Sándor Trauner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alexandre Trauner)
Sándor Trauner
Oskar-premiito
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1906 (1906-08-03)
en Budapeŝto
Morto 5-an de decembro 1993 (1993-12-05) (87-jaraĝa)
en Omonville-la-Petite
Tombo Omonville-la-Petite vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco HungarioFrancio vd
Alma mater Hungara Belarta Universitato vd
Profesio
Okupo scenografo • ĉefdekoraciisto vd
Aktiva en BudapeŝtoFrancioParizo vd
Aktiva dum 1926–1993 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sándor TRAUNER [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Trauner Sándor, eksterlande konata Alexander Trauner estis hungara-franca pentristo, dekoraciisto, kostumisto, produktoro. Lia origina familia nomo estis TRAU.

Sándor TRAU [1] naskiĝis la 3-an de septembro 1906 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de decembro 1993 en Omonville-la-Petite.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Trauner devenis el juda familio. Li studis pentradon en liberaj lernejoj de József Rippl-Rónai kaj Artúr Podolini-Volkmann en sia naskiĝurbo, poste en Hungara Belarta Altlernejo. Lia ĉefinstruisto estis István Csók. En 1925 li aliĝis al avangardaj artistaj rondoj, ekzemple al Lajos Kassák. Post 4 jaroj li translokiĝis al Parizo pro la komenciĝanta antisemitismo, li trovis laboron en la filmindustrio. En 1930 li sukcese debutis kiel dekoraciisto, tiutempe li konatiĝis inter ili kun Jacques Prévert. En 1937 li jam estis ĉefdekoraciisto. Post alveno de la nazioj li kaŝiĝis. En la 1950-aj jaroj li partoprenis ankaŭ en usonaj filmoj en Holivudo. En 1975 li revenis al Francio, kie li daŭris la filmadon, sed pli malofte li kreis ankaŭ teatrajn dekoraciojn, kulisojn. Kelkfoje li estis ankaŭ aktoro en filmoj. Li ricevis premiojn (neniam hungarajn) inter 1952-1991, inter ili la plej grava estis Oskar-premio en 1960.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1981)
  • Parizo, Lyon (1986)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kép I. (1929)
  • Párizsi utcarészlet

Elektitaj filmdekoracioj[redakti | redakti fonton]

  • L’âge d'or (1930)
  • Land of the Pharaohs (1955)
  • Witness for the Prosecution (1957)
  • The Apartment (1960)
  • Irma la Douce (1963)
  • Viadukt (1982)
  • Subway (1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]