Albreĥto la 2-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albreĥto de Habsburgo
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Persona informo
Albrecht II. von Habsburg
Naskonomo germane Albrecht, hungare Albert, kroate AlbertAlbreht,
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1397 (1397-08-10)
en Vieno
Morto 27-an de oktobro 1439 (1439-10-27) (42-jaraĝa)
en Neszmély
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per disenterio vd
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Alberto la 4-a, duko de Aŭstrio vd
Patrino Johana Sofia de Bavario vd
Gefratoj Margareta de Aŭstrio vd
Edz(in)o Elizabeto de Luksemburgo vd
Infanoj Ladislao la 1-a • Anno de Aŭstrio, landgrafino de Turingio • Elizabeto de Habsburgo, reĝino de Pollando • Georgo de Habsburgo, heredonto de Aŭstrio vd
Parencoj Sigismondo de Luksemburgo vd
Profesio
Okupo monarko vd
Duko de Aŭstrio
Albreĥto la 5-a
Dum 1404-1439
Antaŭulo Albreĥto la 4-a
Sekvanto Ladislao la 1-a
Romia-germana reĝo
Dum 1438-1439
Antaŭulo Sigismondo de Luksemburgo
Sekvanto Frederiko la 3-a
Princo-elektisto, Reĝo de Bohemio
Dum 1438-1439
Antaŭulo Sigismondo de Luksemburgo
Sekvanto Ladislao la 1-a
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 1438-1439
Antaŭulo Sigismondo de Luksemburgo
Sekvanto Vladislao la 1-a
Margrafo de Moravio kaj Luzacio
Duko de Silezio kaj Luksemburgo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albreĥto de HabsburgoAlberto de Habsburgo (naskiĝis la 16-an de aŭgusto de 1397 en Vieno) estis 1437-1439 imperiestro Albreĥto la 2-a de la Sankta Romia Imperio, kaj estis ankaŭ reĝo de Hungario kaj Bohemio kaj duko de Aŭstrio.

Liaj gepatroj estis Albreĥto la 4-a de Aŭstrio kaj Johana de Bavario. Li estis reĝo romgermana, ĉiam pligrandiganto de la imperio, princo-elektisto kaj reĝo de Bohemio, apostola reĝo de Hungario kaj Kroatio, duko de Aŭstrio, Silezio kaj Luksemburgo, margrafo de Moravio kaj Luzacio. Li parolis ĉeĥe, hungare, germane, latine.

En 1404, post morto de sia patro Albreĥto la 4-a li fariĝis duko aŭstria kiel Albreĥto la 5-a. Aŭstrio estis tiujare dividita inter la filoj de Albreĥto la 4-a. La sepjara Albreĥto fariĝis fondinto de albreĥta branĉo de Habsburgoj regantaj en Supra kaj Malsupra Aŭstrio kaj lia frato Leopoldo fondinto de branĉo leopolda reganta en Stirio, Karintio, Krajno kaj Tirolo. Antaŭ 1422 okazis lia geedziĝo al Elizabeto Luksemburga. Elizabeto estis unusola filino de imperiestro Sigismundo la 1-a kaj heredontino de la luksemburga imperio. En 1422 Sigismundo konfidis al li la administradon de la Margraflando Moravio. La 12-an de aprilo de 1432 naskiĝis filino Anno, en 1435 filo Georgo (li mortis samjare), en 1436 filino Elizabeto (edzo Kazimiro la 4-a Jagelono).

La 27-an de decembro de 1437 li estis de katolika nobelaro elektita kiel ĉeĥa reĝo, sed husana parto elektis kiel ĉeĥa reĝo la polan reĝon Kazimiron la 4-an. La 1-an de januaro de 1438 li estis elektita kiel romia reĝo Albreĥto la 2-a. Al tiu ĉi dato li ankaŭ oficiale ekregis en la luksemburga ŝtatgrupo. Tiutempe la luksemburga imperio atingis la plej grandan grandecon. Albreĥto fariĝis reĝo hungara, sed batalo prepariĝis je la ĉeĥa krono. Proksimume tiutempe Duklando luksemburga ĉesis esti parto de landoj de Reĝlando ĉeĥa. La 21-an de januaro de 1438 en Prago estis subpremita ribelo kontraŭ habsburga reĝo. En 1438 Albreĥto devis alfronti ampleksan kamparanan ribelon en Hungario. La 13-an de junio de 1438 Albreĥto Habsburgo veturis en Pragon kaj de tie li ekiris Silezion, kien komenciĝis koncentriĝi soldataro de Kazimiro la 4-a. Sed tiu havis tiutempe problemojn en Pollando kaj tial li kapitulacis la batalon kaj li revenis Krakovon. Albreĥto estis post tio agnoskita kiel reĝo ankaŭ en la ceteraj landoj de Reĝlando ĉeĥa.

La 27-an de oktobro de 1439 Albreĥto la 2-a neatendite mortis je disenterio en la aĝo de kvardek du jaroj. Post kvar monatoj post tio anstataŭigis lin lia sekvanto Ladislao la 1-a, kio ŝanĝis nenion en fakto, ke en Bohemio kaj Hungario venis por kelke da jaroj senregado. Elizabeto Luksemburga kiel romia, ĉeĥa kaj hungara reĝino-vidvino transloĝiĝis en Hungarion, kie Johano Jiskra el Brandýs defendis ŝiajn interesojn. En Bohemio vivis en siaj urboj reĝino romia kaj ĉeĥhungara reĝino-vidvino Barboro Ceja (vidvino post imperiestro Sigismundo la 1-a). Albreĥto la 2-a apartenis inter tiujn regintojn, kiuj estis ne nur kapablaj regantoj, sed ankaŭ viroj, kiuj klopodis vivi honore kaj morale.