Saltu al enhavo

Aleksandro (poetiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aleksandro[1] (france alexandrin [alɛksɑ̃dʁɛ̃]) estas verso, kiu devenas el la franca poezio, sed estas uzata kun adaptoj ankaŭ en alilingvaj poezioj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi origine konsistas el 12 (foje 14) silaboj, aranĝitaj en 6 jamboj (foje 4 jamboj kaj 2 anapestoj. Gravas cezuro meze de la verso, kiu disigas ĝin en du hemistikojn.

Franclingvaj aleksandroj

[redakti | redakti fonton]

Jen la struktura skemo de franclingva aleksandro:

⏑⏒⏒⏒⏑– ‖ ⏑⏒⏒⏒⏑–

Ĉiu verso konsistas el 12 silaboj, dividita en du hemistikojn, kun cezuro (‖) inter ili. Ĉiu hemistiko finiĝas per akcentata silabo; krome, ĉiu hemistiko devas havi unu akcentatan silabon meze (plej ofte ĉe la tria silabo).

Klasike, la franca aleksandro estas rimita, ofte en distikoj kun alternaj viraj kaj inaj rimoj.

Aleksandroj en aliaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

Post la populariĝo de aleksandroj en la franca, alilingvaj poetoj adaptiĝis la formon al siaj lingvoj.

Esperanta aleksandro

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto, la aleksandro tipe konsistas el du hemistikoj, po sep silaboj, konsistantaj el du jamboj kaj unu amfibrako. Jen skemo:

⏑– ⏑– ⏑–⏑ ‖ ⏑– ⏑– ⏑–⏑

Pri la Esperanta aleksandro, William Auld komentis jene:

Citaĵo
 Alia faktoro estas, ke Esperanto adaptiĝas al la teĥnikaj specialaĵoj de—verŝajne—ĉiuj lingvoj. Oni kutime tradukas la francan aleksandron per la angla kvinjambo, kaj inverse; tamen la naturo de la du versoj kaj de la du lingvoj estas reciproke tiel malsama, ke vera traduko apenaŭ estas ebla, kaj eĉ la plej bona traduko devas doni malĝustan impreson. Esperanto same taŭgas por reprodukti ambaŭ versojn: oni povas traduki aleksandron per aleksandro kaj kvinjambon per kvinjambo. Rezulte, la bonaj tradukoj donas fidindan impreson pri la originaloj! 
— William Auld[2]

Ĝermanlingva aleksandro

[redakti | redakti fonton]

La anglalingva kaj germanlingva aleksandro estas sesjambo, ofte kun cezuro:

⏑– ⏑– ⏑– ‖ ⏑– ⏑– ⏑– (⏑)

Kroma lasta senakcenta silabo eblas, por ina rimo. Tiel, la ĝermana aleksandro havas 12 (se vira) aŭ 13 (se ina) silabojn.

La cezuro ofte ekzistas, sed kelkfoje ne estas tre forta en la angla.

La aleksandro estas nomita laŭ la poemo Aleksandra Romano, pri la makedona reĝo Aleksandro la Granda. Ekzistis pluraj francaj tradukoj de ĉi tiu (origine greka, poste latina) poemo; la unua versio kiu estis aleksandro estis la versio ĉ. 1170 de Lambert le Tort, daŭrigita de Alexandre de Bernay.

Post sia invento, tamen, la aleksandro restis relative obskura ĝis la 16-a jarcento. Dum tiu jarcento, la Plejado ekverkis kaj popularigis la poezian ĝenron.

En recenzo, aperinta en Eventoj 90, pri la Asteriks-Volumo Asteriks kaj Kleopatra, Ulrich Matthias mencias, ke la franca originalo de la kajero enhavas vortludon surbaze de la identeco de la francaj vortoj por aleksandro kaj aleksandriano. Li proponas por la koncerna sceno jenan belan ekzemplon: "Saluton, ho amik', mi ĝojas vin revidi". (Se precize obei la PIV-an difinon eĉ necesus diri "amiko".)

