Alesanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alesanco
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26324
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 474  (2023) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 2° 49′ U (mapo)42.414166666667-2.8166666666667Koordinatoj: 42° 25′ N, 2° 49′ U (mapo) [+]
Alto 565 m [+]
Areo 17,17 km² (1 717 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alesanco (Provinco Rioĥo)
Alesanco (Provinco Rioĥo)
DEC
Alesanco
Alesanco
Situo de Alesanco
Alesanco (Hispanio)
Alesanco (Hispanio)
DEC
Alesanco
Alesanco
Situo de Alesanco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alesanco [+]
vdr

Alesanco [aleSANko] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la nordokcidento de la regiono. La loknomo Alesanco estas etimologie rilatebla al homnomo, eble Aleksandro kiu estis episkopo aŭ Alesianko, proksima al Alesia.

La municipa teritorio de Alesanco, en la nordokcidento de la regiono.
Ermita de Alesanco
Ermitejo de Alesanco 2016

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tiu municipo estas ĉe la meza fluejo de la rivero Tuerto en la Supra Rioĥo. Tiu valo havas ebenan terenon kaj estas bordita de diversaj niveloj de teraso kiuj staras ekde la valo ĝis la montetoj.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-206 inter Azofra norde kaj la ceteraj lokoj de la valo sude, nome Torrecilla sobre Alesanco, Canillas de Río Tuerto, Cañas kaj Villar de Torre sude. Ĝi estas je 565 metroj super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de la 10-a jarcento. En la Codex Albeldensis oni mencias la faman ekspedicion de Alfonso la 1-a, reĝo de Asturio laŭ la bordo de la rivero Ebro en la jaro 740. En tiu rakonto oni referencas la detruitajn loĝlokojn: Mirandam (aktuala Miranda de Ebro), Revendecam, Carbonariam, Abeicam (Ábalos, kie li trapasis la riveron Ebro), Brunes (eble Briones sed ne tute certe), Cinissariam (aktuala Cenicero) kaj Alesanco.

La historio de la loko estas ligita al la Jakoba Vojo. Tiukadre en la municipa blazono montriĝas bildo de Sankta Jakobo kaj la simbola konko kun grapolo, simbolo de la vinprodukta nuna ekonomio.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1940-aj jaroj oni malaltiĝis el 1 199 loĝantoj ĝis la nunaj 500.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj.

La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]