Alexandru Vaida-Voevod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Alexandru Vaida-Voevod
AlVaidaVoievod.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1872 (1872-02-27)
en Bobâlna
Morto 19-an de marto 1950 (1950-03-19) (78-jara)
en Sibiu
Tombo kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo
Lingvoj rumana lingvo
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitato de Vieno
Okupo
Okupo diplomatokuracistopolitikisto
Information icon.svg
vdr
Alexandru Vaida-Voevod

Alexandru Vaida-Voevod (hungara formo Vajda-Voevod Sándor) (1872 - 19-an de marto 1950) estis rumana politikisto, ministro pri internaj aferoj (1928-30), ĉefministro kaj ministro pri internaj aferoj (junio-oktobro de 1932 kaj februaro-novembro de 1933). Li estis en 1932 eĉ ministro pri eksteraj aferoj.

Li estis membro de la hungara parlamento kaj aliĝis al malgranda rumana nacia grupo de la parlamento (1906), kaj forte agadis kontraŭ la hungariga registara politiko. En oktobro de 1918, li proponis rezolucion por la parlamento, kiu deklaris memregan rajton de Transilvanio. En decembro de 1918, oni nomumis lin prezidento de la transilvania regkonsilio - post malvenko de la centraj potencoj - , kiu deklaris unuiĝon de Rumanio kaj Transilvanio. Li aliĝis pli poste al la rumana delegitaro al la Pariza packonferenco.

Post kiam lia partio, la Nacia Partio sukcesis en la balotoj de novembro de 1919, li iĝis prezidento de la koalicia registaro. Pro lia radikala agroreformo, reĝo Ferdinando per dekreto disvolvis la registaron en marto de 1920.

Komence de 1935 - pro la ekita movado numerus valachicus - la partia gvidantaro abdikigis lin el prezidanta pozicio de Nacia Kamparana Partio de Transilvanio kaj Banato.

Poste li proksimiĝis al la faŝisma ideologio.