĝis ilia plej granda komuna sukceso.
Post la morto de René Goscinny en 1977 Albert Uderzo komencis sole produkti la Asteriks-serion, kiu parte aperis ankaŭ en Esperanto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.asterix.com Oficiala retejo de Asteriks germane nederlande hispane france angle
- http://mobilix.org/de/mobilix_asterix.html Arkivigite je 2002-12-18 per la retarkivo Wayback Machine Unu flanko de la historio germane
- http://www.asterix-international.de/asterix/uderzo.shtml Arkivigite je 2004-12-08 per la retarkivo Wayback Machine Biografieto pri Uderzo angle
- http://www.asterix.no Norvega Asteriks-retejo norvege