Aldo Rossi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aldo Rossi
AldoRossi.jpg
itala arkitekto
Persona informo
Nacieco itala
Naskiĝo 3-an de majo 1931 (1931-05-03)
en Milano, Italio
Morto 4-an de septembro 1997 (1997-09-04) (66-jara)
en Milano
Laboro
Notindaj konstruaĵoj Teatro Carlo Felice - Genoa (1981) Tombejo San Cataldo - Modena, Bonnefanten Muzeo - Maastricht (1990–94)
Premioj Pritzker-premio
v  d  r
Information icon.svg

Aldo Rossi (3 majo 1931 – 4 septembro 1997) estis itala arkitekto kaj dezajnisto.

Li estis la unua italo, kiu ricevis la Pritzker Premion[1] pri arkitekturo.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Milano, Italio. Post baza edukado en lernejo de la Somaska Religia Ordeno kaj en la Episkopa Gimnasio arcivescovile Alessandro Volta Alessandro Volta en Lecco, ek de 1949 li studis arkitekturon en la Politeknika Universitato de Milano kie li diplomiĝis en 1959.

En 1955 li komencis skribi por la arkitektura revuo Casabella-Continuità kaj  en 1959 li iĝis unu el ĝiaj redaktoroj.  Tiutempe la ĉefredaktoro estis Ernesto Nathan Rogers.  Kiam en 1964   Gian Antonio Bernasconi  iĝis ĉefredaktoro, Rossi forlasis la ĵurnalon kaj daŭrigis labori por la revuoj Società kaj Il_contemporaneo. Tiel Rossi iĝis unu el la plej aktivaj partoprenantoj al la fervora kultura debato de la tempo.

Liaj fruaj artikoloj rilatas al arkitektoj kiel Alessandro Antonelli, Ridolfi Mario Ridolfi, Auguste Perret kaj Emil Kaufmann. Multo de ĉi tiu materialo fariĝis parto de lia dua libro, Scritti scelti sull'architettura e la città 1956-1972 (Elektitaj skriboj pri arkitekturo kaj la urbo 1956 - 1972). Li geedziĝis kun la svisa aktorino Sonia Gessner, kiu enkondukis lin al la mondo de filmo kaj teatro. Kulturo kaj lia familio fariĝis centra en lia vivo. La filo Fausto estis aktiva filmfaranto kaj malantaŭ kaj antaŭ la kamerao kaj lia filino Vera okupiĝis pri teatro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li komencis sian profesian karieron ĉe la oficejo de Ignazio Gardella en 1956 kaj sekve iris al la oficejo de Marco Zanuso. En 1963 li komencis instrui, unue kiel asistanto de Quaroni Ludovico Quaroni (1963) ĉe la lernejo de urba planado en Arezzo, sekve kun Carlo Aymonino ĉe la Instituto de Arkitekturo en Venicio. En 1965 li estis nomumita kiel lekciisto ĉe la Politeknika Universitato de Milano kaj la sekvanta jaro li eldonis La arkitekturon de la urbo kiu baldaŭ fariĝis klasikaĵo de arkitektura literaturo.

Lia profesia kariero, komence dediĉita al arkitektura teorio kaj malgranda konstruaĵa laboro ege antaŭeniĝis kiam Aymonino permesis al Rossi desegni parton de la Monte Amiata komplekso en la Gallaratese kvarono de Milano. En 1971 li gajnis la plan-konkurson por la pligrandigo de la tombejo San Cataldo en Modena, kiu faris lin internacie fama.

En 1971, post suspendo de la instruado en Italio pro politikaj kialoj, li translokiĝis al ETH Zuriko, kie li instruis arkitekturan desegnon ĝis 1975.

En 1973 li estis direktoro de la Internacia Arkitektura Sekcio ĉe la Triennale di Milano XV Milan Triennial Ekspozicio de Decorative Artoj kaj Moderna Arkitekturo. La ideoj de Rossi pri la dezajno de la ekspozicio estas klarigitaj en la Internacia Arkitektura Katalogo kaj en la 16mm dokumenta filmo Ornamaĵo kaj krimo direktita de Luigi Durissi kaj produktita kune kun Gianni Braghieri kaj Franco Raggi. En 1975, Rossi reprenis instuadon en Italio, instruanta arkitekturan komponadon en Venecio.

En 1979 li estis farita membro de la prestiĝa Akademio de Sanktulo Luko. Dume, kreskis la internacia intereso pri liaj kapabloj. Li instruis ĉe pluraj universitatoj en Usono, inkluzive de Cooper Unio en Novjorko kaj Cornell Universitato en Ithaca. Ĉe Cornell li partoprenis en la Instituto por Arkitekturo kaj Urbaj Studoj, komuna entrepreno kun la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko. Li veturis al Ĉinio kaj Hong Kong kaj faris konferencojn en Sud-Ameriko.

En 1981 li eldonis sian aŭtobiografion, Scienca Aŭtobiografio.  En la sama jaro li gajnis unuan premion ĉe la internacia konkurso por la desegno de apartamenta domo sur la angulo de Kochstraße kaj Wilhelmstraße en centra Berlino.

