Cenicero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cenicero
Cenicero 32.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26350 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 073  (2022) [+]
Loĝdenso 65 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 2° 38′ U (mapo)42.481111111111-2.6413888888889Koordinatoj: 42° 29′ N, 2° 38′ U (mapo) [+]
Alto 436 m [+]
Areo 31,76 km² (3 176 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Cenicero
Situo de Cenicero

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cenicero [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Cenicero [zeniZEro] estas urbeto kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo. La loknomo Cenicero estas komprenebla en la hispana kiel cindrujo, sed etimologie ĝi estus plej verŝajne komprenebla kiel Cindrejo, alude al la cindroj kiujn lasis vintrumintaj paŝtistoj aŭ karbistoj el kverko. Estas municipo ĉefe agrikultura, kun vinproduktado kiel ĉefa derivita industrio.

La municipa teritorio de Cenicero, en la nordo de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cenicero estas sur la dekstra bordo de la rivero Ebro proksime al la rivero Najerilla kaj lime kun la provinco Alavo, Eŭskio. Ĝia tereno estas konstituita per naturaj terasoj taŭgaj por la kultivo de vitoj. Ĝiaj limoj estas la rivero Ebro norde, la rivero Najerilla okcidente, brutovojo sude kiu separas Cenicero-n de Huércanos kaj Uruñuela, kaj oriente Fuenmayor kaj Navarrete.

Cenicero estas ĉe la nacia ŝoseo N-232 kiu trairas la nordon rioĥan kaj kunigas ĝin kun la ĉefurbo, Logronjo, kiu estas je 20 km de distanco. La aŭtovojo de Ebro (AP-68) pasas tra la municipo kun ligo proksime. Tiu vojo komunikas la urbon kun la nordo kaj la sudo de Iberio. La regiona ŝoseo LR-113 kunigas la lokon kun Nájera, Salas de los Infantes kaj Huércanos, la LR-211 kun Elciego kaj Laguardia.

Estas trajnstacio, aktuale senserva ĉar haltas neniu el 5 trajnoj kiuj cirkulas tie ĉiutage. La plej proksima flughaveno estas tiu de Logronjo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.
La ermitejo.
Krucmonumento.

En la Codex Albeldensis oni menciis la faman ekspedicion faritan de Alfonso la 1-a, reĝo de Asturio, laŭ la rivero Ebro en la jaro 740. En tiu rakonto oni referencas la lokojn detruitajn: Mirandam (aktuala Miranda de Ebro), Revendecam, Carbonariam, Abeicam (Ábalos, kie li trapasis Ebron), Brunes (eble Briones sed ne tute certe), Cinissariam (aktuala Cenicero) kaj Alesanco.

En 1375 dokumente oni instigis la reloĝadon tie kaj en tiu epoko tiukadre oni konstruis apude kastelon. De 1403 estas dokumentoj pri konfliktoj kontraŭ Huércanos pri limoj kaj paŝtejoj. La loko estis dekomence unuigita al Nájera, sed komence de la 15-a jarcento jam havis propran teritorion.

En 1767 la reĝo Karolo la 3-a donis al Cenicero privilegion okazigi bazaron.

En 1855 oni konstruis ponton super la ravino kiu dividas la malnova disde la nova zono, fare de la inĝeniero Miguel Alcolado. En 1907 oni instalis elektron en la urbo. En 1915 oni konstruis hospitalon. En 1916 oni instalis telegrafon. En 1951 oni instalis akvoliveradon. En la 27a de junio 1903, ĉe Torremontalbo okazis terura trajnakcidento kiu rezultis en 43 mortintoj kaj 80 vunditoj; cenicer-anoj helpis la viktimojn.

En 1808 dum la Milito de Hispana Sendependigo, francaj trupoj instaliĝis en Cenicero. En la 21a kaj 22a de Oktobro 1834 kadre de la Unua Karlisma Milito okazis la sieĝo al la turo de Cenicero fare de la karlistoj. La Urba Milico de Cenicero, de 70 homoj rezistis heroe dum 26 sinsekvaj horoj kontraŭ la trupoj de Tomás de Zumalacárregui, de ĉirkaŭ 5 000 soldatoj. Inter karlistoj estis 60 mortintoj kaj pli ol 80 vunditoj, sed ili detruis la preĝejon kaj rabadis en la urbo. Tiurilate oni starigis en 1897 statuon al la libereco omaĝe al la herooj de 1834. Tamen en 1936 la karlistoj revenis al Cenicero, apoge al la insurekcio de la generalo Franco, kaj ili metis la statuon en prizono. En 1976, grupo de cenicer-anoj sukcesis restarigi denoven statuon samloke.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis el la 1950-aj jaroj kaj tial oni malaltiĝis el preskaŭ 3 000 loĝantoj ĝis nunaj 2 000.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo, forstado, kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, krucmonumento ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]