Alexandra Kozmér
Aspekto
Alexandra Kozmér | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Alexandra Kozmér |
Naskiĝo | 21-an de marto 1978 (46-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto |
Alexandra Kozmér [aleksandra], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozmér Alexandra estas hungara baletisto.
Alexandra Kozmér[1] naskiĝis la 21-an de marto 1978 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Alexandra Kozmér akiris diplomon en Hungara Dancarta Altlernejo en 1997. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Zsuzsa Kun, Ferenc Havas, Imre Dózsa, Nóra Szőnyi, Katalin Sebestény, Mária Bérczes kaj Mária Kékesi. En 1996 en Budapeŝto, en 1998 en Vieno ŝi atingis la unuan lokon en baletkonkurso. Inter 1997-2019 ŝi dancis en la Budapeŝta Ŝtata Operejo, sed interrompe en la teatra jaro 1999 ŝi estis baletisto en Madrido. Ekde 2019 ŝi estis membro de Operetoteatro (Budapeŝto). Ŝi ricevis premiojn inter 1996-2018.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij:
- La Nuksrompilo - princino Klara
- Cignolago - Odette/Odile
- Anna Karenina (baleto) - Anna
- Lavroskij-Adolphe Adam: Giselle - titolrolo, Myrtha
- Léo Delibes:
- Coppélia - Swanilda
- Sylvia - Diana
- Aram Ĥaĉaturjan: Spartacus (baleto) - Flávia, Claudia
- Felix Mendelssohn Bartholdy: Somermeznokta sonĝo (baleto) - Titania
- Béla Bartók:
- A csodálatos mandarin - knabino
- A fából faragott királyfi - reĝidino
- Sergej Prokofjev: Romeo kaj Julieta (baleto) - Mab, S-ino Capulett
Vidu, aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva intervjuo kun fotoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- [2]