En 1984 kune kun Ignazio Gardella kaj Fabio Reinhart, li gajnis la konkurson por la renovigado de la Teatro Carlo Felice en Genovo, kiu estis plene kompletigita nur en 1991. En 1985 kaj 1986 Rossi estis direktoro de la 3a (respektive 4a) Internacia Arkitektura Ekspozicio ĉe la Bienalo de Venicio inkluzivanta ankau apartigitaj spacojn kiel la Vilao Farsetti en Santa Maria di Sala.

En 1987 li gajnis du internaciajn konkursojn: unu por ejo ĉe la Parko de la Villette en Parizo, la alia por la muzeo Deutsches Historisches Museum en Berlino, kiu ne estis realigita pro la falo de la Berlina muro. En 1989 li daŭrigis produkt-dezajnan laboron por Unifor  kaj Alessi. Lia espresso-maŝino La Cupola, desegnita por Alessi estis produktita ek de 1988.

En 1990 li estis premiita je la Pritzker Premio.. La urbo de Fukuoka en Japanio honoris lin pro lia laboro rilate al la hotela komplekso The Palace. En 1991 li gajnis la Thomas Jefferson Medalon pri Publika Arkitekturo de la amerika Instituto de Arkitektoj. Ĉi tiuj prestiĝaj premioj estis sekvitaj de ekspozicioj ĉe la Centro Georges Pompidou en Parizo, la Beurs van Berlage en Amsterdamo, la Berlinische Galerie en Berlino kaj la Muzeo de Nuntempa Arto en Gent, Belgio.

En 1996 li fariĝis honora membro de la Amerika Akademio de Artoj kaj Literaturo kaj la sekvanta jaro li ricevis ilian specialan kulturan premion en arkitekturo kaj dezajno. Li mortis en Milano la 4-an de septembro 1997, sekve al aŭta akcidento.  Post la morto li ricevis la Torre Guinigi premion por lia kontribuo al urba planado kaj la Seaside Premion de la Seaside Instituto el Florido, kie li konstruis serenan familian hejmon en 1995.

Liaj proponoj gajnis la 1999 konkurson por la restarigo de la Teatro La Fenice en Venicio kiu remalfermis en 2004. En 1999 la Fakultato de Arkitekturo de la Universitato de Bologna, bazita en Cesena, estis nomita honore al li.

Laboro[redakti | redakti fonton]

Aldo Rossi La Cupola Espresso-maŝino 1988, produktita de Alessi

Liaj plej fruaj laboroj de la 1960aj jaroj estis plejparte teoriaj kaj montris samtempan influon de  itala modernismo de la 1920aj jaroj, klasikismaj influoj de la viena arkitekto Adolf Loos kaj la konsideroj de la pentristo Giorgio de Chirico. Vizito al Sovetunio por studi Stalinisman arkitekturon ankaŭ lasis rimarkeblan impreson.

En liaj skriboj Rossi kritikis la mankon de kopreno de la urbo en la nuna arkitektura praktiko. Li argumentis ke urbo devas esti studita kaj valorita kiel io konstruita trans la tempo; de aparta intereso estas urbaj artefaktoj kiu eltenas la trairon de tempo. Rossi asertis ke la urbo memoras ĝian pasintecon kaj ke ni uzas tiun memoron per monumentoj; tio estas, monumentoj donas strukturon al la urbo.

Li fariĝis ekstreme influa en la lastaj 1970aj kaj la 1980aj jaroj kiam la nombro de liaj konstruitaj laboroj vastiĝis. Cetere li famiĝis pro liaj teorioj prezentitaj en la libroj La Arkitekturo de la Urbo (L'architettura della città, 1966) kaj Scienca Aŭtobiografio (Autobiografia scientifica, 1981). La plej granda projekto de Rossi en terminoj de skalo estis la San Cataldo Tombejo, en Modena, Italio, kiu estis komencita en 1971 sed estas ankoraŭ esti kompletigenda. 

La aparta sendependeco de liaj konstruaĵoj estas reflektita en la micro-arkitekturoj de la produkto- dezajno de Rossi.[2] En la 1980aj jaroj Rossi desegnis neoksideblajn ŝtalajn cafetières kaj aliajn produktojn por Alessi, Pirelli kaj aliaj.

Centra ŝtuparo Bonnefanten Muzeo, Maastricht

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • L'architettura della città (La arkitekturo de la urbo), Padua: Marsilio 1966.
  • Scritti scelti sull'architettura e la città: 1956-1972 (Elektitaj Skriboj pri arkitekturo kaj la urbo: 1956-1972), redaktita de R. Bonicalzi, Milan: ULC, 1975.
  • Autobiografia scientifica (Scienca aŭtobiografio), Parma: Praktikoj, 1990.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pritzker Prize for Architecture - chriteria
  2. {{{Titolo}}}. ISBN 978-3-764-37029-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]