Alena Melicharová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alena Melicharová
Persona informo
Naskonomo Alena Kaderová
Naskiĝo 7-an de majo 1938 (1938-05-07) (85-jaraĝa)
en Kolín
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stanislava Alena Melicharová (*7-an de majo 1938 en Kolín, Ĉeĥoslovakio), estas ĉeĥa poetino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La infanecon ŝi pasigis en Pečky ĉe Poděbrady. Post la milito ŝi venis kun siaj gepatroj al Osek ĉe Duchcov. Ŝi studis en la Pedagogia altlernejo en Teplice kaj en Ústí nad Labem kaj laboris poste kiel instruistino en Jeníkov, Hrob kaj Duchcov. Hodiaŭ ŝi vivas en Košťany ĉe Teplice.

Ŝiaj poemaroj el la sepdekaj jaroj estas neniam publikigitaj. Pli malfrue eldoniĝis unuaj poemoj i.a. en la gazetoj Průboj kaj Revue Teplice kaj en la suplemento Sluneční koróna (Sunkorono) de la monata revuo Nové Ústecké Přehledy.

Ŝi estas membro en la grupo „D" ĉe la Ŝtata kastelo Duchcov kaj en la Obec spisovatelů (komunumo de la verkistoj) kaj Klub severočeských spisovatelů (Klubo de nordbohemiaj verkistoj).

En la jaro 2001 ŝi partoprenis la ekspozicion „Magická krajina Českého středohoří 2001" (Magia regiono Bohemia mezmontaro 2001) kaj havis proprajn ekspoziciojn en marto 2002 kaj aprilo 2002. Krome ŝi ilustras multajn el siaj poemaroj mem.

Unu el ŝiaj plej konataj poemoj estas Ulrika pri Ulrike von Levetzow, la lasta amatino de Johann Wolfgang Goethe.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Aktualaj[1][redakti | redakti fonton]

Aliaj[2][redakti | redakti fonton]

  • Duchcov (1970)
  • Prohlídka zámku (1971)
  • Mohylový les
  • Krajina
  • Středohoří
  • Panenčata
  • Léto na Ohři
  • Můj verš
  • Báseň o tichu
  • Májová
  • Vesnický hřbitov

Esperantaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ [3], kiu enhavas sur la paĝoj 31-36 (Aldono III) la ĉeĥan kaj esperantan versiojn de la poemo Ulrika.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.