Saltu al enhavo

Alberto la 3-a (Brandenburgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto la 3-a (Brandenburgio)
(1414-1486)
Gravuraĵo de Alberto la 3-a kaj lia edzino Anna de Saksio (1437-1512)
Gravuraĵo de Alberto la 3-a kaj lia edzino Anna de Saksio (1437-1512)
Persona informo
Albrecht Achilles von Brandenburg
Naskiĝo 9-a de novembro 1414
en Tangermünde, Germanio
Morto 11-a de marto 1486
en Frankfurto ĉe Majno, Germanio
Tombo Heilsbronn Abbey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Margraflando Brandenburgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Alberto la 3-a (Brandenburgio)
Familio
Dinastio Hohencolernoj vd
Patro Frederiko la 1-a de Brandenburgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Elizabeto de Bavario Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Cecilia of Brandenburg (en) Traduki, Margaret of Brandenburg (en) Traduki, Magdalene of Brandenburg (en) Traduki, Dorotea de Brandenburgio, dukino de Meklenburgo, Elisabeth of Brandenburg, Duchess of Brzeg-Legnica and Cieszyn (en) Traduki, Johano, margrafo de Brandenburg-Kulmbach, Frederick of Altmark (en) Traduki kaj Frederiko la 2-a de Brandenburgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anna of Saxony, Electress of Brandenburg (en) Traduki (1458, 1458 (Gregoria)–1486)
Margaret of Baden (en) Traduki (1446, 1446 (Gregoria)–1457) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj John Cicero, Elector of Brandenburg (en) Traduki
 ( Margaret of Baden (en) Traduki)
Anastasia von Brandenburg (en) Traduki
 ( Anna of Saxony, Electress of Brandenburg (en) Traduki)
Elisabeth of Brandenburg (en) Traduki
 ( Anna of Saxony, Electress of Brandenburg (en) Traduki)
Dorothea von Brandenburg (en) Traduki
 ( Anna of Saxony, Electress of Brandenburg (en) Traduki)
Wolfgang von Hohenzollern (en) Traduki
 ( Margaret of Baden (en) Traduki)
Anne von Hohenzollern (en) Traduki
 ( Anna of Saxony, Electress of Brandenburg (en) Traduki)
Friedrich von Hohenzollern (en) Traduki
 ( Margaret of Baden (en) Traduki)
Albrecht von Hohenzollern (en) Traduki
 ( Anna of Saxony, Electress of Brandenburg (en) Traduki)
Georg von Hohenzollern (en) Traduki
 ( Anna of Saxony, Electress of Brandenburg (en) Traduki)
Sigismund, Margrave of Bayreuth (en) Traduki
 ( Anna of Saxony, Electress of Brandenburg (en) Traduki)
Barbara of Brandenburg (en) Traduki
 ( Anna of Saxony, Electress of Brandenburg (en) Traduki)
Elisabeth of Brandenburg, Duchess of Württemberg (en) Traduki
 ( Margaret of Baden (en) Traduki)
Ursula of Brandenburg, Duchess of Münsterberg-Oels (en) Traduki
 ( Margaret of Baden (en) Traduki)
Sibylle of Brandenburg (en) Traduki
 ( Anna of Saxony, Electress of Brandenburg (en) Traduki)
Margaret of Brandenburg (en) Traduki
 ( Margaret of Baden (en) Traduki)
Amalie of Brandenburg (en) Traduki
 ( Anna of Saxony, Electress of Brandenburg (en) Traduki)
Frederiko la 1-a, margrafo de Brandenburg-Ansbach
 ( Anna of Saxony, Electress of Brandenburg (en) Traduki)
Magdalene von Hohenzollern (en) Traduki
 ( Anna of Saxony, Electress of Brandenburg (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Barbara of Brandenburg (en) Traduki (nevino)
Johano la 3-a, burggrafo de Nurenbergo (onklo)
Alberto la Temerara, duko de Saksio (bofrato)
Frederiko la Milda (bopatro)
Joachim II Hector, Elector of Brandenburg (en) Traduki (pranepo)
Elizabeth of Denmark, Electress of Brandenburg (en) Traduki (husband of grand-daughter (en) Traduki)
Margareto de Aŭstrio (bopatrino)
Ernesto de Saksio (bofrato)
Henriko la 1-a, duko de Münsterberg-Oels (bofilo)
Ludoviko la 9-a (unuaranga kuzo)
John V, Prince of Anhalt-Zerbst (en) Traduki (pranepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo reganto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alberto la 3-a (Brandenburgio) (1414-1486) estis Elektisto de Brandenburgio el 1471 ĝis sia morto, la tria el la Domo de la Hohenzollern-oj. Membro de la Ordo de la Cigno, li ricevis la kromnomon Aĥilo pro siaj kavaliraj kvalitoj kaj virtoj. Li ankaŭ regis en la Frankonaj princlandoj de Ansbach de 1440 kaj Kulmbach de 1464 (kiel Alberto la 1-a).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Alberto estis naskita ĉe la Brandenburg-domo de Tangermünde kiel la tria filo de la Nurenberga burgrafo Frederiko la 1-a kaj lia edzino, la Wittelsbach-princino Elizabeto de Bavario-Landshut. Lia patro funkciis kiel guberniestro en Brandenburgio; kelkajn monatojn post la naskiĝo de Alberto, li estis feŭdo-honorigita per la elektejo ĉe la Koncilio de Konstanco fare de la Luksemburgia imperiestro Sigismondo.