Jen ekzemplo de klasika franca aleksandro far Plejadano (Corneille, Le Cid, Akto 4, Sceno 3, versoj 1259–1262):

Nous par- tî- mes cinq cents ; mais par un prompt ren- fort
Ni foriris kiel tricento, sed per baldaŭa refortigo
Nous nous vî- mes trois mille en ar- ri- vant au port,
Ni vidis nin trimilo dum aliro al la haveno,
Tant, à nous voir mar- cher a- vec un tel vi- sage,
Tiom, ke pro nin vidi marŝi kun tia vizaĝo,
Les plus é- pou- van- tés re- pre- naient de cou- rage !
La plej timigitaj reprenis kuraĝon!

La tabelo montras la kalkulon de silaboj kaj la akcentataj silaboj. (Laŭ la reguloj de franca poezio, la fina muta e estas kalkulata kiel silabo antaŭ konsonanto aŭ “aspiracia h”, sed ne antaŭ vokalo aŭ versfino.)

Esperanta aleksandro

[redakti | redakti fonton]

Kálmán Kalocsay, Gaston Waringhien kaj aliuloj tradukis la franclingvan poemaron La Floroj de l' malbono de Charles Baudelaire en Esperanton. Multe da la originalaj poemoj estis aleksandroj, kaj tiuj estis tradukitaj kiel aleksandroj. Jen ekzemplo (“Vojaĝo al Citero” france Un Voyage à Cythère):[3]

Les yeux étaient deux trous, et du ventre effondré
L’ okul- / oj es- / tis tru- / oj, kaj el / la ven- / tro vastis
⏑– ⏑– ⏑–⏑ ⏑⏑ ⏑– ⏑–⏑
Les intestins pesants lui coulaient sur les cuisses,
l’ intes- / toj pe- / zaj, dise fluan- / te laŭ / femuroj.
⏑– ⏑– ⏑–⏑ ⏑– ⏑⏑ ⏑–⏑

Germanlingva aleksandro

[redakti | redakti fonton]

Jen ekzemplo de germanlingva aleksandro, la aleksandra soneto “Ĉio vanas” (germane Es ist alles eitel) de Andreas Gryphius:

Du siehst, / wohin / du siehst, nur Ei- / telkeit / auf Erden.
Ci vidas, kie ajn ci vidas, nur Vano sur Tero.
⏑– ⏑– ⏑– ⏑– ⏑⏑ ⏑–⏑
Was die- / ser heu- / te baut,  reißt je- / ner mor- / gen ein:
Tio, kion oni konstruas hodiaŭ estos detruita morgaŭ:
⏑– ⏑– ⏑– ⏑– ⏑– ⏑–

Anglalingva aleksandro

[redakti | redakti fonton]

Jen ekzemplo de anglalingva aleksandro, el Poli-Olbiono (angle Poly-Olbion) far Michael Drayton:

Ye sac- / red Bards, / that to (‖)   your harps’ / melo- / dious strings
Vi sanktaj Bardoj, kiuj per (‖) la melodiaj kordoj de viaj harpoj
⏑– ⏑– ⏑⏑ ⏑– ⏑– ⏑⏑–
Sung th’an- / cient He- / roes’ deeds  (the mo- / numents / of Kings)
kantis pri l’ faroj de antikvaj Herooj (la monumentoj de Reĝoj)
⏑– ⏑– ⏑– ⏑– ⏑⏑ ⏑–
And in / your dread- / ful verse  ingrav’d / the pro- / phecies,
Kaj en via terura verso gravuris la profetaĵojn,
⏑⏑ ⏑– ⏑– ⏑– ⏑– ⏑⏑
The a- / gèd world’s / descents,  and ge- / neal- / ogies;
La devenojn de la maljuna mondo, kaj genealogiojn;
⏑– ⏑– ⏑– ⏑– ⏑– ⏑⏑

En la unua citita verso, la cezuro estas fakte tre malforta: la cezuro kuŝas inter prepozicio (“to”) kaj ĝiaj dependaj vortoj (“your harps’ … strings”).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: aleksandr/o
  2. Auld, William. (1978) “Pri la tradukado de poezio”, Pri lingvo kaj aliaj artoj (esperante). Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, p. 21–32.
  3. Thorsen, Poul . “Recenzo: La floroj de l' malbono, de Charles Baudelaire”, Norda Prismo (eo) 57 (5), p. 284–286. 

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]