Post pasigi iom da tempo en la kortego de imperiestro Sigismondo, Alberto partoprenis en la Husanaj Militoj, kaj poste distingiĝis dum helpado de la sukcedanto de Sigismondo, la Habsburga reĝo Alberto la 2-a de Germanio, kontraŭ la husanoj kaj iliaj polaj aliancanoj. En 1435, li kaj lia plej aĝa frato Johano, ankaŭ konata kiel la Alkemiisto (1406-1464) pilgrimis al Jerusalemo.

Regado en Frankonio[redakti | redakti fonton]

Okaze de la dividado de la teritorio kiu sekvis la morton de lia patro en 1440, Alberto ricevis la Princlandon de Ansbach, dum Johano transprenis la regadon de Brandenburgio kiel ĝia elektisto. Kvankam la monrimedoj de Alberto estis malabundaj, li baldaŭ prenis gvidan lokon inter la germanaj princoj kaj estis aparte elstara en la rezistado al la provoj de la urboj akiri aŭtonomion.

Tamen, la planoj de Alberto reunuigi la antaŭan Duklandon de Frankonio sub lia regado malsukcesis: en 1443, li formis ligon direktitan plejparte kontraŭ la Imperia Urbo de Nurenbergo, super kiu lia forpasinta patro antaŭe ekzercis la rajtojn kiel burgrafo. Nur en 1448, tamen, li trovis pretekston por atako. Post komencaj armeaj sukcesoj en la Unua Margrafo-Milito, li estis venkita ĉe la Batalo de Pillenreuther Weiher, rezultigante la Traktado de Bamberg (la 22-an de junio 1450), kiu devigis Alberto resendi ĉion el la konkerita teritorio kaj rekoni la sendependecon de Nurenbergo kaj ĝiaj kunrilataj urboj.

Alberto apogis la Habsburga-imperiestron Frederiko la 3-a en sia lukto kun la princoj kiuj deziris reformojn en la Sankta Romia Imperio, kaj interŝanĝe de tiu lojaleco li ricevis multajn signojn de favoro de Frederiko, inkluzive de ampleksaj juraj rajtoj kiuj vekis konsiderindan iriton inter najbaraj regantoj.

En 1457, Alberto aranĝis geedziĝon inter sia plej maljuna filo Johano Cicerono (1455-1499), kaj Margareta de Turingio (1449-1501), filino de Vilhelmo la 3-a (1425-1482), Landgrafo de Turingio, kiu heredis la repostulojn sur Hungario kaj Bohemio el ŝia patrino, nepino de imperiestro Sigismondo. La provo reakiri tiujn tronojn por la Hohenzollern-oj per tiu geedziĝo malsukcesis, kaj simila sorto trafis la klopodojn de Alberto por revivigi en sia propra favoro la neuzitan titolon kiel duko de Frankonio.

La akraj malkonsentoj kiuj ekzistis inter la princoj rilate al la demando de la reformo kulminis per la Bavara Milito de 1459 ĝis 1463, kiam Alberto estis alfrontita kun ligo sub la gvidado de Palatina Elektisto Frederiko la 1-a kaj lia Wittelsbach-kuzo Duko Ludoviko la 9-a de Bavario-Landshut. Kvankam venkita en la lukto, Alberto daŭre batalis kontraŭ princo-episkopo Rudolf la 2-a de Würzburg (1401-1495) kaj eĉ forĝis aliancon kun sia iama malamiko, la bohema reĝo Georgo de Podebrado, paŝo kiu igis papon Paŭlo la 2-a meti lin sub forpelon.

Alberto konstante vivis ĉe Ansbach el 1460; li ankaŭ heredis la Princlandon de Kulmbach okaze de la morto de sia frato Johano en 1464.

Brandenburgia elektisto[redakti | redakti fonton]

En 1471, Alberto iĝis Princelektisto de Brandenburgio, pro la abdiko de sia restanta frato, Elektisto Frederiko la 2-a (1413-1471), la jaron antaŭe. Nun sola reganto super la tutaj Hohenzollern-biendomoj, li baldaŭ aktive okupiĝis pri ilia administrado. En la Traktato de Prenzlau (1472) li finis la Militon de la Sukcedo de Stetino, alportante la Duklandon de Pomerio ankaŭ sub sian regadon.

Establiginte lian rajton pagpostuli tunaron sur vinoj en la marko, li eldonis en februaro 1473 la "Dispositio Achillea", kies dekreto la Markgrafejo de Brandenburgio devus descendi en sia tuteco al la plej maljuna filo, dum la pli junaj filoj devus ricevi la Frankonajn havaĵojn de la familio. Post vane traktati pri geedziĝo inter unu el siaj filoj kaj princino Maria de Burgonjo, filino kaj heredantino de duko Karlo la Brava, Alberto transdonis la registaron de Brandenburgio al sia plej maljuna filo Johano Cicerono, kaj revenis al siaj Frankonaj posedaĵoj.

Poste tio Alberto turnis sian atenton al la komerco de la imperio. Grave malsana, li partoprenis en la imperia elekto de 1486 kiu elektis Maksimilianon el Habsburgo kiel Reĝon de la romianoj ĉe la katedralo de Frankfurto. Kelkajn semajnojn poste, en marto, Alberto mortis dum mallonga restado en Frankfurto; li estis entombigita en la preĝejo de la Heilsbronn Monaĥejo proksime de Ansbach. Li lasis konsiderindan kvanton da trezoro.